Interreto kiu parolas vian lingvon

[La ligiloj en tiu ĉi artikolo estas en la angla, krom [eo] = en Esperanto]

En la komenco, preskaŭ ĉiu enhavo de Interreto estis en la angla, sed tio rapide ŝanĝiĝas. Ekzemple, nuntempe ekzistas aritikoloj publikigitaj en Vikipedio [eo], tradukitaj al pli ol 200 malsamaj lingvoj. Kaj preskaŭ 36% el la sep milionoj da blogoj de WordPress [eo] (senpaga platformo por publikigado de enhavoj en Interreto) estas en alia lingvo ol la angla, laŭ raporto de fondinto Matt Mullenweg.

Laŭ Ethan Zuckerman [eo], esploristo ĉe Berkman Center for Internet and Society en la Universitato de Harvard, tiuj ŝanĝoj prezentas defion: “Ni estas en Interreto kiu estas pli malgranda ol ĝi devus esti”, li diras, tial ke “en Interreto kie la uzantoj kreas la enhavon, ni estigis strangan evoluigon, ĉar oni publikigas ĉiutage pli da enhavo, kelkfoje vere grava, sed samtempe, ĉiu homo, individue, aliras malpli el tiuj enhavoj pro la lingva multeco”.

Nuntempe ekzistas granda kvanto da tradukaj servoj, same aŭtomataj kiel homaj, kiuj helpas traduki, kion Zuckerman nomas “Poliglota Interreto”. La teknologio necesa por aŭtomate traduki komence estis multekosta, sed nun disponeblas senpage en retejoj kiel Google Translate, kiu proponas tradukojn en 41 diversaj lingvoj. En tiaj retejoj la uzanto enmetas kompletajn tekstojn kaj ricevas, preskaŭ tuj, tradukaĵon aŭtomate faritan.

Per Google Translate eblas ankaŭ traduki serĉan vorton en alian lingvon por pligrandigi liston de eblaj rezultoj. Ili aperas en du kolumnoj sur la ekrano de la uzanto: unu montrante la originalan lingvon en kiu la serĉado estis farita, kaj alia montrante la rezultojn akiritajn per tradukado de la serĉa vorto en la dezirata lingvo.

Maŝintradukiloj kapablas proponi akcepteblajn rezultojn kiam ili laboras kun pli bazaj tekstoj, sed aliaj kiuj enhavas pli malsimplajn frazojn kaj ideojn povas trompi eĉ la plej kompleksajn aplikaĵojn, precipe se ĉi tiuj tekstoj estas verkitaj en aliaj lingvoj ol latinidaj. Kaj se ni parolas pri traduki nuancojn, “aŭtomata traduko simple ne povas doni validan rezulton,” diras Ethan Zuckerman.

Tamen estas homoj ĉirkaŭ la mondo kiuj volas doni tiujn nuancojn, kaj senpage.

Leonard Chien, studento kaj profesia tradukisto kaj interpretisto el Tajvano [Popola Respubliko Ĉinio], [eo] perlaboras $100 po horo (ĉirkaŭ € 74) laborante kiel interpretisto. Tamen, li volontule donacas sian kapablon kiel tradukisto, laborante du aŭ tri horojn tage por Global Voices [eo], projekto pri civitana raportado fondita de Zuckerman mem kaj Rebecca MacKinnon. En ĉi tiu retejo, Chien tradukas artikolojn el tuta mondo al la ĉina lingvo.

Chien estas kundirektoro de traduka projekto starigita de Global Voices kaj nomata Lingua [eo], kie volontuloj tradukas artikolojn el la retejo al 15 (nuntempe 38) diversaj lingvoj. Chien ricevas etan salajron por la laboro kiel direktoro, tamen li estas tre feliĉa donacante sian tempon kiel tradukisto. “Mi ĉiam emociiĝas vidante novajn publikigitajn rakontojn; mi volas komuniki kun miaj legantoj, sed per diversaj lingvoj”, li diris.

Chien estas unu inter 104 homoj laborantaj en la projekto Lingua kiel volontuloj dum pasinta monato (aprilo 2009). Volontuloj el la tuta mondo ankaŭ kontribuis al programero Google in Your Language (Google per via lingvo), kiuj helpis la kompanion traduki ĝiajn produktojn al 120 lingvoj.

La 13-an de majo la retejo TED (Teknologio, Amuzo, Fasonado), kiu diskonigas prelegojn per Interreto kaj havas prelegantojn kiel Al Gore [eo] kaj Bill Gates [eo], publikigis transskribojn kaj subskribojn pri la plej multaj el siaj prelegoj. Inter la ĉirkaŭ 300 tradukaĵoj, 200 estis faritaj de volontuloj.

La kialoj pro kiuj tradukistoj volontule laboras por la projekto varias. Ekzemple Anas Qtiesh, tradukisto kaj redaktoro de la araba al la angla, kiu loĝas en Damasko [eo] dediĉas 15 ĝis 20 horojn semajne al Lingua por akiri sperton kaj profesian videblecon. “Mi profitas de defio traduki inter du lingvoj tiel malsamaj kaj kulture kaj lingvistike”, li diris.

Alexander Klar, grafikisto en Möhnesee, Germanio, kalkulas ke li dediĉis 62 horojn tradukante germanen la prelegojn publikigitajn en TED. Laŭ li, la prezentitaj enhavoj mem estas sufiĉaj kialoj, ĉar “diskonigado de tiuj ideoj trans la lingvaj limoj helpas forgesi la murojn kaj barojn kiuj apartigas nin”.

TED [Technology, Entertainment and Design]

La retejo TED komencis la projekton por traduki videojn pensante dungi profesiajn tradukistojn, tamen ĝi ricevis volontulajn tradukaĵojn de homoj kiuj ŝatis certajn prelegojn. Klarigas June Cohen, plenuma produktantino de TED: “Ni pensis ke profesia tradukado estis la ununura maniero garantii la kvaliton”. Sed ili pasis de profesiuloj al volontuloj kiam Cohen kaj kulaborantoj de TED (nur 12 laboristoj kiuj parolas 14 lingvojn) legis plurajn tradukaĵojn senditajn de volontuloj, kaj ili impresiĝis:

“La volontuloj estas tute engaĝiĝintaj por fari la plej bonan tradukon eblan, sendepende de necesa tempo por atingi tion. Estas fervoro por laboro kiu ne haveblas ĉe dungitaj laboristoj”, klarigas Cohen. Krome, oni ne povas ignori la kostojn. June Cohen taksas, ke dungado de profesiaj tradukaj servoj por la samaj tradukoj, jam plenumitaj aŭ komencitaj de volontuloj, kostus US$ 500 000 (ĉirkaŭ € 372 000).

La plej ebla malavantaĝo de tiuj tradukaĵoj, faritaj de neprofesiuloj, estas la kvalito. Tradukaĵoj senditaj al Google in Your Language estas “reviziitaj de la kompanio antaŭ publikigo”, diris Nate Tyler, oficiala proparolanto de la firmao. Same, la projektoj Lingua kaj TED havas duan dulingvan tradukiston por reviziado de tekstoj antaŭ diskonigo. Krome la tradukaĵoj ricevas la nomon de tradukisto, tiel evitante fuŝajn aŭ rekte misajn tradukaĵojn.

Ankoraŭ observindas, ĉu volontula tradukado kapablas kreski for de grupoj subtenantaj tre specifajn aferojn. Ebla solvo estus kunmetaĵo de maŝinaj kaj homaj tradukoj. Tion proponas la retejo Meedan.net, kiu celas homojn scipovantajn la anglan kaj la araban, kaj publikigas artikolojn pri Mezoriento. La artikoloj estas maŝine tradukitaj kaj poste reviziitaj de homaj tradukistoj. La fondinto, Ed Bice, nomas tiun teknikon “transira modelo”; laŭ li, maŝintradukado daŭre pliboniĝos ĝis, eble post jardeko, estos kapabla traduki kun simila kvalito al tiu atingita de veraj homoj.

Tamen, por Zuckerman aliaj solvoj necesas: “Interreto kapablas fariĝi tutmonda konversacio”, li diris, sed “se ĝi ne solvas la lingvan problemon, tio ne okazas kaj ne okazos”.

La aŭtorino de la originala artikolo, Leslie Berlin, estas historiisto pri arĥivoj de Silicon Valley en Universitato Stadford. Retpoŝtadreso:  prototype@nytimes.com

La originala artikolo estis publikigita la 17-an de majo 2009, NYT: A Web That Speaks Your Language.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.