La kampanjo #ViernesTradicional valorigas la vestaĵan riĉecon de Meksiko

Mi trajinera, Princesa, un nombre tan preciso. Los jardines flotantes de Xochimilco en Ciudad de México siempre es un día asombroso. Tuve el placer de planear la fiesta Atravesarte para la Semana de Arte de México. Mi túnica y bolso son tejidos a mano en San Juan Cancuc, Chiapas por la señora Juana para Xhico y el sombrero es de Stetson.

Mia platfunda ŝipo Princesa (Princino) estas taŭge nomita. La flotantaj ĝardenoj de Xochimilco, en Meksikurbo, ĉiam igas tagon nekredebla. Lastatempe mi havis la plezuron organizi la feston ‘Atravesarte’ (Transiru) por la Semajno de Meksika Arto. Mia tuniko kaj mansako estas manfaritaj de s-ino Juana en San Juan Cancuc, [subŝtato] Chiapas; la ĉapelo estas de Stetson.

Ĉiuvendrede en sociaj retejoj buntaj bildoj de tradiciaj ŝtofoj kaj vestaĵoj el ĉiuj regionoj de Meksiko emfazas la riĉan kulturan diversecon de la lando. Per kampanjo nomita Viernes Tradicional (Tradicia Vendredo), kiu konformas kun la nuntempa tendenco en iuj oficejoj kuraĝigi la uzon de neformalaj vestoj en la “neformala vendredo”, tiaj bildoj videblas en Instagram, Twitter kaj Facebook.

Oni invitas indiĝenajn kaj ne-indiĝenajn homojn alŝuti foton en kiu ili aperas en siaj plej ŝatataj tradiciaj vestaĵoj kun la apudskribo #ViernesTraditional kaj akompana priskribo de la tekniko, origino, kaj se eblas de la nomo de la metiisto. La rezulto estas ĉiusemajna fotogalerio de stiloj kaj fonoj reprezentantaj la indiĝenajn popolojn de Meksiko.

La libera alŝutado de ĉi tiaj fotoj, tamen, malfermas la pordon al ebla plagiatado gvidanta al komerca ekspluatado, kiu estas daŭra defio por meksikaj kaj latinamerikaj metiistoj, kies vivtenado dependas de iliaj originalaj desegnoj. Rezulte de tio, ĉi tiu kampanjo liveras lokon por denunci eblajn plagiatojn kaj emfazas la gravecon de pli bona kompreno pri la origino de ĉi tiuj vestaĵoj, kaj de la bezono subteni lokajn metiistojn.

Huipil farita de talia teksaĵo en San Juan Bautista, Oaxaca. Kun la reprezentado de la pavo kaj de la brusto, ĝi havas la umbilikon kun la kosmologia koncepto de la indiĝenaj popoloj, kiu emanas el la centro de la universo ĉirkaŭita de la 4 ĉefaj punktoj.

La meksikaj ŝtofoj, tiel buntaj, tiel unikaj kaj tiel specialaj … ĉiam reflektas amon, paciencon kaj historion. ? Hupil Chenalhó de Chiapas – @estiloisabeles

#ViernesTradicional kun la klasika kotona ĉemizo, kun olekolora brodado de Jalapa de Díaz [es].

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.