Vivu Večerníček: la daŭra allogo de 55-jaraĝa ĉeĥa televidprogramo por infanoj

Ekrankopio de la animaciaĵo de Večerníček, montranta la ikonecan rolulon de la spektaklo. El Youtube.

La 2-an de januaro, Ĉeĥio festis la 55-an datrevenon de Večerníček, unu el siaj plej famaj televidaj programoj por infanoj, kiu akiris kultan statuson kaj fariĝis ĉefa elemento de la ĉeĥa identeco.

En Ĉeĥoslovakio, la komunisma ideologio atentis speciale junan spektantaron, konforme al la kredo ke male al siaj samaĝuloj en okcidentaj kapitalismaj landoj, infanoj kreskantaj en socialismaj landoj profitis de specialaj protektoj kaj ĝuis unikajn kulturajn rajtojn. Libroj, filmoj, sportoj, kulturaj eventoj kaj aliaj formoj de distraĵoj estis facile atingeblaj por la granda plimulto de infanoj, sendepende de socia pozicio.

En 1965, la ŝtata ĉeĥoslovaka televido lanĉis ĉiusemajnan programon nomitan Večerníček (ĉeĥa por la dormhora historieto), kiu komenciĝis kaj finiĝis per animaciaĵo, kiu ekde tiam restis preskaŭ senŝanĝa. La spektaklo daŭras dek minutojn, la ideala longo por kapti la atenton de etaj infanoj, kaj ĉiam estis montrata je la 18h45 ekde sia komenco.

Ĉi tiu filmeto markanta la 50-an datrevenon de la unua elsendo de Večerníček la 2-an de januaro 1965, prezentas la rolulon enkorpigantan la dormhoran rakonton portantan sian karakterizan ĵurnal-ĉapelon kaj suprenirantan ŝtuparon, en frua nigra-kaj-blanka formato. La muziko, komponita de Ladislav Simon, kaj la voĉo de kvinjara knabo nomata Michal Citavý, restis senŝanĝaj kaj fariĝis komuna infanaĝa referenco por milionoj da tiamaj ĉeĥoslovakoj, kaj nun por ĉeĥoj. Ĉe multaj familioj, la fino de Večerníček ankaŭ markis la dormhoron de la infanoj, ĉar la spektaklo finiĝas per la ikoneca frazo “Dobrou noc! ” (Bonan nokton!).

En 1999, ĉeĥaj sciencistoj donis la nomon Večerníček al nova malkovrita planedo (nombrita 33 377).

Dum jardekoj la spektaklo, kiu fine aperis ĉiutage, prezentis la plej bonajn el ĉeĥaj desegnofilmoj [eo], kaj ankaŭ eksterlandajn el aliaj socialismaj landoj. Ekde 1989, kiam la komunismo finiĝis en Ĉeĥoslovakio, la spektaklo disponis ekskluzive ĉeĥan enhavon. Verkoj aperintaj en la spektaklo inkluzivas la nun faman serion Krteček (la Malgranda Talpo), kiu fariĝis unu el la plej gravaj kulturaj simboloj de Ĉeĥio.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.