Malavio: Studento memfaras TV-stacion

Ndesanjo Macha
Mario Fonseca

Angla

Chisomo Daka [Ŝisomo Daka], studento ĉe la rektora kolegio de la Malavia Universitato, kreis sian propran televidan stacion, Paul Ndiho raportas:

Novigado okazas nuntempe en la tuta Afriko, en diversaj sektoroj, ekde edukado ĝis energio, de bankaj aferoj ĝis agrikulturo kaj en televida elsendado. En Malavio, universitata studento kreis komunuman televidan stacion nomatan  “analoga TV-projekto” kiu laŭ lia espero elsendos ĉiujn sociajn eventojn okazantajn en la universitata tereno.
Malavia TV-projekto
Ŝisomo Daka estas studento ĉe la rektora kolegio de la Malavia Universitato. Li klopodas diplomiĝi pri edukado kaj li penas sukcesi en la industrio de televida elsendado. Li mem deklaras ke li ne estas inĝeniero laŭ trejnado, nek li diras ke li scias multe pri inĝenierado. Sed lia amo kaj pasio al komunikado inspiris lin fari el nenio komunuman televidan stacion. Daka diras ke li esperas uzi tiun TV-stacion por elsendi sociajn eventojn kaj studentajn projektojn tra la tuta universitata kampuso.
“Ni sukcesis elsendi videan signalon kaj ankaŭ sukcesis bone kapti ĝin. Sed, ĝis la fino de la tago, ni volis finfari ĝin kaj fari ĝin plenfunkcianta televida stacio por la universitata kampuso.”
Antaŭ lia unua elsendo de provsignalo, li estis nur ordinara studento kaj malmutaj studentoj sciis pri lia novigado. Hodiaŭ Ŝisomo Daka fariĝis konata kiel la nova knabo en la kvartalo. Lia komunuma TV-stacio estas sukceso en la kampuso kaj ĉiuj personoj parolas pri li. Li diras ke agado ekster la normo gvidas lin al novigemo.
Reviziita de Vastalto