- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Ĉu Rusio sekvas la ĉinan ŝablonon de cifereca aŭtoritatismo?

Kategorioj: Orienta Azio, Orienta kaj Centra Eŭropo, Ĉinio, Rusio, Cenzuro, Civitanaj komunikiloj, Homaj rajtoj, Internaciaj rilatoj, Komunikiloj kaj ĵurnalismo, Regado, RuNet Echo, GV Advocacy

Enirpordo de konfucea templo en Pekino, kiu estis la historia centro de tradicia filozofio ĉina dum jarcentoj. Foto (c): Filip Noubel, kun permeso.

Cifereca aŭtoritatismo estas la temo de la venonta jardeko. Ekde la gvatantaj teknologioj ĝis la artefarita inteligenteco uzata por aŭtomata cenzurado de la sociaj retoj kaj ankaŭ aŭtomataj komputilaj armeoj, multaj leĝfarantoj havas jam en siaj manoj teknologiajn rimedojn pli kaj pli rafinitajn. Ili povas limigi aliron al informo kaj forte influi publikan opinion je nacia kaj internacia niveloj por profitigi la ŝtatpotencon.

Estas ĝenerale agnoskita ke Ĉinio disvolvis la plej ekstreman formon de cifereca aŭtoritatismo [1] [en] ĝis nun, dank'al la landaj teknologiaj progresoj, al siaj ambicioj de monda potenco, al sia multnombra popolo kaj, speciale, dank'al ideologia soklo kiu pravigas tutĝeneralan superrigardon kaj ŝtatkontrolon de la interreto. En 2019 Rusio ankaŭ provis imponi intensigan kontrolon de la interreto fare de la aŭtoritatoj aplikante leĝon pri “suverena interreto” [2] [fr]. Internaciaj observantoj ja regule substrekas paralelojn inter ambaŭ vizioj. Sed ĉu tiu komparado estas ĝusta?

Maria Repnikova estas eksperto pri politika komunikado ene de Ĉinio kaj pri kompara politiko de ĉinaj kaj rusaj amaskomunikiloj. Dum Pekino eksportas sian ŝablonon al najbaraj landoj [3][en], mi demandis ŝin ĝis kiu punkto Moskvo inspiriĝas kaj lernas el la ĉinaj metodoj por kontroli la interreton.

Repnikova estas adjunkta profesorino pri monda komunikado en la Ŝtat-Universitato de Georgio, Usono. Ŝi ankaŭ verkis “Politiko pri amaskomunikiloj en Ĉinio: Improvizi potencon sub aŭtoritatismo” [4][en],  publikigitan en 2017 je Cambridge University Press. Ŝia intervjuo kun Global Voices estis iom mallongigita.

Filip Noubel: La pro-registaraj voĉoj en Rusio ofte montras la ekzemplon de Ĉinio por pravigi la neceson de “suverena interreto”. Kiuj estas la similaj punktoj kaj malsimilecoj inter la oficialaj diskursoj de Rusio kaj Ĉinio por legiĝi ciferecan aŭtoritatismon?

Adjunkta profesorino Maria Repnikova. Foto uzata kun permeso

Maria Repnikova: One of the key commonalities in China and Russia's justification of cyber sovereignty is the emphasis on cyber security or protection of national borders against external cyber attacks, as well as domestic extremist threats. In many ways, this narrative wasn't so much borrowed by Russia from China, but gradually evolved internally. In the mid-to-late 2000s, anti-extremism legislation was used to keep traditional media in check when it came to publishing sensitive stories, and was later adopted for the digital domain. More recently, with growing tensions with the West, protection from external powers has become a more powerful narrative to legitimise internet sovereignty.

In China, similarly, sovereignty is about non-interference from external powers, especially the West, and about China's maintenance of social stability internally and its fight against domestic extremist elements, whether they are minority groups, dissidents, or anybody who spreads rumours. One additional narrative in China that I found less prominent in Russia is that of promoting national tech development, and as such protecting national tech giants, by limiting access to western cyber companies.

This idea of technological self-sufficiency has become an inspiration in the developing world.

Maria Repnikova: Unu el la ĉefaj komunaj punktoj de Ĉinio kaj Rusio por pravigi kiber-suverenecon estas la emfazo pri kiber-sekureco kaj la protektado de landlimoj kontraŭ eksteraj kiber-atakoj aŭ kontraŭ internaj terorismaj minacoj. En multaj aspektoj, tiu klarigo ne estis fundamente pruntita de Ĉinio, sed disvolviĝis paŝon post paŝo surloke. Dum la lastaj jaroj, Rusio uzis kontraŭ-terorismajn leĝojn por kontroli la tradiciajn amaskomunikilojn se ili parolis pri gravaj temoj, kaj poste tiuj leĝoj estis vastigitaj ĝis la cifereca kampo. Antaŭ nelonge, post la kresko de la streĉoj kun la okcidenta mondo, protektado kontraŭ la eksteraj potencoj fariĝis grava argumento por pravigi interretan ciferecon. Sammaniere en Ĉinio la suvereneco celas malhelpi entrudiĝon de eksteraj potencoj, ĉefe okcidentaj. Ĉinio ankaŭ celas konservi socian stabilecon kaj lukti kontraŭ ekstremismaj elementoj, ĉu minoritataj grupoj, ĉu disidentoj, ĉu iu ajn kiu disvastigas rumorojn. Estas en Ĉinio alia diskurso kiun mi malpli trovis en Rusio: temas pri antaŭenpuŝi naciajn teknologiajn gigantojn kaj malhelpi la aliron por okcidentaj firmaoj por protekti siajn naciajn gigantojn. La ideo de teknologia memsufiĉo fariĝis fonto de inspiro en la kreskantaj landoj.

FN: Ĉu vi vidas aliajn similecojn aŭ malsimilecojn inter Pekino kaj Moskvo en la mastrumado de pro-registaraj trolaj armeoj kaj en la kontrolo de naciaj amaskomunikilaj platformoj kaj de ciferecaj firmaoj?

MR: In terms of management strategies, I see more differences. First, the Chinese state has a much larger human capacity when it comes to digital propaganda. Thus the operation also has far more of a domestic than an international focus. In the case of Russia, those trolling operations that have caught global attention were aimed towards international disinformation campaigns; they focus predominantly on destroying western legitimacy and any cohesion within the liberal democratic system. In the realm of social media control, China has both a larger human capital and is more technologically advanced. A “Great Firewall” of the type widely used in China and was perfected by Beijing does not yet exist in Russia. Although Russia's sovereign internet bill presents the possibility of isolating Russia's internet from the global web, it is not yet clear how that will play out in practice. It would still rely on cruder instruments than the constant monitoring and filtering practiced in China.

MR: Pri la mastrumadaj strategioj mi vidas ĉefe diferencojn. Unue, la ĉina ŝtato havas multe pli da homaj rimedoj dediĉitaj al cifereca propagando. Tiel la aranĝo celas multe pli la nacian kampon ol la internacian. Por Rusio, la trolaj aktivaĵoj kiuj kaptis nian atenton celis misinformajn internaciajn kampanjojn; ili ĉefe celis detruon de okcidenta legitimado kaj de ia kohero de la liberala demokratia sistemo. Sur la tereno de kontrolo de sociaj retoj, Ĉinio havas pli da homaj rimedoj kaj pli da modernaj teknikaj ebloj. Ne ekzistas en Rusio “Granda Elektronika Murego” kiel tiu vaste uzita, kaj perfektigita, en Ĉinio. Kvankam la projekto de suverena interreto minacas izoli la rusian interreton de la tutmonda reto, ne estas klare kiel oni konkrete aranĝos ĝin. Certe la uzitaj iloj estos pli krudaj ol la konstanta superrigardo kaj filtrado organizataj en Ĉinio.

FN: La ĉinaj sendependaj amaskomunikiloj kvazaŭ tute malaperis post la alveno de Xi Jingping al potenco en 2012. En Rusio ankoraŭ ekzistas sendependaj amaskomunikiloj, sed ili estas konstante atakataj de la Kremlo. Ĉu vi pensas, ke Rusio finfine similos al Ĉinio en sia subpremado de ĉiu formo de disidenteco? Aŭ ĉu la malsimilecoj kaj historiaj kuntekstoj estas tro foraj?

MR: I think that independent media still enjoys more space in Russia than in China. In part, this is because these outlets have relatively narrow audiences in comparison to China, so the regime is less concerned about their critical articles and has settled for more of an “ignore, isolate, and occasionally punish” approach. Another difference is their approach to media management styles. In China, the regime settles for multi-dimensional control: both pre-emptive and post-facto. In Russia, the history of repression in the past few decades has demonstrated more of an occasional but uncompromising reaction, either in the form of shutdowns or physical violence against journalists. This approach is more effective for the Russian state given its more limited media management resources, such as manpower and technology. The Chinese regime has both these in ample supply.

Finally, the history of journalistic critique is different. In China it has primarily been aimed at a within-the-system approach, targeting local officials or matters that can be relatively easily resolved by the government. In Russia, there is more of a tradition of western-style watchdog journalism that aims at exposing the highest corruption, and is less interested in serving as an “adviser” to the state. I think this difference is linked with the experience of glasnost in the Soviet Union and the turbulent 1990s when media had much influence. That's very different from the Chinese radical approach to change in 1989, which in turn transformed into a more compromised approach at shaping governance through criticism. However, it is difficult to predict the fate of Russia's independent media over time. Much would depend on Vladimir Putin's sense of security and popularity, as well as the nature of societal movements that could be seen as interlinked with or somehow fuelled by critical media.

MR: Mi pensas, ke sendependaj amaskomunikiloj ankoraŭ havas iom pli da spaco en Rusio ol en Ĉinio. Iuflanke ĉar ili havas publikon relative pli malgrandan ol en Ĉinio. Do la reĝimo malpli zorgas pri iliaj kritikaj artikoloj kaj sekvas ĉefe strategion “ignori, izoli kaj fojfoje puni”. Alia malsimileco rilatas al lia mastrumada stilo. En Ĉinio la reĝimo elektis plurdimensian kontrolon: samtempe antaŭ- kaj post- ago. En Rusio la historio de subpremado ekde pluraj jardekoj precipe elmontris por-okazan reagon sed sen limo, samtempe fermoj kaj fizikaj perfortoj kontraŭ ĵurnalistoj. Tiu metodo estas pli efika por la rusia registaro, ĉar ĝiaj mastrumadaj rimedoj, precipe homaj kaj teknologiaj, estas limigitaj. La ĉina registaro havas pli da ambaŭ.

Aliflanke la historio de kritika ĵurnalismo estas malsama. En Ĉinio ĝi ĉefe celas alproksimiĝon ekde la sistem-interno, koncentriĝante al lokaj funkciuloj aŭ demandoj, kiujn la registaro povas facile solvi. En Rusio ekzistas tradicio de okcident-maniera ĵurnalista gardado, kiu celas raporti la plej gravajn koruptaĵojn kaj malpli emas servi la registaron kiel “konsilanto”. Mi pensas, ke tiu malsimileco rilatas al la sperto de glasnost en Sovieta Unio, kaj al la tumulta periodo de la 1990-aj aroj, kiam la amaskomunikiloj estis potencegaj.

FN: Ĉu oni povas paroli pri ĉina-rusa proksimiĝo por lukti kontraŭ okcidenta influo? Se jes, en kiuj kampoj de cifereca regado povas Pekino kaj Moskvo pli verŝajne kunlabori aŭ kundividi similajn opiniojn?

MR: I think that the shared agenda of “cyber sovereignty” and the promotion of this agenda within international organisations is at the heart of today's current Sino-Russian collaboration against the West.

While their tools of managing the internet are still different, both the governments in Beijing and Moscow do strongly share the idea that internet governance should be left in the hands of states, countering the internet freedom agenda promoted by the United States.

MR: Mi pensas ke la komuna temo de “kiber-suvereneco” kaj ĝia rangaltiĝo ene de internaciaj organizoj estas la kerno de la nuna ĉina-rusa kunlaboro fronte al la Okcidento.

Kvankam iliaj mastrumiloj pri interreto estas malsamaj, la registaroj de Pekino kaj Moskvo samopinias ke la interreta regado restu en registaraj manoj, male al la vizio de libera interreto promociita de Usono.