A2-lingvo-nivelo
La akademo nomiĝas African Drone and Data Academy (Afrika Senpilota Aerveturila kaj Datuma Akademio).
Ekde 2016, Malavio estas antaŭira lando en Afriko pri senpilotaj aerveturiloj. Per senpilota aviadilo Malavio povas progresi pli.
La akademio komencis la kurson la 13-an de januaro 2020 en Lilongwe en Malavio kun 26 lernantoj (16 el Malavio kaj 10 el aliaj afrikaj landoj). La akademio planas havi 150 gelernantojn ĉi-jare. La kurso daŭras 10 semajnojn. La dua kurso estas preta por lanĉo.
Afriko estas survoje al la kvara industria revolucio. En junio 2017, la malavia registaro kune kun UNICEF lanĉis teston kun senpilotaj aviadiletoj [en]por esplori kiel ili povas helpi al kuracistoj kaj hospitaloj en kamparaj regionoj.