- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Rigardo al la partopreno de la indiana virino en la meksika kinematografio

Kategorioj: Latinameriko, Meksiko, Civitanaj komunikiloj, Etno kaj raso, Filmo, Indiĝenoj, Virinoj kaj genro

At’ Anii’ (Tu amante). Filmo parolata komplete en la indiĝena lingvo, la teneka [1]. Bildo kunhavigita en Instagramo [2] en la oficiala konto de la filmo.

[La ligiloj en tiu ĉi artikolo estas en la hispana, krom [eo] = en Esperanto]

La meksika virino — pli ekzakte, la meksika virino kun indianaj radikoj — iom post iom havigas al si la ĉefan rolon, kiu kongruas kun ŝi en la kinematografio de ŝia lando kaj kiu superas landlimojn. Ni prenas kiel ekzemplon tri specifajn kazojn.

Sed antaŭ tio ni starigu la demandon, kion ni povas diri pri la meksikanoj kiuj gajnis internacian agnoskon en la filmarto de la lastaj jaroj? Multajn aferojn! Des pli ke — de komerca vidpunkto — la verkado de la meksikanoj estis konstante agnoskata en la lasta jardeko. Ni povas nomi la kazojn de la verkistoj kaj reĝisoroj Alfonso Cuarón [3] [eo] (Gravity, 2013; Roma, 2018), Alejandro González Iñárritu [4] (Birdman, 2014; The Revenant, 2015) kaj Guillermo del Toro [5] (The Shape of Water, 2017), kies verkoj estis premiitaj en Holivudo, en Eŭropo kaj ie ajn kie ili sin prezentis. Apartan mencion meritas la fotista direktoro Emmanuel Lubezki [6], nomumita kaj premiita por preskaŭ ĉiu verko al kiu li kontribuis ekde 2005.

Grava turnopunkto de la meksika kinematografio

En tiu ĉi kunteksto de ĉeesto kaj sukceso de meksikanoj, sin dediĉintaj al la “sepa arto”, oni malmulte parolis pri la partopreno de virinoj… ĝis nun. Carmen Martínez ĉefrolulis en la filmo At’ Anni’ [7] (2019), la unua filmo komplete parolata en la origina lingvo teenek (la teneka [1], uzata en etaj regionoj de San Luis Potosí, Veracruz kaj Tamaulipas, en la oriento de Meksiko).

Carmen Martínez estis elektita por la rolo malgraŭ sia specifa profesio: la advokateco. La retejo Wipy [8] priskribas la menciitan ĉefrolulinon tiel:

¿Quién es Carmen? Una abogada y madre originaria de la comunidad de Huehuetlán, ubicada en la Huasteca Potosina [9]. Su lengua materna es el Tének y aprendió el español conforme fue creciendo.

Carmen acudió al casting cuando tenía 22 años. El director de la película, Antonino [Isordia], en una declaración para la revista Vogue mencionó que, la cultura Tének es muy sensual y que cuando la vieron llegar para audicionar pensaron que era perfecta para el papel.

Kiu estas Carmen? Advokatino kaj patrino, kiu devenas de la komunumo Huehuetlán, situanta en Huasteca Potosina. Ŝia gepatra lingvo estas la teneka kaj kreskante ŝi lernis la hispanan.

Carmen provprezentiĝis por la rolo kiam ŝi estis 22-jaraĝa. La filmreĝisoro, Antonino [Isordia], en intervjuo por la revuo Vogue, menciis ke la teneka kulturo estas tre sensama kaj ke kiam li vidis ŝin en la provprezento li pensis ke ŝi estas perfekta por la rolo.

Kvankam At’ Anni’ (La amanto aŭ Via amanto) ne debutis ankoraŭ en komercaj kinejoj, ĝi prezentiĝis en festivaloj (kiel la Internacia Festivalo Kinematografia de Gvadalaĥaro [10]) kaj jam kaptas la atenton de internacia publiko. Fakte, la regiona eldono de la revuo Vogue [11] prezentis en junio 2019 intervjuon kaj bildojn de Carmen Martínez.

View this post on Instagram

Recordando nuestra presentación en San Antonio. Muy agradecidos con la Presidencia Municipal representada por el Lic. Edyuenary Gregorio Castillo Hernandez, y toda su gente que nos apoyó para que fuera todo un éxito la proyección de AtAnii. ¡Hasta pronto San Antonio! [12]

A post shared by At' Anii' – Tu Amante [13] (@ataniipelicula) on

Preter la ludado

Arcángel [14] (2018) estas mallonga filmo de Ángeles Cruz [15], kiu devenas de la miŝteka regiono de Oaĥako [16], [eo] troviĝanta sudokcidente de Meksiko. Jen kiel la retejo Sopitas prezentis Ángeles [17] (kiu ankaŭ aktoras):

Ángeles Cruz lleva años dentro de la industria del teatro, televisión y cine en México. Estudió la licenciatura en actuación en la Escuela de Arte Teatral del Instituto Nacional de Bellas Artes. En 1994, fue nominada por la Academia Sueca como mejor actriz en 2014 y recibió en 2013 la Diosa de Plata y un Ariel por su primer trabajo como directora.

Ángeles Cruz laboras de multaj jaroj en la teatra, televida kaj kinematografia industrio de Meksiko. Ŝi studis aktoradon en la Skolo de Arto Teatra de la Nacia Instituto de Belartoj. En 1994, ŝi estis nomumita de la Sveda Akademio kiel la plej bona aktorino en 2014 kaj ŝi ricevis en 2013 la premion Diosa de Plata (La Diino de Argento) kaj la premion Ariel por sia unua verkaĵo kiel reĝisoro.

Rilate la meritan famon de la mallonga filmo de Ángeles Cruz, la retejo Proceso menciis [18]:

Arcángel ya cuenta con el Coral del Festival de La Habana, Cuba; Mejor Película Narrativa Corta en Cinequest Film & Creativity Festival, San José, California; Prix Revelation en el Festival de Cine Latinoamericano de Toulouse, Francia; Mejor Cortometraje [19] en el Ismailia Film Festival, Egipto, y Mejor Cortometraje de Ficción, con Patrocinia Aparicio y Noé Hernández como Mejor Actriz y Actor, en Enfoque Film Fest de Puerto Rico. Además, alcanzó la presea a Mejor Cortometraje Mexicano en el Festival Internacional de Cine de Hermosillo, Sonora.

Arcángel jam gajnis la premion Coral en la Festivalo de Havano [20], Kubo [21] [eo]; la premion por la plej bona mallonga rakonta filmo en la Festivalo Cinequest por Filmo & Kreivo, San-Joseo, Kalifornio; la premion Revelacion en la Latinamerika Kinarta Festivalo de Tuluzo [22], Francio [23] [eo]; la premion por la plej bona mallonga filmo en la filmfestivalo Ismailia [19], Egiptio [24] [eo], kaj la premion por la plej bona mallonga fikcia filmo, kun Patrocinia Aparicio kaj Noé Hernández kiel la plej bona aktorino, en Enfoque Film Fest de Porto-Riko. Cetere, ĝi ankaŭ gajnis la premion por la plej bona mallonga meksika filmo en la Internacia Festivalo Kinematografia de Hermosillo, [en la meksika subŝtato] Sonora [25] [eo].

Tiu verkaĵo talente realigita de Ángeles Cruz pritemas la vundeblecon de maljunaj personoj, laŭ la recenzo [26] de la loka gazeto El Imparcial.

View this post on Instagram

Gracias al @fichermosillo Mi amor y agradecimiento por siempre a Patrocinia, @noehernandez7519 y a todo el crew que con su talento, profesionalismo y entrega lo hicieron posible. @lola_ovando @carbscorrea @yaaviko @feliphotograf @filomarino @llogurt @acelo_ruiz @alendrey @tatismaganda @_cascas @jennymendozagarcia @imcine #myriambravo @pablo_marquez79 @kokoxuxp César Palafox, Chili y a much@s más. Gracias ?? [27]

A post shared by Angeles Cruz [28] (@angelescruzactriz) on

Problema sukceso

Kelkaj amaskomunikiloj sugestis [29] ke pli da atento estis direktita al alia reprezentantino de la meksika filmaktorado, pli ekzakte al Yalitza Aparicio [30]. Aŭ eble la atento turnita al Yalitza servis por koni pli pri la indiandevenaj virinoj, kiuj dediĉas sin al la kinarto? La kritikistoj kaj la analizistoj povos tion respondi.

La vero estas ke, ekde la debuto [31] [eo] de la multpremiita longa filmo [32] Roma [33] [eo – Romo] (2018) ĉe la elsendflua [34] [eo] filmprovizanto Netflix [35] [eo], oni multe skribis kaj komentis pri la aktorado de Yalitza Aparicio, kiu ankaŭ devenas de Oaĥako [36] [eo]. Oni kritikis [37] la ciferecan korektadon de ŝiaj fotografioj (laŭ kelkaj, tiuj korektoj heligas ŝian haŭton) kaj ankaŭ la trafecon de ŝiaj aperoj [37] en glamuraj eventoj de la kinarta industrio, kiel la  “ruĝa tapiŝo” kaj la premiaj ceremonioj.

View this post on Instagram

? [38]

A post shared by Yalitza Aparicio Martínez [39] (@yalitzaapariciomtz) on

Tiu historio kaj aliaj povas rilati al la temo de la filmo, kiu pritemas la klasikismon kaj la rolon de la servistinoj en la meksika socio, interalie.

Rilate la riproĉojn, oni povas legi en la retejo SDPNoticias:

Desafortunadamente para la actriz, las fuertes críticas peyorativas en redes sociales no han cesado desde que la película del director mexicano empezó a acaparar los reflectores de los principales festivales de cine en el mundo. Ahí está el caso del actor Sergio Goyri, quien hace unos días fue grabado en video refiriéndose a la actriz como “pinche india” por su actuación en la película. ¿Envidia?

Malfeliĉe por la aktorino, la fortaj kritikoj pejorativaj en la sociaj retejoj [40] [eo] ne ĉesis ekde kiam la filmo de la meksika reĝisoro kaptis la atenton de la ĉefaj filmfestivaloj tutmonde. Estas la kazo de la aktoro Sergio Goyri, kiu estis registrita antaŭ kelkaj tagoj kiam li parolis pri la aktorino uzante la vorton “fia indianino” pro ŝia ludado en la filmo. Ĉu envio?

La reagoj al la sukceso de tiuj ĉi virinoj en la kinarto preter landlimoj estis diversaj kaj kompleksaj. Kial oni agnoskas ilin nun kaj ne antaŭe? Kial oni parolas nur pri tiuj, kiuj atingas internacian nivelon, kaj ne pri tiuj, kiuj ĉiutage laboras en sia komunumo? Ktp. Kio estas certa, tio estas, ke tiuj ĉi estas tri ekzemploj de virinoj indiandevenaj kiuj laboris por elstariĝi en medio en kiu multaj aliaj malsukcesas, tiamaniere ke iliaj historioj, same kiel iliaj streboj, ne restas nerimarkataj en Global Voices (Tutmondaj Voĉoj).