- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

La unua Akademio de Senpilotaj Aviadiletoj en Afriko funkcias en Malavio

Kategorioj: Subsahara Afriko, Malavio, Civitanaj komunikiloj, Disvolvado, Homama agado, Medio, Scienco, Teknikaro, A2-lingvo-nivelo
[1]

En Malavio, 14 milionoj da homoj vivtenas sin ĉefe per agrikulturo. En 2017, senpluveco en la lando influis pli ol duonon de la loĝantaro. Ĉi tiu EU-financita projekto uzas senpilotan aviadilon por krei mapojn, kiuj helpas lokalizi hospitalojn, lernejojn kaj vojojn, kiuj estas esencaj por havigi sekuran ŝirmejon al la loĝantaro kaze de katastrofo. Foto de Eŭropa Unio / Anouk Delafortrie, la 13-an de aprilo 2018, pere de Flickr CC BY 2.0.

A2-lingvo-nivelo

La akademo nomiĝas African Drone and Data Academy (Afrika Senpilota Aerveturila kaj Datuma Akademio).

Ekde 2016, Malavio [2] estas antaŭira lando en Afriko pri senpilotaj aerveturiloj. Per senpilota aviadilo [3] Malavio povas progresi pli.

La akademio komencis la kurson la 13-an de januaro 2020 en Lilongwe [4]en Malavio kun 26 lernantoj (16 el Malavio kaj 10 el aliaj afrikaj landoj). La akademio planas havi 150 gelernantojn ĉi-jare. La kurso daŭras 10 semajnojn. La dua kurso estas preta por lanĉo.

Afriko estas survoje al la kvara industria revolucio. En junio 2017, la malavia registaro kune kun UNICEF [5] lanĉis teston kun senpilotaj aviadiletoj [6] [en]por esplori kiel ili povas helpi al kuracistoj kaj hospitaloj en kamparaj regionoj.