- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Muzeoj de la spirito: kial ni devas protekti endanĝerajn lingvojn

Kategorioj: Civitanaj komunikiloj, Indiĝenoj, Lingvo, The Bridge, Rising Voices

Eranti Dolbera estas parolanto de minacata indiĝena lingvo konata kiel Lanjia Sora, parolata en Rapjingtal, Barato [1]. Foto farita de Opino Gomangopor Instituto de Vivantaj Lingvoj por Endanĝerigitaj Lingvoj [2] kiel parto de Sora dokumentara projekto. Uzata kun permeso.

[Ĉiuj ligiloj en tiu ĉi artikolo estas en Esperanto, escepte de tiuj markitaj per [en], kiuj estas en la angla lingvo]

En rememoro de la Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj [3] (IYIL 2019)

Dora Manchado, la lasta parolanto de la tehuelĉa lingvo [4], mortis la 4-an januaro de 2019, en la aĝo de 86 jaroj. Ŝi estis bone konata en sia gepatra komunumo en Patagonio [5], kaj amata de multaj. Lingva antropologo Javier Domingo kunlaboris kun Manchado dum la lastaj kelkaj jaroj de ŝia vivo, registris ŝian paroladon [6], kaj ankaŭ fariĝis ŝia bona amiko. Post ŝia morto, li konstatis [7], “Dora Manchado estis konsiderata kiel la ‘lasta parolanto’ de tehuelĉa, kiel la spirito de la tehuelĉa etna agnosko kaj revivigo [8]. Ŝi perfekte sciis, ke la lingvo temas ne nur pri interagado, sed ankaŭ pri konfido, partopreno […] kaj kundivido kun aliaj. Danke al la registraĵoj, kiujn ŝi faris, la resto de la komunumo nun havas la ŝancon memori sian pasintecon kaj restarigi sian identecon”.

Konata loke kiel aonekko ‘a’ien, la estonteco de tehuelĉa lingvo estas nun en la manoj de kelkaj dekduoj da aktivistoj en Patagonio, kiuj celas protekti la lingvon per lokaj renkontiĝoj, lernogrupoj kaj kultura agado. Sed sen fluaj parolantoj, la estonteco de tehuelĉa lingvo estas necerta.

Kial lingvoj estas gravaj?

Lingvoj estas viva prezentaĵo de la longa historio de la homaro en tiu ĉi planedo. Transirante la tempon kiel tapeto kiu interplektas generaciojn, lingvoj transdonas jarcentojn de akumulita saĝeco koncerne homajn adaptiĝon kaj pluvivado. Ili enhavas esencajn informojn pri la administrado de la tero, vivtenaj praktikoj, parenceco kaj sociaj rilatoj, lokaj kutimoj, kosmologio kaj multon alian. Ĉiu lingvo prezentas unikan manieron interpreti kaj transdoni homan sperton en specifaj kuntekstoj kulturaj kaj ekonomiaj. Lingvoj neniam ĉesas evolui — ili estas kundividataj muzeoj de la menso. Ili ankaŭ ne estas fiksitaj; ili adaptiĝas kaj ŝanĝiĝas tra la tempo, depende de la esprimaj bezonoj de la parolantoj kaj de la socia kunteksto.

Ĉiu homa lingvo havas siajn proprajn regulojn, siajn proprajn fonajn regulaĵojn kaj siajn proprajn manierojn strukturi informojn por faciligi la komunikadon kaj la komprenadon. Lingvo estas ne nur lenso per kiu oni perceptas la mondon, sed ankaŭ vehiklo aktive uzata por navigi en ĝi. Lingvo estas pordo por aliri homan imagopovon. Sentencoj, poemoj, versoj de kantoj — ĉiuj eblas danke al la esprima povo de la lingvo. Proverboj, idiomaĵoj kaj ŝercoj malkovras la subtilajn nuancojn de kulturo per ritmo, rimo kaj pintumo. La kreiva povo de lingvo preterpasas la vivdaŭron de individuo. Tio estas sono de kolektiva animo, kiu vivas kaj mortas ene de ĉiu individuo. Kiam lingvo estas transdonata al sekva generacio de parolantoj, ilia lingvo plu vivas. Kiam lingvo ĉesas esti parolata kaj transdonata, ĝia esenco efektive estingiĝas. Sen sistema dokumentado, apenaŭ restas pruvoj ke la lingvo iam ekzistis.

Tiom da lingvoj, tiom malmulte da tempo

Ekzistas pli ol 3000 minacataj lingvoj [2] en la mondo, multaj el kiuj povas malaperi ĝis aŭ antaŭ 2100. Kvankam estas normala ke lingvoj venas kaj malaperas tra la tempo, ni trapasas periodon de abrupta malkresko koncerne lingvan diversecon. Freŝdataj studoj montras ke po unu lingvo formortas je ĉiuj 3.5 monatoj [9], kio signifas ke plurfoje ĉiujare, la lasta parolanto de lingvo mortas, kaj ne ekzistas novaj parolantoj por anstataŭigi ilin. Kiam lingvo malaperis, estas tre malfacile revenigi ĝin, kvankam tio ja eblas. Lingva revivigo [8] kaj rekonstruo atingeblas per aliro al hereditaj datumoj kaj registritaj fontoj.

Kial lingvoj mortas? Lingvo-anstataŭado [10]kaj lingvo-morto [11] estas kompleksaj procezoj, kiuj disvolviĝas malsame depende de la historio, geografio kaj sociekonomiaj cirkonstancoj de ĉiu loko. Por ĉiu lingvo kaj ĝiaj dialektoj, la afero estas iom malsama, sed ĝenerale multaj faktoroj similas.

Lingva endanĝerigo rilatas al la perdo de praa identeco, rezultanta de longtempaj influoj de koloniismo, sistema subpremado kaj kultura asimilado [12] fare de regantaj grupoj. Lingva travivo temas do ankaŭ pri kultura travivo kaj transdono de generacio al generacio. Sed povas esti malfacile superi la pezan jugon de koloniaj povoj, la senposedigon de tradiciaj teroj kaj la vivmanieron kaj aliajn faktorojn kiel ekzemple kontaĝaj malsanoj kaj milito. Flankefikoj de rasismaj kaj diskriminaciaj politikoj ankaŭ kontribuas al la erozio de lingvo laŭ tempo pasas. Ili provas pereigi kulturan kaj lingvan diversecon favore al unuigita nacia identeco sub unu aŭ malmultaj lingvoj.

La lingvoj en la centro de la publika atento

Ni vivas en ŝlosila epoko por lingva konservado. Per daŭripovaj civitanaj streboj, publika subteno kaj financado de lingva trejnado kaj de lingva mergado [13], per videbleco en la amaskomunikiloj kaj agnosko de ilia statuso fare de lokaj kaj federaciaj registaroj, endanĝeraj lingvoj povas havi ŝancon renversi sian malkreskon kaj stabiliĝi. Subteni endanĝeritajn lingvojn signifas ankaŭ transformi la manierojn, per kiuj parolantoj de tiuj ĉi lingvoj estas rigardataj en siaj propraj komunumoj, kiel la lingvoj estas prezentataj en lokaj kaj naciaj medioj, kaj kiel la afero estas traktata de registaro.

Lingvoj estas fundamenta rajto kaj estas la angulŝtono de la bunta kultura identeco de la homaro. Paroli regantan lingvon ne signifas ke la komunumoj devas rezigni la rajton konservi kaj antaŭenigi sian praan lingvon [14] [en]. Sed por kelkaj lingvoj kies lastaj fluaj parolantoj mortis, adekvata dokumentado estas la ŝlosilo de la revivigo.

En la kazo de la lingvo tehuelĉa, la registraĵoj de sinjorino Manchado oni nun transportas per fenestro en la pasintecon, sed ili ankaŭ kreas kadron por venonta revivigo de la tehuelĉa ene de tiu popolo. En unu el la lastaj noktoj, kiujn antropologo [15] Javier Domingo pasigis kunlaborante kun ŝi, sinjorino Manchado diris, “Aio t nash ‘a’ieshm ten kot ‘awkko” — eble morgaŭ iu parolos en la tehuelĉa.