Global Voices serĉas volontulajn tradukistojn, provlegantojn kaj lingvajn redaktistojn por Esperanto Lingua, kie ni tradukas artikolojn de Global Voices en Esperanton! ATENTU: venante je la demando “Via nomo en Twitter?”, rulumu pli suben por kelkaj pliaj demandoj kaj ne forgesu alklaki la BLUAN BUTONON (= forsendi) je la fino de la aliĝilo.
Same kiel dum la jaro 2021, ni esperas daŭrigi ankaŭ en 2022 la publikigon de almenaŭ la samkvanta nombro de tradukoj en Tutmondaj Voĉoj.
Post periodo de stagnado (ĉefe en 2014), nia tiama lingva revizianto ne povis sekvi la eldonritmon.
Ni en 2019 sukcesis aktivigi kelkajn, ĉar ni volas eviti novan stagnadon. Tial ni daŭre serĉas provlegantojn kun bonega kono de Esperanto (prefere je la supera nivelo C) por helpi revizii tradukojn de artikoloj por Global Voices Esperanto (GVE), kie ni tradukas artikolojn de Global Voices el diversaj lingvoj en Esperanton! En tiu ĉi artikolo vi trovos aliĝilon por partopreni en Global Voices Esperanto. Ĉu vi jam deziras ekscii pli pri ni kaj nia maniero labori kune? Do partoprenu kaj volontulu!
Se vi interesiĝas, plenigu ĉi tiun aliĝilon kaj ni revenos al vi! Kundividu vaste kaj aliĝu ĉi tie!