- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Podkastoj pri la graveco de iniciatoj por revivigo de indiĝenaj lingvoj

Kategorioj: Latinameriko, Civitanaj komunikiloj, Indiĝenoj, Interreta aktivismo

Foto de Fabiana Condori Q.

Ĉi tiuj cápsulas radiales [es – hibrida radioformato, kiu inkluzivas kondensitajn informojn pri faka temo [1]] estas mallongaj edukaj kaj informaj sondosieroj, faritaj dum intervjuoj kun ciferecaj aktivuloj kiel Héctor Martínez, Genner Llanes, Miguel Ángel Oxlaj, Yamanik Cholotío, Verónica Aguilar kaj Jaqueline Alacán, kiuj antaŭenigas la lingvan revivigon [2] de indiĝenaj lingvoj [3], dum la “Latinamerika Festivalo de Indiĝenaj Lingvoj en Interreto [4]” [es], kiu okazis de la 22-a ĝis la 27-a de oktobro de 2019 en Antikva Gvatemalo [5] kaj Gvatemalurbo [6].

La produktantino faris ĉi tiujn sondosierojn por subteni la revivigon de indiĝenaj lingvoj, kiel membro de Red KANQ (kakĉikela [7], kiĉua [8], ajmara [9], nasaa [10], keĉua [11] kaj kekĉia [12]), post partopreno en tri eventoj: Festivalo Gabo [13] [es] (Medellin [14], Kolombio [15]), Internacia Renkontiĝo de Indiĝena Komunikado [16] [es] (Kusko [17], Peruo [18]) kaj Latinamerika Festivalo de Indiĝenaj Lingvoj en Interreto [19] [es] (Antikva Gvatemalo [5] kaj Gvatemalurbo [6]). Invitita de Deutsche Welle [20] Akademie, kiu estas parto de la Germana Kunlaborado kaj ĝiaj partneroj en Ekvadoro [21], Gvatemalo [22], Kolombio [15], Peruo [18] kaj Bolivio [23], por kundividi spertojn kaj produkti plurformajn dosierojn dum la eventoj.

Héctor Martínez (Salvadoro [24])

Genner Llanes Ortíz (Meksiko [25])

Yamanik Cholotío (Gvatemalo [22])

Miguel Ángel Oxlaj (Gvatemalo)



Verónica Aguilar (Meksiko
)

Jaqueline Alacán (Gvatemalo)