- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Kuro por protesti kontraŭ la diktatoreco en Tajlando

Kategorioj: Orienta Azio, Tajlando, Civitanaj komunikiloj, Homaj rajtoj, Politiko, Protesto, Regado, A2-lingvo-nivelo
[1]

Miloj aliĝis al la protesta kuro en Bangkok. Foto el la Fejsbuk-paĝo de ‘Kuri kontraŭ diktatoreco’.

A2-lingvo-nivelo

Post la sukceso de la protesta kuro de la 12-a de januaro 2020 [2], la evento okazos ankaŭ en norda parto de Tjalando, t.e Chiang Mai la 2-an de februaro.

Ĝi okazis en aliaj provincoj en Tajlando kaj ankaŭ en aliaj landoj.

La temo de la protesto-kuro estas: “kontraŭ la diktatoreco“. La evento allogis milojn da partoprenantoj el diversaj grupoj.

Tio estas la plej granda protesto post la nacia baloto en 2019. La politikistoj ne konsentis kun la rezulto de voĉdono.

Aliflanke, la marŝo por subteni la registaron ankaŭ okazis je la sama dato en unu el la parkoj de  Bankoko [3] kun sep aŭ ok partoprenantoj.