- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Ĉi tiu komunuma biblioteko ŝanĝas la ĥaosan historion en Cité Soleil, Haitio

Kategorioj: Karibio, Haitio, Bona novaĵo, Civitanaj komunikiloj, Disvolvado, Edukado, Ekonomio kaj komerco, Junuloj, Katastrofo, Politiko

Komunumaj membroj en Cité Soleil, Portoprinco, Haitio, konstruas komunuman bibliotekon brikon post briko, dolaron post dolaro, transformante la ĥaosan historion de ĉi tiu malriĉa loko. Foto liverita de Konbit Bibliyotèk Site Solèy [1] per Facebook.

Cité Soleil, malriĉa kvartalo en haitia ĉefurbo Portoprinco [2], estas kutime ligita al urbaj malespero, malriĉeco, senleĝeco kaj ĥaoso.

Konata kiel Site Solèy [3] en la haitia kreola lingvo, la vasta areo koncentris la problemojn kiuj disvastiĝis tra Haitio dum la lastaj tri jardekoj: analfabeteco, senlaboreco, kaduka infrastrukturo, aĉa sanitario, nefunkcianta politiko kaj perforto de bandoj.

Post la detrua tertremo de 2010, generacio de junulaj aktivuloj, plejparte naskiĝintaj en Cité Soleil, lanĉis socian movadon por ŝanĝi tiun malnovan historion de malvenko kaj ĥaoso.

Ilia grupo, Konbit Soley Leve (Kunlaborante, La Suno Leviĝos), celis profiti de post-tertrema momento kaj nacia idearo pri rekonstruo, por rekonstrui kaj transformi Cité Soleil.

La movado enkondukis kreadon de Konbit Bibliyotek Site Soley [4] (KBSS), komunuma biblioteka projekto kreita en novembro 2016. La biblioteko reskribas kaj refaras malnovajn rakontojn pri Cité Soleil, movante ilin de marĝenaj kaj flamiĝemaj al komunumaj kaj aktivaj — kiel profunda ekzemplo de tio kiel Haitio povas rekonstruiĝi.

Konbit Soley Leve kunlaboris kun Flanm'Art Club Haiti [5], kultura grupo de junuloj el Cité Soleil, kiu venis al Konbit kun espero realigi revon pri biblioteko. Ili “volis havi spacon por ke studentoj renkontiĝu, esploru, legu, skribu kaj pridiskutu librojn”, laŭ la biblioteka retejo.

En 2017 — post nuraj sep semajnoj — biblioteka kunordiga komitato kun 12 homoj ricevis 500 000 haitiajn gurdojn (ĉirkaŭ US$ 5000) de la komunumo.

La forta subteno de komunumo instigis membrojn de KBSS proponi pli ambician projekton.

Ili elektis Place Fierte, publikan parkon en Cité Soleil, kiel idealan lokon por la projekto, kaj la komitato kontaktis la urbestron, plurajn parlamentanojn kaj la Ministerion de Enlanda Sekureco, kiu leĝe permesis konstrui la bibliotekon en la elektita loko.

La arkitektino naskiĝinta en Cité Soleil, Jennifer Andou, planis la konstruadon en 2017, kaj Miyamoto Relief, neprofitcela organizo pri katastrofa inĝenierio, konsultas por fari la konstruaĵon eltenebla kontraŭ tertremoj, kaj instalas sunpanelojn kaj sistemojn por akva reuzo.

Geotechsol [6], firmao pri grunda pritakso, konfirmis la sekurecon por konstruado en 2017 kaj la biblioteko estis fondita la 30-an de januaro 2018. La konstrua kompanio ADCOSA nuntempe faras la konstruajn laborojn.

Komunumaj membroj aktive donacas al projekto de biblioteko en Cité Soleil. La projekto fone videblas. La Konbit Bibliyotèk Site Solèy ofte diskonigas fotojn de donacintoj por esti travidebla kaj peti donacojn por finkonstrui la bibliotekon. Foto liverita de Konbit Bibliyotèk Site Solèy [1] per Facebook.

Ŝanĝi la rakonton

Konstruita en la 1950-aj jaroj, Cité Soleil estis nomita Cité Simone, omaĝe al la edzino de eksa prezidanto François Duvalier [7]. Kiam migrantoj amase venis el kamparo serĉante laboron, ne eblis loĝigi ĉiujn en la malmultekostaj domoj de Cité Simone. Dum la 1990-aj jaroj, laborpostenoj en industrioj malmultis, kaj ĉie aperis domaĉoj.

La registaro ne interesiĝis pri konstruado de infrastrukturo aŭ liverado de sociaj servoj en Cité Soleil. Kun ĉirkaŭ 500 mil homoj kiuj vivas en granda socia kaj ekonomia malespero kaj loĝas sur [8] 8 kvadrataj mejloj (21 kvadratmetroj), Cité Soleil fariĝis grundo por politika perforto kaj milito inter bandoj.

En 2004, post foriro [9] de prezidanto Jean-Bertrand Aristide, la registaro, kun subteno de packonservaj fortoj de Unuiĝintaj Nacioj, provis alfronti la bandojn, kaj multaj civiluloj pereis. Oni neniam konfirmis la nombron da mortintoj, sed estas raporto ke dum sephora operaco en Cité Soleil [10] en julio 2005, UN-fortoj uzis 22 000 kuglojn.

Post preskaŭ du jardekoj, Cité Soleil ankoraŭ signifas krimon kaj perforton en la kapoj de la plimulto en Haitio, kaj tio pligraviĝis post efikoj de la 2010-a tertremo [11] en la lando.

Komunumaj membroj de Cité Soleil staras kun libroj antaŭ la konstruejo de la biblioteko. Foto liverita de Konbit Bibliyotèk Site Solèy [1] per Facebook.

Sed projektoj de Konbit Soley Leve, kiel la komunuma biblioteko, kontribuas al pli ampleksaj ideoj pri landa rekonstruado por ŝanĝi vidpunktojn pri la regiono.

En telefona intervjuo, Louino Robillard, fondinta membro de Konbit Soley Leve kaj kunordiganto de la biblioteka projekto, diris al Global Voices ke helpo por la regiono post la tertremo ne konsideris konfliktojn kaj evoluigajn defiojn.

Projektoj kaj iniciatoj estis sub gvido de krimuloj. Aktivistoj kaj aliaj komunumaj membroj estis forigitaj. Fine, tiuj projektoj pligrandigis perforton kaj malesperon.

En 2014, neakceptante tiun situacion, Robillard kaj liaj geamikoj-aktivistoj lanĉis la premion Site Solèy Peace Prize, [12] “ĉiujaran iniciaton por premii komunumajn gejunulojn, kiuj faras eksterordinarajn agojn por plibonigi la vivon de najbaroj en Cité Soleil”, diris Robillard.

La projekto de biblioteko estis surprizo por Robillard, ĉefe ĉar en Cité Soleil necesas kontentigi bazajn bezonojn, kiel nutraĵojn kaj domojn.

Sed la biblioteko KBSS prosperas, ĉar ĝi estas la malo de la plimulto de evoluigaj projektoj en Haitio, kiuj kutime enhavas koruptojn kaj mankon de travidebleco. Ĝia fondusa aranĝo estas malsama, kun 80% de la rimedoj kaj mono donacataj de la komunumo mem.

Ĉiuj donacoj estas diskonigitaj per semajna raporto en Facebook kaj Twitter.

Raporto de la 153-a semajno @kbsshaiti [13] pic.twitter.com/eX3AIJ8dmD [14]

— Konbit Bibliyotèk Site Solèy (@kbsshaiti) 5-a de januaro 2020 [15]

Flash! #Hald_Saint_Hilaire fè yon donasyon #100_Goud pou avansman konstriksyon pwojè Konbit Bibliyotèk Site Solèy la.

Geplaatst door Konbit Bibliyotèk Site Solèy [16] op Donderdag 9 januari 2020 [17]

#Hald_Saint_Hilaire donacis #100 _ haitiajn gurdojn por la konstruado de Konbit Bibliyotèk Site Solèy [18].

Robillard diris ke la celo estas ke 10 000 homoj donacu al la projekto, kun la signifo ke, se 10 000 homoj kapablas unuiĝi por konstrui la daŭripovan, modernan, elteneblan bibliotekon en Cité Soleil, do 11 milionoj homoj kapablas unuiĝi por rekonstrui la landon.

En junio 2019, KBSS  invitis la faman haitian verkiston Dany Laferriere viziti la konstruadon. Laferriere estas aŭtoro de la libro “Tout bouge autour de moi”, aŭ “Ĉio moviĝas ĉirkaŭ mi”, verkita tuj post la tertremo. Lia vizito montris la volon de la biblioteko fari Haition kaj la mondon loko de paco kaj espero, kreemo kaj evoluigo:

Vizit akademisyen Dany LAFERRIERE nan Konbit Bibliyotek Site Soley [19]

Dimanch 16 Jen Konbit Bibliyotek Site Soley te resevwa vizit akademisyen , Imotel Dany LAFERRIERE.

Geplaatst door Konbit Bibliyotèk Site Solèy [16] op Maandag 17 juni 2019

Malgraŭ la subteno de Miyamoto Relief kaj aliaj kompanioj kiel CEMEX [20], E-Power  [21]kaj SOGENER, [22] KBSS volas resti komunuma projekto.

Haitianoj en la tuta Haitio kaj la mondo, ankaŭ ne-haitianoj, subtenas la projekton kaj volas helpi la loĝantaron de Cité Soleil atingi ilian revon kaj konstrui la plej grandan modernan bibliotekon de Haitio.

Pli ol tio, jardekon post la tertremo, KBSS volas esti alternativa modelo por rekonstruado, evoluigo kaj daŭripovo en Haitio, kaj kontribui al reskribado de grava rakonto, kiu neniam vere ekzistis.