Kial homoj debatas la proponon por senaŭta tago en Kolombo, Srilanko?

Vespera trafiko en Wallawatte, Kolombo, Srilanko. Bildo de Nazly pere de Flickr. CC BY-NC-ND 2.0

La urba konsilantaro de Kolombo (Srilanko) ĵus anoncis [en], ke la unua senaŭta tago en la urbo okazos dimanĉon la 14-an de julio 2019. La Konsilio partneras kun la Ambasadejo de la Reĝlando Nederlando en Srilanko por organizi la pilotan eventon – kaj kvankam multaj ĝuas ĉi tiun ekologian iniciaton, aliaj pridiskutas ĝin en sociaj retejoj.

Zorgoj pri sekureco

Multaj virinoj ekzemple diris, ke aŭtoj donas al ili la tre bezonatan protekton kontraŭ seksa ĉikanado. Veturado ebligas al ili eviti marŝadon laŭ stratoj aŭ uzadon de publika transporto.

Strata ĉikanado [en] estas ĉiutaga realaĵo por plej multaj virinoj en Srilanko. Studo el la jaro 2015 de la Loĝantara Fonduso de Unuiĝintaj Nacioj (UNFPA) trovis, ke 90 elcentoj de la enketitaj virinoj spertis stratan ĉikanadon dum ili uzis publikan transportilon [en]. El tiuj incidentoj, 74 procentoj estis fizikaj kaj inkluzivis nedeziratajn tuŝojn.

Tiusence, ĵurnalisto Marianne David pepis:

Ne, mi ne subtenos senaŭtan Kolombon. Mi apenaŭ povas marŝi 100 metrojn sen ke iu malsana perversulo aŭ idioto diris al mi ion perversan aŭ stultan aŭ faris sufokitan sonon – la hodiaŭa estis meŭno, el ĉiuj sangavidaj sonoj, MEOW. Do ne, neniu senaŭta Kolombo por mi, dankon.
— Marianne David (@ MarianneDavid24), la 10-an de julio 2019 [en]

Poste ŝi aldonis:

Morgaŭ estos #CarFreeCMB-tago kaj mi deziras la plej bonan por la evento. Estas bona komenco kiu, mi esperas, provokos pozitivan ŝanĝon. Mi kontraŭas ne senaŭtecon, mi estas kontraŭ strata ĉikanado, kio estas multe pli grava por mi, kaj mi esperas, ke niaj voĉoj helpos krei Srilankon sen strata ĉikando.

— Marianne David (@ MarianneDavid24), la 13-an de julio 2019

Naturmediaj avantaĝoj

La trafiko en la srilanka ĉefurbo malboniĝis antaŭnelonge pro la kresko de motorizitaj veturiloj – inkluzive de tri-radaj veturiloj – sur ĝiaj vojoj. Laŭ oficialaj ciferoj, la suma nombro de veturiloj altiĝis de 4,8 milionoj en 2012 al 7,2 milionoj en 2017, tio estas kresko je 67 elcentoj. Kun loĝantaro je 21 milionoj en 2017, Srilanko havas po 1 veturilo por 3 personoj.

Iuj retumantoj laŭdis la iniciaton:

Car-free Sunday, initiated by Embassy of Netherlands in Sri Lanka with CMC, aims to reduce our dependency on motor vehicles & to help realize how vehicle emissions is the largest contributor to air pollution & climate change.
Let's try walking & cycling!@Joan_ned #CarFreeCMB pic.twitter.com/BJrc2KVps9

— Coco Veranda (@cocoveranda) July 6, 2019

Dimanĉo sen aŭto, komuna iniciato de la Ambasado de Nederlando en Srilanko kaj de CMC [Colombo Municipal Council, Municipa Konsilio de Kolombo] , celas redukti nian dependecon de motorveturiloj kaj helpi konscii kiel veturilaj emisioj plej multe kontribuas al aerpoluado kaj klimatŝanĝo.
Ni provu promeni kaj bicikli! @Joan_ned #CarFreeCMBpic.twitter.com/BJrc2KVps9

— Coco Veranda (@cocoveranda), la 6-an de julio 2019 [en]

Ankaŭ videblis ke la nederlanda ambasadoro promenis (aŭ almenaŭ biciklis) por atentigi pri la temo, ĉar ŝi bicikle revenis de gazetara konferenco. Laŭ la evento-organizantoj, homoj povas montri sian subtenon al “CarFreeCMB” [SenAŭtaCMB] vojaĝante piede, bicikle, rultabule aŭ per aliaj rimedoj ne uzantaj fosilan energion:

Dutch Ambassador Joanne Doornewaard is seen cycling back to the Embassy after a joint news conference with Colombo Mayor Rosy Senanayake today where they announced the CarfreeCMB programme to be held on July 14, 2019. pic.twitter.com/vE505vu4qQ

— Sunil Jayasiri (@sjayasiri) July 5, 2019

Oni vidis hodiaŭ la nederlandan ambasadoron Joanne Doornewaard bicikli reen al la ambasadejo post komuna gazetara konferenco kun la urbestro de Kolombo, Mayor Rosy Senanayake, kie ili anoncis la programon de CarfreeCMB okazonta la 14-an de julio 2019. pic.twitter.com/vE505vu4qQ

— Sunil Jayasiri (@sjayasiri), la 5-an de julio 2019

Re-imagine how we could use our streets if they were car-free for a morning. On 14th July from 6.00am-12.00pm, selected streets will be open exclusively to pedestrians and cyclists. Join in on foot, skateboard, bicycle or rollerblades to stay fit and eat clean. #CarFreeCMB pic.twitter.com/Qtcw0iaJgp

— Car Free CMB (@CarFreeCMB) July 8, 2019

Imagu kiel ni povus uzi niajn stratojn se ili estus sen aŭtomobiloj matene. Ekde la 14-a de julio de la 6-a horo matene ĝis tagmeze, elektitaj stratoj estos malfermitaj ekskluzive por piedirantoj kaj biciklantoj. Manĝu sane kaj aliĝu piede, rultabule, bicikle aŭ rulseĝe por resti en bona kondiĉo. #CarFreeCMB pic.twitter.com/Qtcw0iaJgp

— Car Free CMB (@CarFreeCMB), la 8-an de julio 2019

Tamen, Tviter-uzanto Sanduni Hettigoda sentis, ke la evento nur supraĵe traktis la problemon:

There is no point having a car-free Colombo unless the state addresses the root causes of traffic and pollution. For example, they can introduce more electric charging points, reduce the prices of electric cars, give easy access to solar power.

— Sanduni Hettigoda (@SandHettigoda) July 10, 2019

Ne sencas havi senaŭtan tagon en Kolombo krom se la ŝtato pritraktas la verajn kaŭzojn de trafiko kaj poluado. Ekzemple oni povas enkonduki pli da elektraj ŝarĝejoj, redukti la prezojn de elektraj aŭtoj, doni facilan aliron al sunenergio.

— Sanduni Hettigoda (@SandHettigoda), la 10-an de julio 2019

Aliaj pridubis la efikon de la iniciato, ĉar la senaŭta tago validas nur por malgranda urboparto kaj koncernas nur privatajn veturilojn:

1) why bill it as a ‘debate’ 2) #carfreecmb isn’t going to apply to public transport only to personal use cars AFAIK 3) honestly shocked how the element of class privilege/socio-economic capacity isn’t being handled properly or even acknowledged here https://t.co/2lhrqd4rdG

— S M W (@smwij88) July 13, 2019

1) Kial kalkuli ĝin kiel ‘debato’ 2) #carfreecmb ne estas aplikata al la publika transporto, nur al aŭtoj por la persona uzado AFAIK 3) honeste ŝokita kiel la elemento de klasa privilegio/sociekonomia kapablo ne estas pritraktita ĝuste aŭ estas eĉ agnoskata ĉi tie https://t.co/2lhrqd4rdG

— S M W (@ smwij88), la 13-an de julio 2019

@Rosy_Senanayake ‘s proposed “car-free day” is not a car free day, but a day of road closures. See the map for the stretch that will be closed and how main trunk routes will be blocked forcing motorists to take longer D-tours. pic.twitter.com/kDTRWevRDE

— M A Ratna (@maratnasiri) July 7, 2019

La proponita “senaŭta tago” de @Rosy_Senanayake ne estas tago sen aŭtoj, sed tago kun iuj stratoj sen aŭtoj. Rigardu la mapon por vidi en kiuj stratoj oni ne rajtas veturi kaj vidi kiuj ĉefvojoj estos blokitaj, devigante aŭtomobilistojn fari pli longajn ĉirkaŭvojojn. pic.twitter.com/kDTRWevRDE

— M A Ratna (@maratnasiri), la 7-an de julio 2019

Fakte, uzanto de Twitter Shamika Kulasingham ne estis konvinkita pri tio ke la senaŭta tago efektive zorgos pri longdaŭra ŝanĝo:

Thought it was a great idea till I realized it was for a limited time in a limited space. #CarFreeCMB is more dangerous than sustainable as it will only result in feel good activism. Alternative- improve public transport so that more people will travel in it. https://t.co/oQblHYGYQ7

— Shamika Kulasingham (@Shamika_25) July 11, 2019

Mi pensis, ke tio estis bonega ideo, ĝis kiam mi konstatis, ke tio estis por malmulta tempo en limigita spaco. #CarFreeCMB estas pli danĝera ol daŭripova, ĉar ĝi nur rezultos memkontentan aktivismon. Alternativo – plibonigu la publikan transporton por ke pli multaj homoj veturu per ĝi. https://t.co/oQblHYGYQ7

— Shamika Kulasingham (@ Shamika_25), la 11-an de julio 2019

For Radha Withanachchi, though, the issues of long-term environmental benefits and women's safety were inextricably combined:

Tamen, por Radha Withanachchi, la afero de longperspektivaj mediaj avantaĝoj kaj sekureco de virinoj estis neapartige kombinitaj:

I’m all for reducing pollution (it’s a necessity!)but #CarFreeCMB will only be a glossy one time event, until public transport & public spaces are safe for women. https://t.co/u2KmvoKYmU

— Radha Withanachchi (@caliginousradha) July 11, 2019

Mi tute favoras la redukton de poluado (tio necesas!) Sed #CarFreeCMB estos nur brila unufoja evento, ĝis publika transporto kaj publikaj spacoj estos sekuraj por virinoj. https://t.co/u2KmvoKYmU

— Radha Withanachchi (@caliginousradha), la 11-an de julio 2019

Anupama Ranawana konsentis:

What you point is the privilege at the heart of #carfreecmb campaign. Folk who use buses/tuks /walk hv to navigate myriad challenges incl overcrowding, bad service, unhygienic conditions, sex harassment. If campaign really wanted to go care free it would try for transformation.

— Anupama Ranawana (@ARanawana25) July 13, 2019

Kion vi atentigas estas la privilegio ĉe la koro de kampanjo #carfreecmb. Homoj, kiuj uzas busojn/tuks (rikiŝaj aŭtoj) aŭ promenas, devas alfronti mirindajn defiojn, inkluzive de tro plenaj busoj, malbonaj servoj, malhigienaj kondiĉoj, seksa ĝenado. Se kampanjo vere volis akceli la senaŭtecon, ĝi provus transformiĝi.

— Anupama Ranawana (@ ARanawana25), la 13-an de julio 2019

En ĉi tiu momento, la sola antaŭvidebla “transformiĝo” estas en la formo de la malpezfervoja trafiksistemo de Colombo [#ColomboLightRail], kiu ekfunkcios antaŭ 2021 kaj de kiu oni atendas ke ĝi solvos multajn trafikproblemojn en la srilanka ĉefurbo:

I really hope #ColomboLightRail is going to minimize my 7.5 km commute which takes one and a half hours now! And massively contribute to #CarFreeCMB pic.twitter.com/KL5oGxwIak

— Kaveen Rodrigo (@enigmamaker) July 8, 2019

Mi vere esperas, ke #ColomboLightRail tuj minimumigos mian 7,5-kilometran navedadon, kiu nun daŭras unu kaj duonan horon! Kaj amase kontribuu al #CarFreeCMB pic.twitter.com/KL5oGxwIak

— Kaveen Rodrigo (@enigmamaker), la 8-an de julio 2019

Ŝanĝi seksan ĝenadan kulturon ne estas tiel simple.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.