- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Renkontu Bertha Maribel Pech Polanco, gastigantinon de @ActLenguas de la 23-a ĝis la 29-a de decembro 2019

Kategorioj: Meksiko, Civitanaj komunikiloj

Foto disponigita de Bertha Maribel Pech Polanco

En 2019, ni invitis diversajn gastigantojn administri [1] la Tviter-konton @ActLenguas [2] kaj kundividi siajn spertojn pri lingva revigligo [3] kaj antaŭenigo de siaj denaskaj lingvoj. En tiu ĉi artikolo, ekkonu pli pri Bertha Maribel Pech Polanco kaj pri tio, kion ŝi planas pridiskuti dum la semajno en kiu ŝi administros la Tviter-konton.

RV: Rakontu iom pri vi mem:

Soy activista social y pedagoga de origen maya, oriunda del municipio de Maxcanú, Yucatán, México. Promotora de la cultura y de los derechos de las mujeres mayas; mis experiencias obtenidas a más de 16 años de trabajo comunitario, a través de mi participación en diferentes programas de incidencia social, los comparto con diferentes organizaciones y colectivos, a nivel local, regional, nacional e internacional. Mi activismo como promotora lingüística, inició en 1997 cuando ingresé como alfabetizadora de personas jóvenes y adultas en mi municipio, desde ese año y hasta la fecha he diseñado e impartido diferentes cursos y talleres de lengua y cultura maya, así como he realizado colaboraciones en proyectos de investigación haciendo transcripciones, traducciones e interpretaciones en lengua maya.

En 2015, participé en actualización de la línea de lengua y cultura maya del plan de estudio de la Licenciatura en Desarrollo y Gestión Interculturales de la Universidad Nacional Autónoma de México (UNAM).

Recientemente impartí un curso en línea a estudiantes del Instituto de Estudios Mexicanos Jaime Lucero de la Universidad de la Ciudad de Nueva York (CUNY), en Lehman College.

Mi estas socia aktivulino kaj instruistino de majaa [4] origino kaj mi devenas de la municipo Maxcanú, Yukatanio [5], Meksiko. Mi subtenas la kulturon kaj la rajtojn de la majaaj virinoj. La spertojn kiujn mi akiris dum pli ol 16 jaroj de komunuma laboro, per partoprenado en diversaj programoj kun socia influo, mi kundividas kun diversaj organizaĵoj kaj kolektivoj, sur niveloj loka, regiona, nacia kaj internacia. Mia aktivismo kiel lingva aktivulino komenciĝis en 1997, kiam mi iĝis alfabetigistino de junuloj kaj plenkreskuloj en mia municipo. Ekde tiam ĝis hodiaŭ, mi planis kaj donis diversajn kursojn kaj atelierojn [intensajn instrukunvenojn] de lingvo kaj kulturo majaaj, kaj mi ankaŭ kunlaboris en esploraj projektoj pere de transskribaĵoj [6], tradukoj kaj interpretadoj en la majaa lingvo.

En 2015, mi partoprenis la ĝisdatigon de la sekcio de lingvo kaj kulturo majaaj de la studplano de la Licenco en Interkultura Disvolviĝo kaj Administrado de la Nacia Aŭtonoma Universitato Meksika (UNAM).

Freŝdate mi donis retan kurson al studentoj de la Instituto de Meksikaj Studoj Jaime Lucero de la Universitato de la Urbo Novjorko (CUNY), en la Kolegio Lehman.

RV: Kia estas la situacio de via lingvo enrete kaj eksterrete?

Yucatán es la entidad con 50. 2 %  de población indígena dentro de su territorio, es la segunda entidad federativa con la mayor presencia de población hablante de una lengua originaria, la lengua maya. La lengua maya (maaya’ t’aan) se habla en los estados mexicanos de Yucatán, Campeche y Quintana Roo, así como el norte de Belice y pertenece a la familia mayense. Si bien hablar lengua maya debe ser considerado como expresión de la riqueza cultural, la falta de reconocimiento al maya actual y el racismo hacen que una de las expresiones más claras de discriminación siga siendo hablar lengua maya.

En la actualidad existen iniciativas individuales y de diferentes organizaciones, sobre todo de activistas digitales que están posicionando la lengua a través de las redes sociales, blogs, canales de YouTube, Facebook y en plataformas como Firefox y Wikipedia. También se pueden encontrar aplicaciones y grupos para aprender maya, así como literatura en línea, música, podcats, videos y otros materiales multimedia que circulan de manera pública.

Ĉirkaŭ 50 %  de la loĝantaro de Jukantano estas indiĝena. Jukantano estas la dua federacia subŝtato laŭ la loĝantaro parolanta originan lingvon, la majaan. La tiea parolata majaa lingvo [7] (maaya’ t’aan) estas parolata en la meksikaj subŝtatoj Jukatanio, Campeche [8] kaj Quintana [9] Roo, ankaŭ en la norda parto de Belizo [10]. Ĝi apartenas al la majaa lingvofamilio [7]. Kvankam paroli la majaan lingvon estas taksata kiel esprimo de kultura riĉeco, la manko de rekono rilate al la nuna majaa kaj la rasismo igas ke paroli majaan lingvon estas unu el la plej klaraj esprimoj de diskriminacio.

Nuntempe ekzistas iniciatoj individuaj kaj de diversaj organizaĵoj, ĉefe fare de ciferecaj aktivuloj kiuj metas la lingvon en sociajn retojn, blogojn, jutubajn kanalojn, Fejsbukon kaj platformojn kiel Firefox kaj Vikipedio. Ankaŭ troveblas apoj [11] kaj grupoj por lerni la majaan, same kiel enreta literaturo, muziko, podkastoj, videaĵoj kaj aliaj plurmediaj materialoj kiuj cirkulas publike.

RV: Al kiuj ĉefaj temoj vi intencas allogi la atenton dum la semajno en kiu vi administros la Tviter-konton @ActLenguas?

Tengo la intención de compartir reflexiones y material relacionado con el papel de las mujeres en enseñanza y la transmisión de las lenguas originarias en México; así como su lucha constante por la discriminación sufrida, por el hecho de hablar una lengua originaria. Es elemental reconocer a las mujeres que luchan por enseñar lenguas originarias, particularmente la maya a las nuevas generaciones, pues en nuestros días ha sido difícil luego de que para las mujeres mayas conseguir un trabajo depende de su conocimiento del idioma castellano y de su nivel de instrucción.  También compartiré algunos materiales en lengua maya realizado de forma colectiva con mujeres en Yucatán.

Es responsabilidad de todas y todos fortalecer nuestras lenguas originarias para que la identidad de nuestros pueblos prevalezca y con ella nuestras expresiones culturales, así como crear conciencia de su importancia dentro de nuestra sociedad con las personas no hablantes, ya que las lenguas corren peligro de desaparecer cuando se corta la trasmisión intergeneracional.

Mi intencas kundividi pensojn kaj enhavojn pritemantajn la rolon de virinoj en la instruado kaj la transdono de la originaj lingvoj de Meksiko; kaj ankaŭ ilian konstantan lukton kontraŭ la suferita diskriminacio, pro la parolado de origina lingvo [12]. Gravas aprezi la virinojn kiuj luktas por instrui la originajn lingvojn, ĉefe la majaan, al la novaj generacioj; hodiaŭ estas malfacile, pro tio ke ricevado de laborposteno por majaaj virinoj dependas de ilia kono de la hispana kaj de ilia eduka nivelo. Mi ankaŭ kunhavigos kelkajn enhavojn en la majaa lingvo kreitajn kolektive kun virinoj de Jukatanio.

Ĉiuj respondecas pri la plifortigo de niaj originaj lingvoj, por ke la identeco de niaj lingvoj venku kaj per ĝi ankaŭ niaj kulturaj esprimoj, same kiel krei konscion pri ĝia graveco ene de nia socio, por tiuj, kiuj ne parolas originajn lingvojn, ĉar la lingvoj riskas malaperi [13] kiam ĉesas la intergeneracia transdono.

RV: Kiuj estas la ĉefaj kialoj de via cifereca aktivismo por via lingvo? Kion vi revas por via lingvo?

En mi caminar por el activismo en lenguas originarias he fortalecido la idea de que todo se transmite con la lengua y se aprende con el contexto. Así como que no sirve de nada que las lenguas se oficialicen o establezcan como obligatorias por decreto si no hay programas de desarrollo de lenguas. Esto requiere también tiempo porque hay que ver si las propuestas tienen aceptación real entre la gente, tengo en cuenta que la verdadera educación intercultural sólo es posible con programas de desarrollo de lenguas y no con programas de integración, estas son algunas de las reflexiones que me motivan.

Sueño que la lengua maya siga viva y se valore de forma abierta, sobre todo, en territorios urbanos donde los hablantes nos enfrentamos a mucha estigmatización.

Que la violencia simbólica que persiste y que en la actualidad se reactualizan por vías mejor maquilladas desaparezca.

Que se deje de pensar que nuestra palabra es un obstáculo para el progreso. No somos reminiscencias de un pasado glorioso, no somos una curiosidad folclórica, ni un atractivo turístico.

Mi sueño es la esperanza de construir un cielo nuevo en esta bendita Tierra Maya.

En mia marŝo por aktivismo en originaj lingvoj mi plifortigis la ideon laŭ kiu ĉio estas transdonata tra lingvo kaj lernata en kunteksto. Kaj ankaŭ ke ne utilas oficialigi lingvojn aŭ igi ilin devigaj per dekreto se ne ekzistas programoj por disvolvi ilin. Tio ankaŭ postulas tempon ĉar necesas vidi ĉu la proponoj estas reale akceptataj de homoj. Mi atentas tion, ke la vera interkultura edukado [14] nur eblas per programoj de disvolvado de lingvoj kaj ne per programoj de integrado. Jen kelkaj el la pensoj kiuj motivas min.

Mi revas, ke la majaa lingvo pluvivu kaj estu aprezata malferme, ĉefe en urbaj spacoj kie ni, la parolantoj, alfrontas multan misfamigon.

Ke la simbola perforto, kiu persistas kaj estas nuntempe aktualigata en poluritaj manieroj, malaperu.

Ke oni ĉesu pensi ke nia lingvo estas obstaklo por progreso. Ni ne estas memoraĵoj de glora pasinteco, ni ne estas folklora kuriozaĵo, nek turisma allogaĵo.

Mia revo estas mia espero konstrui novan ĉielon en tiu ĉi benita Majaa Lando.