- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Amasa arboplantado en Etiopio rompis mondajn rekordojn, sed ĝia efiko postulos tempon

Kategorioj: Subsahara Afriko, Etiopio, Bona novaĵo, Civitanaj komunikiloj, Disvolvado, Edukado, Ideoj, Medio, Scienco

Homoj plantas avokadujojn en Katbare, Etiopio, la 23-an de junio 2011. Foto kun permeso de Trees for the Future [1] on Flickr CC BY 2.0.

 [Ĉiuj ligiloj en tiu ĉi artikolo estas en Esperanto, escepte de tiuj markitaj per [en], kiuj estas en la angla lingvo]

Tiu ĉi artikolo estis verkita de gast-kontribuanto Sheila Halder, farm-sistema kunordiganto ĉe Send a Cow (vidu sube).

Ne ekzistas dubo – arboj estas bonaj por la planedo. La potenco de arboj regis la ceftitolojn dum la tuta somero de 2019.

En malfrua julio Etiopio [2] pretendis fari mondan rekordon per plantado de 350 milionoj da aroboj en unu tago [3] [en]. La iniciato estis parto de pli vasta politiko pri arboplantado lanĉita de la etiopia ĉefministro Abiy Ahmed [4], kies administracio celis trakti senarbarigon kaj klimatan ŝanĝon [5] per plantado de 4,7 miliardoj da arboj antaŭ oktobro tiuaŭtune.

Ankaŭ en julio, la Crowther-laboratorio de la Svisa Federacia Instituto pri Teknologio en Zuriko publikigis studon [6] [en] trovantan ke planti milliardojn da arboj tra la mondo estas la plej farebla kaj ekifa maniero trakti klimatan ŝangon.

La arboj ne nur purigas nian aeron kaj helpas batali kontraŭ klimata sanĝo, sed ankaŭ promocias biodiversecon [7]. Studo [8] [en] farita en Kostariko montris ke planti nur unu arbo povas plimultigi la nombron de birdaj specioj de preskaŭ nulo ĝis 80.

Arboj ofertas senfinajn, palpeblajn avantaĝojn al farmistoj. Ili plibonigas la kvaliton de la grundo, malmultigas la erozion, kaj protektas brutojn kaj rikoltojn. Gravas konsideri kiom da fekunda tero farmistoj tutmonde posedas – tio estas grandega kvanto da arboplantada potencialo.

Planti 350 millionojn da arboj en unu tago estas nekredebla atingo, sed necesas tempo por ke arboj maturiĝu kaj atingu sian tutan karbon-kaptan potencialon.

Laborantre tra ses afrikaj landoj, Send a Cow [9] [en], neregistara organizaĵo, kuraĝigas etajn farmistojn planti plurcelajn arbojn liverantajn pli ol unu produkton. Ekzemple, kultuvi arbojn kiuj donas fruktojn por manĝi kaj vendi, sed ankaŭ liveras brullignon [10] aŭ metas nitrogenon [11] en la grundon. Ĉi tiuj avantaĝoj donas pli da kialoj al la farmistoj por planti kaj prizorgi arbojn, eĉ kie spaco estas limigita.

Etiopio sekvas en la spuroj de aliaj amasaj arboplantaj iniciatoj en Ĉinio [12] kaj Barato [13]. Amasaj arboplantaj projektoj estas ekscitaj, sed la solvo neniam estas tiom simpla kiel ĝi aspektas. Dum la valora tempo de kreskado, necesas samtempe protekti novajn arbojn de forigo aŭ detruo, kaj samtempe gardi jam ekzistantajn maturajn arbarojn.

Aliaj ekosistemoj, aldone al arboj, estas gravegaj rilate karbonkaptadon. Bruligado de fosiliaj brulaĵoj [14] kaj senarbigado estas kaŭzinta rapidan, nerenverseblan ŝanĝon de la klimato.

Arboj forigas karbonan dioksidon el la aero, stokante ĝin en arboj kaj grundo, kaj eligas oksigenon en la atmosferon. Sed ĉiamfrosta grundo [15] (densa subsurfaca tavolo de tero kun ĉiama subglacia temperaturo), torfo [16] kaj herbejoj (kiuj troviĝas en kaj montaj kaj sekaj regionoj de Etiopio), ankaŭ efike kaptas karbonon, kaj do necesas konservi kaj rekapabligi ankaŭ ilin.

Kiuj arboj estas plej bonaj?

Kelkaj kritikantoj [17] [en] de la etiopia iniciativo de amasa arboplantado (nomita Green Legacy, “Verda Heredaĵo”) avertas pri la danĝero de planti neindeĝenajn arbospeciojn, kiuj fakte detruas anstataŭ plibonigas la ekosistemon.

Historie, Etiopio uzis eŭkalipton [18], indiĝenan al Aŭstralio, por rapide rearbigi lokojn senarbarigitajn por agrikulturo. La arbo estis enkondukita fine de la 19-a jarcento, kaj pli ol dekduo da eŭkaliptaj specioj estas plantitaj en Etiopio dum la pasinta jarcento – ĉefe por uzado kiel fonto de brulaĵoj kaj por konstruado. Kvankam rapide kreskanta, la normale uzataj specioj elĉerpas akvoresursojn, pliigas erozion [19], kaj fakte senigas la grundon je nutraĵoj.

Ĉi-foje, tamen, civitanoj laŭraporte plantis arbetojn [20] [en] de indiĝenaj specioj aldone al tiuj de ne-indiĝenaj eŭkalipto kaj avokado [21]. Indiĝenaj specioj evoluis en siaj landoj dum jarmiloj kaj estas imunaj kontraŭ nuntempaj malsanoj. La aliro de la etiopia registaro ŝajnas montri rapidan redukton de la plantado de eŭkaliptoj.

Tamen, kelkfoje nelokaj specioj havas sencon. Ekzemple, arbospecio nomita kaliandro [22] [en], origine el Centra Ameriko, estas tre efika por la produktado de altproteina furaĝo [23] en Orientafriko. Kaliandraj grajnoj estas vaste disponeblaj kaj aĉeteblaj por etaj farmistoj. Simile, kiam homoj bezonas arbojn por ligno, la plej taŭgaj kaj rapide kreskantaj arboj estas ne tiuj lokaj. En tiuj kazoj, farmistoj devas konsideri la celon de arboplantado kaj siajn lokajn mediojn, dum ili ankau apogas sin per bona ekologia planado.

Inundiĝemaj valoj kie la arboj absorbas akvon preventas malfavorajn kondiĉojn por aliaj plantoj. La rezistema eŭkalipto povas esti plantita tie – necesas nur haki arbojn ĉe la bazo kaj permesi al ili rekreski. Tial, tiu ĉi tekniko estas populara elekto por brulligno pro sia daŭra, repleniganta ofertado.

Ne ekzistas “arĝenta kuglo” por la klimata krizo, sed arboplantado estas parto de la solvo.

La protektado de ekzistantaj arbaroj kaj aliajn ekosistemoj estas same grava kiel la plantado de novaj arboj. Urboplanistoj povas ankaŭ ludi rolon limigante urban disetendiĝadon kaj preventante ke terenoj estu konvertitaj al homfaritaj strukturoj. Junuloj en kampara Orientafriko devas vidi realigeblan estontecon en farmado kaj resti dediĉitaj al protektado de la tero.

Malmultigi la uzadon de karbonbazitaj brulaĵoj kiel karbo, petrolo kaj tergaso ankaŭ estas nepraĵo.

Rearbarigado povas profunde surefiki la mondon. Unu enterprenema loka grupo [24] [en] en Etiopio antaŭnelonge oferis sian tempon kaj donacis monon por regeneri ok hektarojn da tero. La grupanoj laboris surloke kaj kune plantis 5000 arbojn kaj 1200 herbotranĉojn, kun planoj baldaŭ enkonduki fruktarbojn..

Imagu la efikon se tiu ĉi komunuma spirito disvastiĝus ĉirkaŭ la mondo.