- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Kia estas la estonteco de la kontraŭpropaganda leĝo en Moldavio?

Kategorioj: Orienta kaj Centra Eŭropo, Moldavio, Civitanaj komunikiloj, Komunikiloj kaj ĵurnalismo, Politiko

Viro en Gagauzio [1], aŭtonoma regiono de Moldavio, spektas la paroladon de Vladimir Putin antaŭ la Federacia Asembleo de Rusio,  la 15-an de januaro 2020. Foto (c): Olga Chayuk. Uzata kun permeso.

Tiun ĉi artikolon ebligas partnereco kun Transitions [2], organizo bazita en Prago [3] [eo] kaj okupiĝanta pri eldonado kaj trejnado pri amaskomunikiloj.

Antaŭ du jaroj, la 12-an de januaro 2018, la “kontraŭpropaganda leĝo” validiĝis en Moldavio. La leĝo, kiu limigas la dissendadon de rusiaj novaĵkanaloj en la lando, estis iniciato de la Demokratia Partio de Moldavio (DPM), la antaŭa reganta partio kiu prezentiĝis kiel la ĉefa poreŭropa politika forto de Moldavio [4] [eo]. La leĝo estis polemika ekde la komenco; kvankam ĝi estis aprobita de la parlamento en 2017, la prezidento Igor Dodon dufoje rifuzis subskribi ĝin. Pro tio, Dodon estis portempe suspendita el siaj devoj de la Konstitucia Kortumo, kio permesis al la tiama reprezentanto de la parlamento Adrian Candu subskribi la leĝon.

Sed la aferoj ŝanĝiĝis en 2019. En junio, DPM estis renversita de nekutima koalicio el la Partio de la Socialistoj (PSRM), kaj ACUM, alianco de poreŭropaj reformismaj partioj. Tiu koalicio falis en novembro [5], kreante avantaĝon por la porrusia PSRM.

PSRM kaj Dodon, la neformala ĉefo de la partio, apelaciis denove por revoki la leĝon, kiun la partio priskribas kiel “diskriminacian por moldavaj civitanoj” en sia listo de prioritatoj por 2020 [6]. Ilia opinio ne estas kundividita de la opozicio; PDM, kiun oni prognozis kundividi influon kun PSRM malgraŭ iliaj kontraŭaj geopolitikaj pozicioj, ankaŭ ne estas entuziasma pri la nuligo de la leĝo. Sed eĉ kun tiu renovigita influo, fakuloj opinias ke la socialistoj de Moldavio ne sukcesos nuligi la “kontraŭpropagandan leĝon”.

Gravas ke la leĝa teksto fakte tute ne mencias Rusion [7] [eo]. Anstataŭ tio, ĝi diras ke por protekti la aŭdvidan sferon kaj garantii informo-sekurecon, la solaj televidaj programoj faktaj, analizaj, militaj aŭ politikaj kiuj povas esti elsendataj en Moldavio estas tiuj, kiuj estas produktitaj en la Eŭropa Unio [8], Kanado [9] kaj Usono [10] [ĉiuj eo], aŭ en aliaj ŝtatoj kiuj ratifis la Eŭropan Konvencion pri Translima Televido. Estas vaste konata ke Rusio ankoraŭ ne ratifis [11] tiun konvencion.

Post la efektiviĝo de la leĝo, la solaj televidaj provizantoj kiuj rifuzis obei la novajn regulojn estis tiuj de Gagauzio [1] (aŭtonoma regiono en la suda Moldavio kiu estas vaste konata kiel porrusia – ed.). Ili respondis ke ili funkcias sole sub licencoj eldonitaj en Komrat [12] [eo], la regiona ĉefurbo.

Socialistaj leĝfarantoj ofte citas tiajn ekzemplojn por pruvi ke la leĝo estas neefika. Adrian Lebedinschi, prezidento de parlamenta komisiono respondeca pri amaskomunikiloj, diris por Publika TV (kiu apartenas al la eksa prezidento de PDM kaj amaskomunikila magnato Vlad Plahotniuc) ke PSRM pretas nuligi la “kontraŭpropagandan leĝon”. “Lasu la homojn pensi memstare. Ili estas sufiĉe inteligentaj por kompreni kiuj informoj estas objektivaj kaj kiuj ne”, diris Lebedinschi la 5-an de decembro. Dum kunsido de la komisiono la 18-an de decembro, Lebedinschi konfirmis ke eta parto de la moldava loĝantaro povas ankaŭ spekti eksterlandan televidon per satelito sen ajnaj limigoj, ofte uzante piratajn malkodilojn. Fakte, estas sufiĉe facile trovi retajn reklamojn [13] por instali parabolajn antenojn kiuj provizas moldavojn per popularaj rusiaj televidkanaloj.

La ĉefministro de Moldavio Ion Chicu, kiu estis elektita pasintnovembre de parlamentanoj de ambaŭ PSRM kaj DPM, esprimis similajn zorgojn. “Mi opinias ke la gazetaro devas esti libera kaj ke la konsumantoj devus havi aliron al ĉiuj informoj krom tiuj kiuj estas falsaj, disvastigas ekstremismon aŭ instigas al malamo. Ĉiu komunikilo kiu respektas la Etikan Kodon havas la rajton aliri la amaskomunikilan merkaton de Moldavio”, diris Chicu en gazetara konferenco la 9-an de decembro. Cetere, dum intervjuo [14] farita la 27-an de novembro por NTV Moldavio, la prezidento de la parlamento kaj gvidanto de PSRM Zinaida Greceanîi diris ke la decido restarigi elsendajn rajtojn por rusiaj televidaj kanaloj devus esti aprobita de parlamenta plimulto. “Neniu devas dikti kiujn programojn la homoj spektu. Sed malfeliĉe, la antaŭa registaro tenis la teleregilon en sia mano”, rimarkigis Greceanîi.

Tamen, tute ne evidentas ĉu PSRM kapablos atingi parlamentan interkonsenton por nuligi tion. PSRM havas 36 deputitojn en la moldava parlamento, kiu konsistas el 101 membroj; PDM havas 29 deputitojn. La grupo ACUM-DA havas 25 deputitojn. Post la pasintjara kolapso de ilia koalicio kun PDM, subteno por la ŝanĝo fare de PSRM nur povus veni probable de PDM. Sed la ĉefoj de PDM ne favoras tion”. [La kontraŭpropaganda leĝo] estis iniciato de la Demokrata Partio kaj mi vidas neniun kialon por ŝanĝi nian aliron rilate al tiu afero”, diris por PublikaTV [15] la prezidanto de la partio, Pavel Filip, la 6-an de decembro. 

Eksa deputito de PDM Corneliu Mihalache, kiu estas nun membro de la Ŝtata Elsenda Konsilio, ankaŭ rimarkigis dum diskuto ĉe PublikaTV [16] ke la ŝancoj revoki la leĝon estas minimumaj, ĉar tio dependas ke la Demokrata Partio, kiu unue promulgis ĝin. Mihalache mem voĉdonis por la leĝo kaj pensas ke ĝi devas esti konservata, ĉar la rusia propagando estas “tro agresema” kaj eĉ se ĝi estas direktata al hejma spektantaro, “ĝi ankaŭ ekscitas nian socion”. Andrey Andrievsky, ĵurnalisto kaj ĉefredaktoro de Ava.md kiu loĝas en Chișinău, respondis ke PDM iĝis multe mapli travidebla en la lastaj monatoj, kio signifas ke estas malfacile antaŭdiri kiel ili povos aliri tiun ĉi aferon. Li kredas ke ekzistas 50/50 ŝanco revoki la leĝon, ĉar kelkaj deputitoj de PDM kaj sep kiuj rezprezentas la partion de Șor povus voĉdoni favore.

“En la nuna politika kunteksto, mi dubas ke la socialistoj povos ŝanĝi la leĝon”, diris al Global Voices Petru Macovei, la direktoro de la Asociatia Presei Independente, API [17] [en], Asocio por Sendependa Gazetaro, “Iagrade, temas pri fiero por PDM, kiu enkondukis la leĝon kun multe da bruo. Por PDM, ajna voĉdono por nuligi la voĉon elmontrus ilian politikan nekompetentecon”, diris Macovei.

Observantoj ankaŭ priparolis vaste la supozeblan neefikecon de la leĝo. Macovei kredas ke la supozita fiasko de la leĝo okazis ne pro ĝia implica neefikeco, sed pro tio ke ĝi ne estis konsekvence aplikita tra la lando kaj pro tio ke porrusiaj televidaj kanaloj lernis kiel ĉirkaŭiri la limigojn. “Ili simple metas rusiajn propagandajn novaĵojn en siajn proprajn, moldavajn, gazetarajn komunikojn sub la titolo ‘eksterlandaj novaĵoj'”, klarigis Macovei. La direktoro de API ankaŭ substrekis, ke popularaj filmoj kaj amuzprogramoj ludas rolon en la disvastigo de la propagando. “En tiu ĉi kazo, la ŝtato ne iris ĝis la fino. La rusia propagando uzas amasegon da rimedoj por pligrandigi sian influon en nia lando. [La reta novaĵretejo kaj radiostacio] Sputnik Moldova estas bona ekzemplo tiurilate”, diris Macovei.

Dragoș Vicol, la prezidanto de la ŝtata televida kaj radia konsilio, diris al Global Voices ke la kontraŭpropaganda leĝo devas esti konservata. “Se la dispozicioj de la leĝo ŝanĝiĝos, kompreneble ni obeos ilin. Sed mia opinio estas ke, esence, la leĝo devas esti konservata, pro tio ke ni ne bonvenigas eksterlandan propagandon, ĉefe elsendojn militajn aŭ politikajn. Mi kredas ke la leĝo pruvis sian efikecon kaj ke ĝi devas esti konservata”, substrekis Vicol. Valery Demidetsky, reprezentanto de la rusia novaĵretejo TASS en Moldavio, subtenas la nuligon de la kontraŭpropaganda leĝo. En decembro, li diris [18] al la moldava novaĵretejo eNews ke la leĝo estas komplete neefika, ĉar “en la epoko de la Interreto, aprobi tian leĝon senutilas”.

Sendepende de la limigoj, la elsendoj de rusiaj novaĵoj ankoraŭ ŝajnas esti tre popularaj en Moldavio.

Laŭ opinisondado fare de [19] TV MR MLD, la repezentanto de AGB Nielsen en Moldavio, la plej aprezita kanalo en la lando inter la 16-a de decembro kaj la 22-a de decembro estis RTR Moldavio [20] [en], kiu transsendas enhavon de la rusia kanalo RTR. La publika televidkanalo Moldavio 1 estas en la dua pozicio, sekvata de PRIME TV, kanalo kiu estis ĝis antaŭnelonge posedata de la prezidanto de PDM kaj amaskomunikila magnato Vlad Plahotniuc, kiu antaŭe elsendis enhavon de la Unua Kanalo el Moskvo (post kiam PDM aprobis la kontraŭpropagandan leĝon, la Ŝtata Dumao de Rusio [21] postulis ke la Unua Kanalo rompu la kontrakton kun PRIME). La kvaran pozicion okupas NTV Moldavio, kiu apartenas al la politikisto PSRM Corneliu Furculiță, kiu ankaŭ posedas la televidkanalon Exclusive TV kaj estas konata kiel proksimulo de la prezidento Dodon. NTV Moldova ankaŭ transsendas enhavon de la rusia kanalo samnoma (NTV). La kvina kanalo estas la ĵus fondita Primul în Moldova (Unua en Moldavio), kiu transsendas programojn de la Unua Kanalo el Rusio.

Ekzistas ankaŭ pruvoj de kreskanta influo de grandaj rusiaj gazetaraj grupoj en Moldavio. Kvankam la prezidanto Dodon ne posedas oficiale televidajn kanalojn, ekzistas signoj, ke la influo de PSRM en la gazetara pejzaĝo kreskas. En decembro, la registaro de Chicu nomumis [22] Stanislav Vîjga, la direktoron de Accent TV, landa reprezentanto en la Elsenda Organizo Mir, retejo kiu funkcias en pluraj post-sovietaj ŝtatoj.

En la sama monato, la retejo openmedia.io publikigis artikolon [23] montrantan ke Igor Chaika, la filo de la ĝenerala prokuroro de Rusio, antaŭnelonge akiris parton de 51% en la kompanio Media Invest Service. Tiu ĉi kompanio posedas Primul în Moldova kaj Accent TV; la lasta montras altan nivelon de antaŭ-voĉdona pritrakto [24] favora al PSRM. La restanta parto de 49% apartenas al Vadim Ciubara, moldava negocisto kiu estis priskribita [25] de la esplora retejo RISE Moldova kiel “ombra konsilanto” de prezidento Dodon.

Tiuj ĉi ŝanĝoj gravas. Laŭ la moldava Barometro de Publika Opinio [26] en decembro 2019, 49.3% de la moldavoj mencias televidon kiel la plej gravan fonton de informoj, kaj 33.8% mencias la interreton.

Sed kio pli ekzakte allogas moldavajn spektantojn al rusiaj televidkanaloj?

Global Voices parolis kun pluraj loĝantoj de la ĉefurbo Kiŝinevo [27] [Chișinău] por malkovri tion. La 73-jaraĝa verkisto Anatol Labunschi diras ke li spektas ruslingvajn kanalojn simple ĉar li parolas la lingvon. “La interreto havas tradukan funkcion, kiu permesas al mi kompreni artikolojn en fremdaj lingvoj. Sed mi ne povas fari tion kun la televido kaj kun la radio. Tamen, mi ne nur spektas ruslingvajn kanalojn de Moskvo; nuntempe Ukrainio ne vere favoras la Kremlon, sed ankoraŭ havas multajn ruslingvajn programojn… Mi povas kompari opiniojn kaj fari miajn proprajn konkludojn, ne simple kredi tiujn, kiuj estas donataj al mi de televidprezentisto”, klarigis Labunschi.

Ruslan, 44-jaraĝa specialisto pri religio kiu rifuzis diri sian familian nomon, diras ke li spektas rusiajn televidkanalojn ĉiutage. “Ili estas pli alireblaj. Ekzistas pli da televidkanaloj kiuj donas informojn realtempe. Mi spektas kanalojn kiuj estas disponeblaj por ni en Kiŝinevo, sed estas tre malfacile tie. Ili troviĝas sub premo”, li rimarkigis. Antonina, farmistino vizitanta la moldavan ĉefurbon, kredas ke la civitanoj devas havi aliron al informoj laŭeble plej liberan. “Homoj devas povi elekti memstare. Sed malfeliĉe niaj politikistoj pensas nur pri siaj propraj interesoj kaj ligas nin al ili. Tiuj ne estas politikistoj, ili estas diktatoroj. Ili ne ebligas al la socio disvolviĝi libere. Tial ili limigas aferojn. Sed la homoj ankoraŭ spektas [tiujn kanalojn]”, agnoskis Antonina.

Povas esti malfacile scii ĉu la malpermeso igis la rusiajn amaskomunikilojn pli allogaj, kiel la “malpermesatan frukton”, sed en lando kun malalta fido al siaj gvidantoj, malpermesoj fare de tiuj gvidantoj povus fariĝi spektaklece malfavoraj al ili. Grave, opinienketoj montras [28] grandan korelacion inter la fido al Igor Dodon kaj la subteno por PSRM, kaj la emo de la respondintoj spekti televidajn kanalojn de Rusio.

Petru Macovei opinias, ke la amaskomunikiloj en Moldavio ne alfrontis tiel malfacilan situacion dum la lastaj 30 jaroj, kaj plendas, ke la aŭtoritatoj faris nenion por subteni la ekonomian disvolviĝon de amaskomunikiloj. La plej granda problemo, li substrekas, estas la persistemo de diversaj partiestroj uzi influan amaskomunikilaron por progresigi siajn proprajn politikajn celojn. Ŝajnas neprobable, li konkludas, ke la alvokoj reteni aŭ forigi la “leĝon kontraŭ propagando” de Moldavio estas tre malsamaj.