Post la morto de unu el la lastaj parolantoj de la kunsuda, la estingiĝo minacas tiun ĉi nepalan lingvon

Gyani Maiya Sen kaj Uday Raj. Foto de Sanjib Chaudhary. Uzata kun permeso.

[La ligiloj en tiu ĉi artikolo estas en la angla, krom [eo] = en Esperanto]

Gyani Maiya Sen Kusunda ne estis konata de multaj homoj, sed ŝi estis brileto de espero por lingvistoj kiuj esperis revigligi [eo] la izolitan kaj mortantan lingvon kusundan [eo]. Ŝi mortis la 25-an de januaro 2020 en sia domo, en la vilaĝo Kulmor de la subŝtato Dang, en Okcidenta Nepalo [eo]. Ŝi havis 85 jarojn.

Ŝi estis unu el la du lastaj fluaj parolantoj de la kunsunda lingvo, parola lingvo sen ajna skribsistemo [eo]. Kvankam la popolnombrado de 2011 registris 273 kunsundojn, kampo-esploroj montras ke ekzistas fakte nur 150 kunsundoj loĝantaj en la okcidento de Nepalo.

Legu pli: A conversation with Gyani Maiya Sen, one of the last speakers of a dying Nepali language [Konversacio kun Gyani Maiya Sen, unu el la lastaj parolantoj de estingiĝanta lingvo de Nepalo]

La deputito Gagan Thapa pepis:

Pro la morto de Gyani Maiya Kusunda, unu el la du fluaj parolantoj de la kunsunda lingvo, la lingvo suferis neripareblan perdon. Sinceran homaĝon al la forpasinta Gyani Maiya Kusunda.

— Gagan Thapa (@thapagk), la  26-an de januaro 2020

La kusundoj havis nomadan vivon de ĉasistoj-kolektistoj, ĝis ili komencis setli en vilaĝoj ĉefe en Okcidenta Nepalo, antaŭ nur kelkaj jardekoj. Freŝdate, Gyani Maiya helpis la esploriston Uday Raj Aaley realigi la unuan etapon de kurso pri la kunsunda por grupo de 20 homoj interesiĝintaj pri la lernado de la lingvo. Ŝi laboris ne nur kun Uday por la revigligo de la lingvo [eo], sed ankaŭ kun esploristoj kiel Brian Houghton Hodgson, Johan Reinhard, David Watters, B.K. Rana kaj Madhav Prasad Pokharel, interalie.

Read More: Indigenous Nepali Language With Only Two Fluent Speakers Sees Pages of Hope in Newly Launched Dictionary

Legu pli: Indigenous Nepali Language With Only Two Fluent Speakers Sees Pages of Hope in Newly Launched Dictionary [Indiĝena nepala lingvo kun nur du fluaj parolantoj vidas paĝojn de espero en novlanĉita vortaro]

La esploristo Uday Raj Aaley skribis en Facebook:

देशले एउटा अमूल्य निधि गुमाएको छ । ज्ञानी मैयाँ सेन कुसुण्डामा अद्भूत भाषिक क्षमता थियो । मैले उनीसँग कुसुण्डा भाषाको विविध पक्ष, संरचना, शब्दावलीका बारेमा एक दशकभन्दा बढी काम गरेँ । जीवनका अधिकांश समय गुमनाम बिताएका उनलाई अन्तिम चरणमा मात्र देशले सम्झियो । यसबीचमा स्वदेश र विदेशका प्राज्ञिक व्यक्तित्वहरुले सम्झिए पनि उनीसँग काम गरेका महत्वपूर्ण सामग्रीहरु व्यवस्थित गर्नु पर्ने देखिएको छ । उनले कुसुण्डा भाषाको विकासका लागि पु¥याएको योगदानलाई म सम्मान गर्दछु …

Tio estas netaksebla perdo por nia lando. Gyani Maiya Sen Kusunda havis mirindan lingvistikan kapablon. Mi laboris kun ŝi pri diversaj aspektoj de la kunsunda lingvo, strukturo, glosaro, dum pli ol jardeko. Ĉar ŝi pasigis la plejmulton de sia vivo en anonimeco, la lando agnoskas ŝin nur lastmomente. Dum tiu tempo, kvankam naciaj kaj internaciaj akademianoj agnoskis ŝin, necesas bone ordigi la gravajn dokumentojn produktitajn kunlabore kun ŝi. Mi aprezas ŝian kontribuon rilate al la disvolviĝo de la kunsunda lingvo…

“Nun neniu plu restas por diskuti en la kunsunda lingvo”, priploras Uday. “Sed ni ankoraŭ havas espereton. Ŝia fratino Kamala Sen Khatri, 50-jaraĝa, flue parolas la kunsundan. Ni bezonos ŝian helpon por revivigi la lingvon”.

Sangnaan wein (ripozu en paco en la kunsunda lingvo), Gyani Maiya!

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.