Lingva aktivismo por la estonteco de la homaro

Dum la festivalo en Gvatemalurbo, ĉeestantoj skribis kaj interŝanĝis vortojn en siaj respektivaj denaskaj lingvoj.  Foto: Benedikt Borchers

Ĉi tiu afiŝo estis eldonita origine en Plaza Pública kaj estas reeldonita ĉi tie kun permeso de la aŭtoro.

En la revolucia verko de Charles Darwin La origino de la homo estas fragmento mencianta ke la saĝa germano Alexander von Humboldt, alia senlaca vojaĝanto kaj lia antaŭulo, trovis en Sudameriko papagon “kiu estis la sola vivanta estaĵo kiu ankoraŭ parolis la lingvon de formortinta tribo”, tiel ke estis la naturo mem kiu tiam plilongigis la ekziston de lingvo.

La angla sciencisto dediĉis la lastajn paĝojn de sia libro al komentado pri la formorto de iuj homaj kulturoj aŭ indiĝenaj popoloj – fenomeno kiu 200 jarojn poste ankoraŭ daŭras, kiam centoj da lingvoj tra la mondo malaperas.

Kial ni devas defendi kaj savi indiĝenajn lingvojn de formorto? La kialoj sekvas ĉefe fonan temon. En konsumisma, elĉerpema kaj okcident-vivstila socio, oni instruas al ni ke lernado de dua lingvo necesas pro sociekonomia utilo aŭ markita statuso. Pro tio junuloj dediĉas jarojn al pena studado de la angla, franca, germana aŭ ĉina, dum aliaj estas devigataj bone lerni la hispanan por ne iĝi viktimoj de diskriminacio aŭ marĝenigado. Kial indus savi lingvon de grupo el nur 50 homoj, kiuj vivas plene malkonektitaj de la urbo? Tio estas la plej ofta demando kaŭzita de kolektiva blindeco.

Kvarcent dudek indiĝenaj lingvoj en la regiono

La respondo al ĉi tiuj demandoj kaj problemoj komenciĝas de la komuna bonaĵo de la homaro: la Tero, la sola planedo kiun ni havas. Kadre de altiĝantaj temperaturoj kun incendioj kiuj detruas arbarojn, landoj kiuj preskaŭ subakviĝas de la oceanoj, prezidento kiu intencas aĉeti Gronlandon, tero kun vastaj rezervoj da frosta akvo, necesas levi sian voĉon kaj diskonigi la mesaĝon ke indiĝenaj popoloj estas tiuj kiuj plej bone scias protekti la naturon kaj loĝi harmonie kun ĝi. Ĉi tio reprezentas alternativon de vivo kiun ni nur povas kompreni, transdoni kaj vivigi per indiĝenaj lingvoj.

Gvatemalo gastigis du gravajn eventojn kadre de la Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj. Foto: Uskam Camey

Latinameriko, parto de la mondo kiu spertis tro sangan konflikton de civilizacioj antaŭ 500 jaroj, konservas unu el la plej grandaj diversecoj de lingvoj kaj kulturoj, kio riĉigas la kulturan bagaĝon de ĝiaj nunaj ŝtatoj kaj tiel kontribuas al ĝia aspiro al disvolviĝo. Laŭ la sociolingvistika atlaso de indiĝenaj popoloj en Latinameriko, dokumento farita de la Infan-Fonduso de Unuiĝintaj Nacioj (UNICEF), ekzistas 420 indiĝenaj lingvoj en la regiono. Tio montras ke multkulturismo postvivis ĉiujn aĉajn ĉapitrojn en historio, kvankam ekzistas landoj kiel UrugvajoKubo, kiuj perdis siajn originajn lingvojn, kaj landoj kiuj proksimas al ilia kompleta perdo, kiel Salvadoro.

Antaŭ ĉi tiu danĝera situacio, Gvatemalo – la lulilo de la majaa civilizacio, unu el la plej elstaraj en Ameriko kaj la mondo – okazigis du eventojn por riĉigi la dialogon pri la temo: la Latinamerikan Renkontiĝon de Interretaj Aktivuloj pri Indiĝenaj Lingvoj, okazintan en Antigua; kaj la Latinamerikan Festivalo de Indiĝenaj Lingvoj en Interreto, okazintan en Gvatemalurbo. Ĉi tiuj du eventoj estis realigitaj dank’ al konsorcio el ok institucioj: Universidad Maya KaqchikelKaqchikel WikiwujRising Voices, Centro Cultural de España, Fundación Avina, Unesco en GuatemalaDeutsche Welle Akademie kaj Federación Guatemalteca de Escuelas Radiofónicas (FGER).

Ambaŭ eventoj estis organizitaj kadre de la Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj (2019). La unuan eventon partoprenis 55 interretaj aktivuloj de indiĝenaj lingvoj el 15 landoj de Latinameriko, kiuj kundividis spertojn kaj projektojn celantajn disvastigi, savi kaj revigligi la originajn lingvojn de la kontinento. Dume la duan eventon partoprenis 400 homoj, inkluzive de interretaj aktivuloj, lingvistoj, indiĝenaj komunikantoj, sociologoj, teknologoj kaj edukistoj, inter aliaj.

Utopia mondo de kunvivantaj lingvoj

La lingvoj kakĉikelakeĉuamapuĉakekĉiamammajaaguaĥira,
nasaazapotekamiŝa, miskita, naŭatla, ajmara, gvarania kaj boruka estas kelkaj el la 25 originaj lingvoj kiuj aŭdiĝis dum la ses tagoj de la du eventoj. Ĉiuj tiuj lingvoj havas malsamajn statusojn kaj historiojn en siaj originaj landoj, sed ili estas egalaj inter si pro la konservado de jarcentoj da scioj kiujn la homo ja ne povas doni al si la lukson perdi. La partoprenantoj kaj asistantoj de la festivalo profitis la spacojn de la Kultura Centro de Hispanio en la gvatemala ĉefurbo por verki esprimojn en siaj denaskaj lingvoj kaj interŝanĝi bazajn salutvortojn, per kio ili plifortigis la indiĝenan identecon kaj kreis foje utopian miniaturan mondon en kiu diversaj lingvoj kaj kulturoj kunvivas respekteme.

Por vidi tiun ĉi revon realigita gravas mencii la rolon de la indiĝena komunikado, vasta temo kiu meritas apartan alineon. Tiu ĉi komunikformo, kies ĉefa medio estas la komunumaj radiostacioj, luktis dum jaroj por videbligi indiĝenajn popolojn en latinamerikaj landoj kaj defendi la patrinan teron [“paĉamama“] kaj la teritorion, samkiel la rajtojn de ĝia popolo. Tamen, indiĝenaj lingvoj devas esti pli reliefigataj kiel grava punkto ene de la komunika atento.

Aktivuloj de diversaj landoj de Latinameriko kundividis projektojn por antaŭenigi indiĝenajn lingvojn.  Foto: Uskam Camey

La indiĝenaj kaj komunumaj amaskomunikiloj devas plifortigi la defendon de la originaj lingvoj de la popoloj kiujn ili reprezentas pere de produktado de enhavoj en tiuj ĉi lingvoj por konservi kaj plifortigi la kulturon kaj la identecon, por transdoni ilin al la novaj generacioj, por enpovigi ilin kaj igi ilin respektataj ene de la juraj kadroj en kiuj ili disvolviĝas, kaj por garantii la interkulturecon kaj la dialogon de reciproka respekto en niaj landoj, kio povas igi nin mildigi la klimatŝanĝon, savi la planedon kaj atingi bonan kunvivadon por ĉiuj.

Nova konektita generacio

Kaj ne nur tio. Esencas pli granda reta kunordigo inter la saĝeco de la gardistoj de la tradicia indiĝena komunikado kaj la junuloj kiuj pli facile uzas la novajn amaskomunikilojn kaj teknologion kun la celo kontribui al la indiĝena komunikado kaj antaŭenigi la originajn lingvojn. La renkontiĝo kaj festivalo okazintaj en Gvatemalo montris ke ekzistas nova generacio de junuloj kun novigaj mensoj kaj deziroj esti parto de pozitiva ŝanĝo en nia socio, utiligante sian kulturan identiĝon kaj sian familiarecon kun la mondo de Interreto.

Tiuj ĉi junuloj kiuj partoprenis en Gvatemalo montris altan gradon de engaĝiĝo, respondecon kaj socian konscion rilate al la uzado de ciferecaj platformoj por aktivismo. Kaj tio okazis en socia kunteksto en kiu granda parto de la junuloj uzas la teknologion ĉefe por amuziĝo kaj frivolaĵoj, en kiu la serioj de Netflix iĝas nepra temo de ĉiutagaj konversacioj, kvazaŭ tio estus la sola temo de la vivo. Krom la malfacileco difini la aktivismon kaj la diversajn perspektivojn de ĉiuj personoj kiuj pristudas la temon, ni reliefigas la komunan celon, kio estas lukti por justa afero kiu profitigos niajn landojn kaj la homaron ĝenerale.

Grupo nomata Red KANQ, de dek indiĝenaj komunikistoj el kvin landoj (Gvatemalo, Peruo, Ekvadoro, Kolombio kaj Bolivio) kunvokita de Deutsche Welle Akademie, partoprenis ambaŭ eventojn pri indiĝenaj lingvoj en Gvatemalo kun la celo produkti enhavojn por siaj amaskomunikiloj, pripensi formojn fari indiĝenan komunikadon, eksperimenti pri novaj formoj, kaj kunporti la akiritajn sciojn al siaj komunumoj. La skipo elektis kiel nomon la akronimon KANQ, kiu sugestas la temon de indiĝenaj lingvoj utiligante la unuajn literojn de la ses lingvoj reprezentataj en la kolektivo (K de la kaqchikel (eo: kakĉikela) kaj de la kichwa (eo: kiĉua), A de la aymara (eo: ajmara), N de la nasa yuwe (eo:nasaa) kaj Q de la quechua (eo: keĉua) kaj de la q’eqchi’ (eo:kekĉia).

La parado kiu progresigas kulturon pere de teknologio

Antaŭ la renkontiĝo en Gvatemalo, la grupo partoprenis la Festivalon Gabo en Medellín, Kolombio) kaj la Internacian Renkontiĝon de Indiĝena Komunikado en Kusko (Peruo). La unua evento estis ne-indiĝena kaj kunigis ĵurnalistojn de civitanaj amaskomunikiloj el la regiono, dum la dua evento renkontigis koncernatojn de tradicia indiĝena komunikado. Tamen, la tria parado en la teroj de la kecaloj [hispane: quetzales] estis la plej granda kolekto de malkovroj danke al la granda ĉeesto de novigo kaj de la cifereca temo, sen ignori ŝlosilajn temojn, ekz. la planado de daŭripovaj projektoj kaj teknologia suvereneco.

Post tiuj travivaĵoj, Red KANQ kompilis gravajn sciojn kaj entuziasmiĝis de la transformema spirito de ciferecaj aktivuloj kiuj venis al Gvatemalo, per kio ili kondukas mesaĝon de espero al diversaj regionoj de Latinameriko. Rimarkindas ke la grupo konsistas el komunikistoj kiuj tralaboras malsamajn komunikilojn kiel radio, fotografio, kroniko kaj video, sed elstaras la ĉeesto de cifereca aktivulo por indiĝenaj lingvoj: Uskam Camey, juna majaa kakĉikelao el la provinco Chimaltenango kiu laboras por projekto Vikipedio en sia origina lingvo. Li estas grava ponto inter la tradicia komunikado kiun liaj kunuloj reprezentas kaj la laboro farata de la aliaj aktivuloj, per kio plifortiĝas la evoluigo de la reto.

Homaj fontoj de cifereca inspiro en indiĝenaj lingvoj

Inter la pluraj travivaĵoj kiujn la grupo de komunikistoj spertis en Gvatemalo, elstaras la projektoj de Alberto Cruz kaj Héctor Martínez, du junaj salvadoranoj kiuj, kvankam ne denaskaj parolantoj de náhuat o pipil, decidis lerni ĝin por savi la lastan indiĝenan lingvon ekzistantan en la Malgranda Fingreto de Ameriko (aludo al Salvadoro) kaj disvastigi ĝin per sociaj retoj. Same kiel Isela Xospa, meksika artistino kiu utiligas ilustradon kaj malgrandan kulturan industrion inkluzivantan ludilojn, vestaĵojn kaj glumarkojn por disvastigi la riĉecon de la naŭatla de Milpa Alta. Aŭ Verónica Aguilar, juna lingvistino el Veracruz kiu lernis miŝtekan lingvon de siaj geavoj kaj nun laboras en reta projekto kiu instruas kaj disvastigas unu inter la plej gravaj lingvoj de la asteka lando.

La reto KANQ partoprenis diversajn konversaciojn dum la Latinamerika Festivalo de Indiĝenaj Lingvoj en Interreto.  Foto: Benedikt Borchers

Klarigindas ke la aktivismo devas esti ne nur cifereca, precipe antaŭ la cifereca manko ekzistanta en niaj landoj. Ankaŭ la majstroj, esploristoj, eldonistoj kaj administrantoj de publikaj politikoj povas fariĝi aktivistoj de indiĝenaj lingvoj. Tiel, aktivismo devas moviĝi kaj kompletiĝi en ambaŭ kadroj  kaj inspiri aliajn homojn kiuj malkovras la temon, kiel Belén Pérez, juna gvaraniino el Paragvajo kiu povis partopreni en la renkontiĝo danke al subvencio de 37 homoj donita de la kunordiga konsorcio. Kvankam ŝi ne havas konkretan projekton, danke al lernado ŝi nun pensas disvastigi la historion de la gvarania popolo per la eduka sistemo. En ŝia lando, malgraŭ ke la gvarania estas parolata de pli ol 80% de la loĝantaro, ĉi tiu lingvo ne havas la statuson kiun ĝi meritas.

La amaskomunikiloj kiel vojoj por savi lingvojn

La plimulto de la civitanaj amaskomunikiloj en Latinameriko tamen konservas malĝustan bildon de indiĝenaj popoloj, kiuj estas rigardataj kiel homoj for de civilizacio, kialoj de soci-mediaj  konfliktoj, malamikoj de progreso aŭ viktimoj de tragedioj, nur pro malbona statistiko aŭ malestimaj rakontoj. La spegulo de amaskomunikiloj ne montras la subtenon de indiĝenaj popoloj al prizorgado de la naturmedio kaj al kultura riĉeco de niaj landoj, ne disvastigas la multon kion la originaj popoloj povas proponi al la mondo, ne instruas al homoj ke la indiĝenoj estas dignaj kaj meritas respekton por, almenaŭ, elimini strukturajn problemojn kiel rasismo kaj ekskludo, profundaj malbonaĵoj kiuj estas la veraj kialoj de nia subevoluado. Ankaŭ, indiĝenaj lingvoj ne ĉeestas en la plimulto de amaskomunikiloj. Atingi ekvilibran reprezentadon estus plua paŝo al enpovigo kaj respekto.

Pro ĉio tio, aktivismo necesas. Ni devas kunigi klopodojn por savi indiĝenajn lingvojn utiligante la eblojn de moderna mondo plena je teknologio, tutmondiĝo kaj junuloj kiuj celas fariĝi agentoj de reala ŝanĝo por la estonteco. Estas la homaro, ne la naturo, kiu nun havas en siaj manoj la grandan oportunon plilongigi la vivon de indiĝenaj lingvoj kaj multobligi ilian ĉeeston per la scioj kaj perceptoj pri la vivo kiuj enestas en ĉiu vorto, preĝo aŭ verso. Tiel, anekdotoj kiel tiu pri la papago de Humboldt neniam plu ripetiĝos en la sciencaj kaj historiaj libroj.

Red KANQ, Gvatemalurbo, novembro 2019.

Red KANQ: Fabiana Condori kaj Yenny Paucar (ajmara), Marileny Choc kaj Jorge Ical (kekĉia), Uskam Camey (Kakĉikela), Eslendy Grefa (keĉua de amazonio), Alberto Segovia (keĉua de la otavaloj), Berta Chasipanta (keĉua  de la panzaleoj), Luz Dary Cuetia y Estivel Cuene (nasaa), Luis Salazar y Arnol Piedra (keĉuoj).

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.