- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

La interkonektitaj originoj de “kawaii” kaj japana kvirkulturo

Kategorioj: Orienta Azio, Japanio, Arto kaj kulturo, Bona novaĵo, Civitanaj komunikiloj, Ekonomio kaj komerco, Historio, Ideoj, Komunikiloj kaj ĵurnalismo, Rajtoj je seksa diverseco (GLAT)

 

Rune Taito [1]

“Rune Girl” sur la antaŭpaĝo de eldono de “Junior Soleil” (ジュニア それいゆ), magazino dezajnita de Rune Naito. Ekrankopio de YouTube [1].

Reprezentita per kulturaj ikonoj de Hello Kitty [2] de Sanrio ĝis My Little Pony: Friendship Is Magic [3] de Hasbro, la japana koncepto de “kawaii [4]” [eo], aŭ ĉarmeco, iĝis parto de tutmonda kulturo [5].

Kiel artikolo, aperinta en 2017 en la brita magazino Time Out, mencias [6]:

[The word ‘kawaii’] joined the league of sushi, samurai and kimono: the word kawaii is now part of the global consciousness, with enthusiasts from Seattle to Stockholm embracing Japan's take on cuteness.

[La vorto “kawaii”] aliĝis al la ligo de sushi [7], samurai [8] kaj kimono [9]: la vorto kawaii nun estas parto de la tutmonda konscio; entuziasmuloj de Seattle ĝis Stockholm adoptis la japanian version de ĉarmeco.

Kosplejo [10], aŭ rolkostumado kiel karaktero, iĝis parto de konvencia junularkulturo [11] ĉie en la mondo, kaj estas ofte ligita al “kawaii“-kulturo [12]. La plej nova Star Wars-eca televidserio, The Mandalorian, enhavas karakteron de kawaii-eca Baby Yoda [13], kiu iĝis ege populara pro sia ĉarmeco.

Dum Japanio estas agnoskata kiel la naskiĝloko de nuntempa “ĉarmeco”, en lastatempa pepaĵaro, unu persono rekonigis la radikojn de “kawaii” kaj ĝian ligon al kvira [14] kulturo.

kawaii taipei

Kawaii-a EVA Air ensalutiloj ĉe flughaveno en Tajpeo. Foto de Nevin Thompson.

Twitter-uzanto Patrick [15], kiu doktoriĝas pri Japanaj Studoj, koncentriĝante je nuntempaj kviraj japanaj literaturo kaj komunumoj, rekonigas la mortintan japanan dezajniston kaj ilustriston Rune Naito [16] kiel la pioniron de “ĉarmeco” en Japanio en la 1940-aj jaroj.

Rune naskiĝis en 1932 kaj lia kariero komenciĝis ĉe Nakahara Jun'ichi, alia ĉefa persono en la shojo-historio.Kune, ili helpis ekigi Himawari (Sunfloro, 1947-1952), unu el la unuaj postmilitaj magazinoj por junaj knabinoj. pic.twitter.com/35q46ffeS8 [17]

— ✨ (@animaltextures), la 10-an de decembro 2019 [18]

Rune estis ĉefo pri la dezajnado kaj muntado de la postanto de Himawari, Junior Soleil (1954-1960). Junior Soleil estis la magazino kiu vere kreskigis la karieron de Rune, kaj liaj “Rune Girls” populariĝis, lanĉante lian karieron kiel ilustristo kaj dezajnisto ĉe multnombraj magazinoj. pic.twitter.com/6HA8azVIFv [19]

— ✨ (@animaltextures), la 10-an de decembro 2019 [20]

Rezulte de sia sukceso je ilustrado, Rune ekdezajnis siajn proprajn emblembestojn kiuj ankaŭ populariĝis. Nuntempe fikciuloj kiel Hello Kitty estas tre konataj ĉie en la mondo, sed la fikciulo Panda de Rune, dezajnita jaron antaŭ la bestoĝardeno de Ueno ricevis pandon, ebligis tion pic.twitter.com/ERYTMkcvIn [21]

— ✨ (@animaltextures), la 10-an de decembro 2019 [22]

Youtube-kanalo [23] enhavas plurajn ekzemplojn kiel la fikciuloj de Rune Naito estis licencitaj por komerca reproduktado:

rune taito [1]

Ekzemploj de fikciulaj dezajnoj de Rune Naito licencitaj por komerca vendado. Ekrankopio de YouTube [1].

Patrick plu rakontas ke la “kawaii” heredaĵo de Naito pleje obskurigis liajn kontribuojn al kvira kulturo en Japanio.

Sed granda parto de la verkaro de Rune, kiu malmulte estas pridiskutata, estas la laboro kiun li faris por la magazino Barazoku (1971-2008). Barazoku estis la unua amaskomerca magazino kiu celis samseksemajn virojn en Japanio, kaj la longtempa kunulo de Rune, Fujita Ryu, dezajnis la unuan kovrilon pic.twitter.com/YRuzTfm3Mx [24]

— ✨ (@animaltextures), la 10-an de decembro 2019 [25]

Post la mezo de la 1980-aj jaroj, Rune ŝercis eblecon uzi sian nomon por ilustri gejajn [28] magazinojn, ĉar lia periodo de rapidega kreskego pasis. La reston de sia vivo li loĝis kun Fujita, produktante pupojn, figuretojn, dezajnojn kaj gejajn ilustraĵojn ĝis sia forpaso en 2007 pic.twitter.com/v7JxEZRvsV [26]

— ✨ (@animaltextures), la 10-an de decembro 2019 [27]

Kiam li forpasis, multaj japanaj nekrologoj agnoskis lin kiel la “baptopatron de kawaii”, sed malmultaj menciis liajn kontribuojn al kvira bildokulturo en Japanio aŭ lian propran historion kiel gejo. Laŭ mia scio, neniu anglalingva fonto pri li mencias tion.
pic.twitter.com/kRaQsTr5kw [29]

— ✨ (@animaltextures), la 10-an de decembro 2019 [30]

Patrick finas [31] sian Twitter-fadenon asertante:

That's why I think it's important that Rune get credit for the totality of his works; not only was he a pioneer of the kawaii aesthetic but with his long term partner, he helped to create an entire visual language and artistic lineage for gay men in Japan.

Tial mi pensas ke estas grave ke Rune ricevu agnoskon por la tuto de sia verkaro; li estis pioniro ne nur de la kawaii-a estetiko, sed kun sia longtempa kunulo, li helpis krei tutan bildan lingvon kaj artaĵan idaron por gejaj viroj en Japanio.

Krom ebligi produktadon de kvira kulturo en Japanio por kvira publiko, Rune Naito ankaŭ malfermis la pordon tra kiu kvira kulturo eniris amasan kulturon. “Yaoi [32]” estas ĝenro de japana bildliteraturo, kiu koncentriĝas pri samsekserotikaj rilatoj, kaj ĝenerale estas kreita de virinoj por ina publiko [33].

My_Brother's_Husband_v1_cover

La antaŭpaĝo de la unua volumo de la japana komikso La Edzo De Mia Frato de Gengoroh Tagame publikigita de Futabasha. De Wikimedia [34].

Pli lastatempe, la populara japana komikso La Edzo De Mia Frato [35], pri geja viro el Kanado [36] kiu vojaĝas al Japanio post la morto de sia japana edzo, reproduktiĝis kiel amaspopulara aktora televidserio [37] ĉe NHK, la publika televidkanalo en Japanio.

Ekspozicio [38] pri la verkaro de Rune Naito nuntempe okazas en Okazaki, en centra Japanio, ĝis la 13-a de januaro 2020. La oficiala Rune Naito retejo [39] havas pliajn ekzemplojn de lia verkaro. Por plia fontinformo pri la historio de “kawaii”, Sebastian Masuda de moda marko 6%DOKIDOKI [40] pridiskutas Rune Naito dum “Radikoj De Kawaii”-ekspozicio en 2012 en Tokio:

NOTO: Twitter-uzanto Patrick [15] donis permeson enigi siajn pepaĵojn en tiun ĉi rakonton.