[Video] Indiĝenaj popoloj kaj alproprigo de nuntempaj teknologioj

La [meksika] subŝtato Oaxaca estas bonega scenejo por vidi la utiligadojn, praktikojn kaj interrilatojn kiujn la indiĝenaj popoloj faras per utiligado de Informaj kaj Komunikaj Teknologioj (IKT), Interreto kaj sociaj retoj. Pensante pri larĝaj procezoj de indiĝena komunikado en Oaxaca, estis du momentoj de plifortiĝo kaj firmiĝo: la zapatista ribelo en 1994 kaj la movado de 2006 en Oaxaca.

Krom la problemoj kiujn la manko de teknologio estigas sur loka nivelo, ni volas montri kiel per tiuj alproprigoj okazas procezoj de politika-kultura agado kaj partopreno de parto de la koncernaj homoj. Tiel ni vidos kelkajn alproprigojn de sociaj retoj kaj IKT-oj por indiĝenoj kaj ekkonos kelkajn kazojn kie okazas procezoj de cifereca aŭtonomigo kaj kreado de propraj enhavoj.

La celo de la video estas la diskonigo kaj videbligo de la uzado de ciferecaj teknologioj, Interreto kaj sociaj retoj por la indiĝenaj popoloj en Oaxaca. Ĉi tiu video estis filmita en januaro 2018 kaj redaktita dum 2019. Ĝi estis financita de la programo UNAM-PAPIIT “Redes socio-digitales y pueblos indígenas” IA300418.

Créditos:

Investigación: Elena Nava

Trabajo en campo: Elena Nava y Damián López

Guión: Elena Nava y Leslie Cruz

Voz: Leslie Cruz

Cámara: Damián López

Edición: Leslie Cruz

Informoj:

Esploro: Elena Nava

Kampolaboro: Elena Nava kaj Damián López

Scenaro: Elena Nava kaj Leslie Cruz

Voĉo: Leslie Cruz

Kamerao: Damián López

Verkado: Leslie Cruz

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.