Podkastoj pri la graveco de iniciatoj por revivigo de indiĝenaj lingvoj

Foto de Fabiana Condori Q.

Ĉi tiuj cápsulas radiales [es – hibrida radioformato, kiu inkluzivas kondensitajn informojn pri faka temo] estas mallongaj edukaj kaj informaj sondosieroj, faritaj dum intervjuoj kun ciferecaj aktivuloj kiel Héctor Martínez, Genner Llanes, Miguel Ángel Oxlaj, Yamanik Cholotío, Verónica Aguilar kaj Jaqueline Alacán, kiuj antaŭenigas la lingvan revivigon de indiĝenaj lingvoj, dum la “Latinamerika Festivalo de Indiĝenaj Lingvoj en Interreto” [es], kiu okazis de la 22-a ĝis la 27-a de oktobro de 2019 en Antikva Gvatemalo kaj Gvatemalurbo.

La produktantino faris ĉi tiujn sondosierojn por subteni la revivigon de indiĝenaj lingvoj, kiel membro de Red KANQ (kakĉikela, kiĉua, ajmara, nasaa, keĉua kaj kekĉia), post partopreno en tri eventoj: Festivalo Gabo [es] (Medellin, Kolombio), Internacia Renkontiĝo de Indiĝena Komunikado [es] (Kusko, Peruo) kaj Latinamerika Festivalo de Indiĝenaj Lingvoj en Interreto [es] (Antikva Gvatemalo kaj Gvatemalurbo). Invitita de Deutsche Welle Akademie, kiu estas parto de la Germana Kunlaborado kaj ĝiaj partneroj en Ekvadoro, Gvatemalo, Kolombio, Peruo kaj Bolivio, por kundividi spertojn kaj produkti plurformajn dosierojn dum la eventoj.

Héctor Martínez (Salvadoro)

Genner Llanes Ortíz (Meksiko)

Yamanik Cholotío (Gvatemalo)

Miguel Ángel Oxlaj (Gvatemalo)



Verónica Aguilar (Meksiko
)

Jaqueline Alacán (Gvatemalo)

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.