La makedona registaro promesas forpreni lernejan lernolibron mizoginan

Makedona lernolibro sur la tablo de studento. Foto de Meta.mk, CC-BY.

[Ĉiuj ligiloj en tiu ĉi artikolo estas en Esperanto, escepte de tiuj markitaj per [mk], kiuj estas en la makedona lingvo aŭ per [en] kiuj estas en la angla]

Tiu ĉi artikolo aperis origine ĉe Meta.mk News Agency [en], projekto de Metamorphosis Foundation [en]. Ĉi-sube estas publikigita modifita versio, danke al interkonsento pri kundivido de enhavoj. 

La 16-an de decembro, sekve de amaso da kritikoj ricevitaj en la Interreto [mk], la Ministerio pri Edukado kaj Scienco (MES) de la Nord-Makedona Respubliko anoncis, ke ĝi ŝanĝos tekston de lernolibro pri sociologio por la superaj mezlernejoj.

Jen kion diras la lernolibro, uzata en la makedonaj lernejoj ekde 2002:

Причините за различното учество на жените во криминалитетот се објаснуваат со општествената положба на жената. Ако жената е затворена во домот и нема никакви јавни улоги, таа нема можност да прави кривични дела. Жената на тој начин е заштитена од многу комуникации, одговорности, ангажмани, натпревари, конфликти и е упатена да се грижи за семејството, а со тоа помалку е изложена на влијанието на објективните криминогени фактори. Во услови на поголема општествена активност можно е да дојде до поголема криминална активност особено кај некои видови кривични дела.

La kialoj de la malsama grado de virina partopreno en la krimaj aktivecoj kuŝas en ilia socia statuso. Se la virino restas fermita hejme kaj ne partoprenas publikajn aktivadojn, ŝi ne havos ajnan okazon fari krimojn. Tiel, la virino estas protektita de multaj komunikadoj, respondecoj, kuntekstoj, konfliktoj kaj estas orientita al okupiĝado pri familio. Tio helpos al ŝi esti malpli elmetita al la krimaj faktoroj. En kondiĉoj de plia aktiveco [de virinoj] en la socio, eblas ke la krima aktiveco kreskas, ĉefe rilate al kelkaj krimoj.

Parto el la polemika manlibro pri sociologio. Bildo vaste kundividita en sociaj retejoj.

Sampaĝe, la teksto diras:

Жените во помал обем ги извршуваат и следниве кривични дела: прељуба, недозволен абортус, уцени, кражби, кривоклетство.

En malpli granda mezuro, virinoj estas aŭtoroj de la sekvaj krimoj: adulto, kontraŭleĝa aborto, ĉantaĝo, ŝtelado kaj falsa atestado. 

Verdire, en Norda Makedonio adulto ne estas krimo.

La Ministerio pri Edukado kaj Scienco (MES) deklaris, ke la libro, verkita de la universitataj profesoroj Nelko Stojanoski, Milena Gjuroska kaj Zoran Matevski, estos reviziita kaj reprintita por la lerneja jaro 2020.

La funkciuloj de MES aldonis, ke ekde 2017 daŭras la reviziado kaj la ĝisdatigado de la manlibro helpe de instruistoj kaj studentoj, kaj ke tiu lernolibro ankoraŭ ne ricevis recenzojn. En oficiala deklaro oni diris:

Во таа насока, уште во 2017 година Министерството, односно Педагошката служба спроведе анкета помеѓу наставниците во основните и средните училишта со цел да достават сугестии, да укажат на забелешки од сите можни аспекти во врска со содржината на учебниците кои се одобрени и се применуваат во наставата, заради пристапување кон нивна корекција и ажурирање. За учебниците за кои добивме забелешки беше спроведен процес на корекција и повторно печатење во 2018 година, но меѓу нив не беше и учебникот кој денес е предмет на повеќе медиумски текстови, односно за истиот не беа доставени забелешки.

Rilate al tiu propono, la Ministerio, nome la Pedagogia Servo, sondis inter la instruistoj de malsuperaj kaj superaj mezlernejoj en 2017, petante sugestojn kaj opiniojn pri ĉiuj eblaj aspektoj de la enhavo de la lernolibroj aprobitaj kaj uzitaj por la instruado, kun la celo korekti aŭ aktualigi ilin. La procezo de korektado kaj reprintado de la lernolibroj komenciĝis en 2018. Tamen la lernolibro kiu nun kreis disputojn en la amaskomunikiloj ne estis inkluzivita en tiu procezo de reviziado, ĉar ne estis ajna komento pri ĝi dum la antaŭaj konsultadoj. 

La noto aldonas, ke MES demandis la Agentejon por la Evoluigo de Instruado (BDE) [mk], ŝtatan organismon taskitan pri evoluigo de la edukado, pristudi la enhavon de ĉiuj lernolibroj. La evoluado de BDE utilos kiel bazo por tuja reformo de la studplano 

Irena Cvetkovic, direktorino de Coalition Margins. Foto kun permeso de Andrej Lembanov.

Irena Cvetkovik, direktorino de la homrajta organizo Coalition Margins diris al Meta.mk ke, en la makedona lerneja sistemo, la diskriminaciaj stereotipoj kaj sintenoj kaŝiĝas malantaŭ la lingvaĵo de la “scienca vero”.

Фактот дека жените по статистика извршуваат помал број на кривични дела споредено со мажите не може да се објаснува, а уште помалку да се одобрува, со одржување на родовата нееднаквост и притискање жените да останат во приватната сфера на домот и семејството, оставајќи ја јавната сфера на мажите. Точно е дека жените се помалку подложни на криминално онесување, но тоа треба да биде претставено како пример, како добар пример и токму заради тоа да се инсистира жените што повеќе да ја окупираат јавната сфера носејќи поинакви вредности како чесност, посветеност.

La statistika datumo pri la malpli granda nombro de krimoj faritaj de virinoj kompare al viroj ne devas esti klarigata, aŭ — plej malbone —  konfirmata, per promocio de la genra malegaleco, aŭ puŝante la virinojn resti en la privata sfero de hejmo kaj familio, lasante la publikan sferon nur al viroj. Veras, ke virinoj estas malpli emaj al krima konduto, sed tio devus reprezenti pozitivan ekzemplon por insisti pri plia inkluzivigo de virinoj en la publika sfero, ĉar ili portus kun si valorojn kiel honestecon kaj sindediĉon.

Cvetkovik, esplor-doktorino pri genraj studoj, apelaciis al la aŭtoritatoj kaj al la membroj de la akademia komunumo petante kompletan revizion de ĉiuj libroj kaj lernejaj materialoj kiel unuan paŝon por ampleksa reformo de la makedona lerneja sistemo. La doktorino ankaŭ substrekis, ke  ekde 2011 Coalition Margins senĉese postulas tiun ĉi reformon.

En 2012, la Universitato de Sanktaj Cirilo kaj Metodio rifuzis ŝian kandidatiĝon kiel asistantino en la Fakultato de Filozofio. Antaŭe, la profesoroj pri pedagogio de la sama universitato denuncis ŝin pro kalumnio, sekve de ŝia ĉefartikolo en kiu ŝi akuzis unu el iliaj lernolibroj pri gejofobia akcelado. La kortumo esprimiĝis favore al Cvetkovik. Multaj suspektis, ke tiuj profesoroj faris premon sur la universitaton por ke ŝi ne estu dungita [en].

Dijana Stojanovik Gjorgjevik, esplor-doktorino pri politikaj sciencoj specialiĝanta pri genro kaj program-manaĝerino de Kvinna till Kvinna Foundation, fondumo por virinaj rajtoj, deklaris al Meta.mk ke la kvanto da diskriminaciaj, stereotipaj kaj maltaŭgaj informoj en la lernolibroj por la malsuperaj kaj superaj mezlernejoj estas “timiga”.

Dijana Stojanovic Djordjevic, Kvinna till Kvinna Foundation. Photo used with permission.

Dijana Stojanovic Djordjevic. Foto de la Fondumo Kvinna till Kvinna, uzata kun permeso.

Kelkaj ekzemploj inkluzivas la senkritikan reprodukton de popolaj rakontoj (kiel “La pigra edzino”), kantoj kaj proverboj kiuj promocias patriarkecajn valorojn, sen doni kuntekston taŭgan al la nuntempa socio. La doktorino konkludis:

Само детално прегледување на сите содржини со родови очила и низ родова призма може да ги елиминира оние информации кои што допринесуваат за одржување на родовата нееднаквост.

Nur detala revizio de ĉiuj lernolibroj el genra perspektivo povas forigi la enhavon kiu kontribuas al genra malegaleco.

La malalta kvalito kaj la ideologiaj antaŭjuĝoj [en] de la makedonaj lernejaj materialoj estis inter la ĉefaj faktoroj de protesto kontraŭ la dekstrula administracio reganta en Makedonio ekde 2006 ĝis 2017.

La plibonigo de la kvalito de la lernolibroj kaj la revizioj de la genro-rilata lingvaĵo estis du grandaj promesoj de la elekto-kampanjo de la maldekstrula registaro elektita en 2016.

Ĝis nun, tiuj promesoj ne estis tute plenumitaj, kaj la perceptata malrapideco de la aŭtoritatoj kontribuis al la lastatempa indigno en la sociaj retoj rilate al la sociologia lernolibro.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.