- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Tajvana prezidanta balotado: Tsai Ing-wen reelektita kun rekordaj voĉoj

Kategorioj: Orienta Azio, Ĉinio, Tajvano (RĈ), Civitanaj komunikiloj, Elektado, Freŝa Novaĵo, Politiko
[1]

Ekrankopio de la rekta dissendo de la venka festparolado de Tsai Ing-wen.

Noto: Tiu artikolo estis unue verkita de Pei-ju Teng kaj publikigita [2] [en] en la retejo Hong Kong Free Press la 11-an de januaro 2020. Ĝi estis reprenita de Global Voices kadre de interkonsento pri disdonado de enhavoj.

La tajvana prezidantino, Tsai Ing-wen, gajnis la prezidentan baloton kun pli ol 8,1 milionoj da voĉdonoj, rekorda nombro, kaj grandege superis sian rivalon Pekin-favoran, Han Kuo-yu.

“Tajvano montris al la tuta mondo, ke ni ŝategas nian vivmanieron, liberan kaj demokratian”, deklaris Tsai Ing-wen dum gazetar-konferenco, sabaton la 11-an de januaro je la 9 ptm, kiam ŝi anoncis sian venkon.

Amaso de ĝojegaj subtenantoj venis al la centra oficejo de la Demokratika Progresema Partio (DPP) kaj laŭte esprimis sian ĝojon kiam Tsai Ing-wen supreniris la podion por alparoli ĵurnalistojn.

Okazis ke Tsai forte avancis sian ĉefan kontraŭulon Han Kuo-yu de la Kuomintanga Partio (KMT) jam je la fermado de la baloto je la kvara horo tage sabate.

La finaj rezultoj montras, ke Tsai Ing-wen ricevis 8,17 milionojn da voĉdonoj, t.e. 57 %,  kontraŭ 39% por Han Kuo-yu kun 5,52 milionoj da voĉoj.

[3]

Rezultoj de la 3 kandidatoj. El la tvitera konto de HKFP.

Pli ol 14 milionoj da elektantoj partoprenis la baloton, do 74,1 % de la civitanoj, t.e. ĉirkaŭ 8 % pli ol en 2016, sed malpli ol la procento de la unuaj demokratiaj balotoj en la lando.

El la 113 seĝoj de la leĝodona Yuan [4] [fr], la Demokratia Progresema Partio konservis la plimulton kun 61 seĝoj, eĉ se la distanco iomete reduktiĝis kompare al 68 seĝoj en 2016. La Kuomintango gajnis tri seĝojn, kreskiginte sian ĉeeston de 35 al 38.

“La flago de demokratio”

En siaj unuaj deklaroj la prezidantino Tsai Ing-wen dankis siajn subtenantojn kaj incitis ilin formeti la politikajn malsimilaĵojn por akcepti la oponantojn “sub la flago de demokratio”.

I want to once again call upon Beijing authorities to remind them that peace, clarity, democracy and dialogue are key to positive cross-strait interactions and long-term development. I also hope that Beijing authorities understand that democratic Taiwan and our democratically-elected government will not concede to threats and intimidation.

Mi ŝatus plian fojon memorigi al la pekinaj aŭtoritatoj, ke paco, travidebleco, demokratio kaj dialogo estas la ŝlosiloj por la disvolvado de pozitivaj kaj longtempaj rilatoj inter la du bordoj de la markolo. Mi ankaŭ esperas, ke la pekinaj aŭtoritatoj komprenas, ke Tajvano kaj ĝia demokratie elektita registaro ne cedos al minacoj kaj timigoj.

Ĉirkaŭ la 20-a kaj 45 minutoj, Hankuo-yu anoncis sian malvenkon en Kaoshiung – kie li estas urbestro – antaŭ amaso da subtenantoj kiuj esprimis sian elreviĝon pro la balota malvenko de ilia kandidato.

“Mi jam telefonis al la prezidantino Tsai Ing-wen por gratuli ŝin pri ŝia venko”, deklaris Han Kuo-Yu. Li aldonis, ke li ne sufiĉe klopodis dum la balota kampanjo kaj ne sukcesis respondi al la atendoj de siaj subtenantoj.

Huan Kuo-yu anoncis, ke li revenos al la urba ofico de Kaoshiung venontan lundon kaj reprenos sian laboron de urbestro. Tamen li devas ankaŭ alfronti petskribon verkitan lastan decembron de civilaj grupoj kaj de la Partio favore al sendependeco 台灣基進黨 (Partio por Tajvana ŝtatkonstruo), kiu postulas lian eksiĝon.

Reage al la rezultoj de la baloto, la Kuomintanga prezidanto, Wu Den-yih, anoncis [5] [en] sian venontan demision kaj ankaŭ tiun de la 11 ĉefaj KMT respondeculoj, inkluzive de la vic-prezidantoj kaj ĝenerala sekretario de la partio, dum la centra konstanta komitato de la partio kiu kunsidos venontan semajnon.