Forpaso pro koronoviruso de la blogisto Li Wenliang fajrigas la ĉinajn sociajn mediojn

Bildo de Li Wenliang kiu fulmrapide disvastiĝis rete pere de Twitter.

[Ĉiuj ligiloj en tiu ĉi artikolo estas en Esperanto, escepte de tiuj markitaj per [en] aŭ [zh], kiuj estas en la angla, respektive en la ĉina]

Oftalmologo Li Wenliang estis unu el la ok kuracistoj en Uhano kiu la 30-an de decembro 2019 rete alarmis kolegojn kaj amikojn pri la disvastiĝo de nova koronoviruso. Ĉar li ne respektis la malpermeson diskonigi delikatan informon en sociaj retejoj, li estis pridemandita de la polico, kiu akuzis lin pri dissendo de onidiroj. Li fine mem infektiĝis je la nova koronviruso kaj mortis la 6-an de februaro 2020. La anonco pri lia forpaso poste amase disvastiĝis en ĉinaj sociaj retejoj, dum retanoj diskonigis mesaĝojn kaj bildojn esprimantajn koleron, frustriĝon kaj malĝojon, kaj akuzantajn la registaron.

Li Wenliang forpasis dufoje: la registaro provas sufoki la anoncon pri lia morto

La mondo ricevis kontraŭdirajn informojn pri kiam okazis la morto de Li, ĉar la ĉinaj ŝtataj cenzuristoj intervenis provante regi la novaĵojn kaj ordonis la ĉefhospitalon de Uhano deteni la anoncon pri lia morto. La en Honkongo bazita novaĵagentejo The Initium estas detale priskibinta [zh] la provon manipuli la novaĵojn:

The news about the death of Li Wenliang appeared in a number of news outlets at around 9:30 pm on February 6. In less than two hours, the topic ‘Dr. Li Wenliang passed away’ became a top search with 20 million search records, 540 million views and 73,000 posts on Weibo, the main Chinese social media platform. But after leading news outlets withdrew their posts, and Caixin magazine published a report stating that the medical team was still attempting to rescue Li, the search record had lowered to 1.9 million at around 11:30 pm, before disappearing altogether.

One hour later, at around 12:20 am on February 7, a reporter from a business news outlet who was standing outside the ICU ward of Li wrote on his Weibo that Li's heart beat has stopped at 9:30pm, but that he was attached to an oxygenation machine. At 12:40 am, the Wuhan Central Hospital posted a message on Weibo urging netizens to “pray for Li” as the medical team was still attempting to save his life. Multiple Weibo outlets then published positive comments urging netizens to let Dr. Li “rest in peace”

At the same time, unverified claims citing screen-capture and sources from a medical staff chatroom alleged that the medical team from the hospital had been instructed to “buy time” and refrain from announcing Li's death without approval from the authorities.

La novaĵo pri la morto de Li Wenliang aperis en kelkaj amaskomunikiloj je ĉirkaŭ la 21h30 la 6-an de februaro 2020. En malpli ol du horoj, la frazo “d-ro Li Wenliang forpasis” fariĝis unu el la plej serĉataj en Interreto, kun 20 milionoj da informmendoj, 540 milionoj da trarigardoj, kaj 73 000 mesaĝoj ĉe Weibo [en], la ĉefa ĉina socia retejo. Sed post kiam la ĉefaj amaskomunikiloj forigis siajn afiŝojn kaj la revuo Caixin [en] publikigis artikolon asertantan ke la medicina skipo ankoraŭ provas savi d-ron Li, la nombro de informmendoj falis je 1,9 miliono je ĉirkaŭ la 23h30 antaŭ ol tute malaperi.

Unu horon poste ĵurnalisto de ekonomika revuo, kiu staris antaŭ la hospitala sekcio de intensa flegado kie troviĝis Li, skribis sur sia Weibo-paĝo ke la koro de Li ĉesis bati je la 21h30, sed ke li ankoraŭ estis ligita al oksigena maŝino. Je la 0h20 la ĉefhospitalo  afiŝis en Weibo mesaĝon instigantan retumantojn “preĝi por Li” dum la medicina skipo ankoraŭ provas savi lian vivon. Multaj Weibo-grupoj tiam publikigis pozitivajn komentojn petantajn retumantojn permesi d-ron Li “pace ripozi”.

Samtempe nekontrolitaj informoj citantaj ekranbildojn kaj fontojn de medicina diskut-forumo asertis, ke la hospitala skipo ricevis ordonon “gajni tempon” kaj ne anonci la morton de Li sen aprobo de la aŭtoritatoj.

Je tiu punkto, ĉinaj civitanoj ne plu povis subpremi sian koleron. Weibo estis superŝutita per komentoj kaj bildoj kondamnantaj la aŭtoritatojn pro manipulado de la morto de Li (komentoj pere de The Initium):

心跳停止,卻不讓人死,用時間換維穩,極其可恥

Lia koro estas ĉesinta bati kaj vi ne lasas lin morti. Por gajni tempon intersanĝe de la konservado de stabileco. Tio estas ege senhonta.

君要臣死,臣不得不死;君不要臣死,臣不得好死。

Se la imperiestro deziras ke lia funkciulo mortu, la funkciulo devas tiam morti; se la imperiestro ne permesas ke lia funkciulo mortu, la funkciulo suferos mizeran morton.

拖延幾分鐘,說還在搶救,這是輿論控制的老手段,這叫延宕情緒,直接公佈死訊公眾憤怒太大,要把憤怒轉化為對奇跡的失望。現在大家不就覺得憤怒少了很多嘛。

Oni povas diri ke estas sav-provo se ĝi daŭris kelkajn minutojn. Por tiuj kiuj konas la manipuladon de la publika opinio, tio ĉi nomiĝas “administrado de emocioj”. Abrupte anonci lian morton kaŭzus eksplodon de malĝojo kaj kolero. Per ŝanĝo de la novaĵo al iu de ebla miraklo, la emocio evoluas de kolero al senesperiĝo. Ĉu ni nun ne vidas ke kolero estas signife malgrandiĝinta?

La ĉi-supraj komentoj referencas al kutima metodo aplikata kaze de delikataj temoj kiuj povus gvidi al retaj protestoj: la aŭtoritatoj ordonas cenzuri sociajn platformojn, forigi aŭ aliigi enhavon por inversigi tendencojn en la dezirata direkto, t.e. al malpli da kritiko pri la registara agado, kiel montras tiu ĉi mesaĝo dissendita en ĉinaj diskut-forumoj:

关於武汉市中心医院李文亮医生去世一事,要严格规范稿源,严禁使用自媒体稿件擅自报导,不得弹窗 push,不评论、不炒作。互动环节稳妥控制热度,不设话题,逐步撤出热搜,严管有害信息。

Pri la morto de d-ro Li Wenliang el la ĉefhospitalo de Uhano, regu la informfonton. Amaskomunikiloj ne devas akcepti kaj preni fontojn kaj raportojn de sendependaj blogistoj. Ne uzu ŝprucfenestrojn por elstarigi la informojn. Neniu komento, neniu promocio estas permesita. Regu la “temperaturon” [de la diskuto] per la komento-funkcio. Ne estigu temojn, iom post iom malaperigu la informojn de la sekcio “oftege serĉata”, strikte regu damaĝajn informojn.

Ordinara heroo

Ĉi-foje, la provo manipuli emociojn malsukcesis dum la manipulado de la horo de lia morto fariĝis evidenta. Li Wenliang rapide fariĝis ikono, ordinara heroo, ĉar multaj homoj estas alvenintaj al la ideo ke lia morto kaj vivo spegulas ilian propran destinon.

Poemo ligita al portreto de Li Wenliang kaj cirkulanta rete kaptas la ĝeneralan senton de la publiko:

生受訓戒
死受輿控
夜深雪重
悲憤無言

Viva (li) suferas skoldon
Morta (li) suferas politik-kontrolon de la popolo
Nokte malluma neĝo pezas
Malĝojo kaj kolero preteras vortojn

Kiam Li kaj la sep aliaj kuracistoj estis pridemanditaj de la polico pri disvastigado de onidiroj, ili devis subskribi leteron en kiu ili agnoskis siajn erarojn kaj promesis ke ili ne ripetos tiujn krimojn, sub minaco de juĝa persekuto. La supozata krimo: informi parencojn, amikojn kaj kolegojn tra diskut-forumo pri SARS-simila epidemio en Uhano. Kiam la afero venis al tribunalo, la juĝisto riproĉis la policon pro ĝia troiga difino de onidiroj. La 31-an de januaro, la televidkanalo Caixin intervjuis Li Wenliang, kiu deklaris [en]: “Permesi al ĉiuj koni la veron estas pli grave ol defendi mian propran personon. Sana socio devas havi pli ol unu voĉon.”

La diro de Li indikas ke li ne konsideras sin heroo, sed strebas al sana socio kiu povas esti ekzisti nur se la homoj konas la veron.

D-ro Li postlasis siajn gepatrojn kaj sian gravedan edzinon. Neniu el ili povis adiaŭi lin, ĉar lia korpo estis rapide kremaciita laŭ ĝisdatigo [zh] de Radio Free Asia.

La ĉina ĵurnalisto Jia Jia komentis [zh] la sekvojn de la akcepto de Li kiel heroo:

请在一个普通人的意义上悼念李医生,因为我们任何一个普通人,都可能重蹈他的悲剧。没有什么英雄,当所有人都怯懦的时候,那个稍微不那么怯懦的人就会成为英雄。如果只是说了一句正常的话而成为英雄,那么他妈的这个世界就全是谎言。这种荒诞不经的事每天都在发生。有一天,当你稍微勇敢一点点,危险就会逼近。所以,丧钟为每个人而鸣。你明白了吗?

Bonvolu honori d-ron Li kiel ordinaran homon, ĉar ni ĉiuj, ordinaraj homoj, povus partopreni en lia tragika destino. Herooj estiĝas ne per si mem, sed pro tio ke homoj en tempo de senkuraĝeco povas dum mallonga momento superi tiun senkuraĝecon kaj fariĝi herooj. Se iu fariĝas heroo nur ĉar li diras ion ordinaran, tiu ĉi mondo estas aĉa mensogujo. Sed tiaj ridindaj aferoj okazas ĉiutage. Iun tagon, kiam vi montras kelkajn signojn de kuraĝeco, nur iomete, vi eniras danĝeran zonon. La sonorilo de la morto de Li sonoras por ni ĉiuj. Ĉu vi ekkomprenas?

Postulo de libera opiniesprimo

La kolero kaj plendo de ĉinaj civitanoj estas rapide evoluintaj al variantoj de “la kvin postuloj”, kiuj estas fariĝintaj formo de politika aserto evoluinta el la honkongaj manifestacioj de 2019 [en]. Jen ĉi-sube listo [zh] de la kvin postuloj kiuj rete cirkulas:

五大诉求,缺一不可:撤回对李文亮的训诫;撤回所有删帖命令;撤销所有因言获罪的指控;成立独立调查委员会,彻底追究涉事官员责任;立即归还人民言论自由。

Kvin postuloj, ne unu malpli: reprenu la polican averton pri punaj rimedoj; reprenu ĉiujn cenzur-ordonojn; faligu ĉiujn akuzojn; kreu sendependan enketan komisionon por puni funkciulojn enplektitajn [en la kaŝado de la epidemio]; redonu al la popolo la rajton je libera sinesprimado.

Junuloj ankaŭ uzas la video-platformon Douyin [ĉine: 抖音, la ĉina versio deTikTok] por eldiri siajn postulojn por libera opiniesprimado. Tviter-uzantino @yingyi8798 kunigas mallongajn video-eltiraĵojn el Douyin kaj publikigas ilin ĉe Tvitero:

Permesi ĉiujn koni la veron estas pli grave ol defendi mian propran personon. Sana socio devus havi pli ol unu voĉon. — Li Wenliang
pic.twitter.com/9XbAFFfvn5 [en]

— yingyi (@yingyi8798), la 7-an de februaro 2020 [en]

Nesurprize, subtenantoj de la registaro donas la etikedon de kolora revolucio al postuloj pri libera esprimado de opinioj. La sama etikedo estis algluita al la manifestacioj kontraŭ la registaro de Hongkongo. Ĉi-sube aperas du tipaj komentoj kopiitaj el WeChat.

不知道什么是“阿拉伯之春”、什么是“颜色革命”的网友们,好好感受一下今晚的微博吧!某些势力某些人,你们要发起总攻了吗?你们真的是在担忧和哀伤吗?不!李医生只是你们用来挑拨煽动的幌子!

Por tiuj kiuj ne scias kio estas “araba printempo” kaj “kolora revolucio“, vi povos sperti ilin ĉi-vespere ĉe Weibo! Specifaj potencoj, specifaj personoj, ĉu vi lanĉas grandan ofensivon? Ĉu vi vere funebras? Ne, vi nur uzas d-ron Li por inciti homojn kaŭzi perturbojn!

颜色革命的节奏一波又一波,还记得去年十一发朋友圈的自己吗?zf固然有错,就错到要推翻它的地步?疫情如此严重,不能仅仅看见当初的错误,一个医生的去世能被上升为国家,体制,香港,台湾问题等等层面,还是你们义愤填膺的理由吗?

Ondoj kaj ondoj da kolora revolucio estas orkestrataj. Ĉu vi ankoraŭ memoras vian patriotan fierecon en la pasintjara nacia tago? La registaro eble faris erarojn, sed ĉu ni estas atingintaj la momenton por faligi ĝin? La pandemio estas nun tiel grava ke ni ne povas nur enfokusigi iun eraron faritan en la komenco. La morto de kuracisto nun evoluis al kritiko de la ŝtato kaj de la politika sistemo, kaj tio estas ligita al tio kio okazis en Honkongo kaj Tajvano. Ĉu vi ne vidas kiel via kolero estas direktata?

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.