Ĉu vi vidas ĉiujn lingvojn supre de la paĝo ? Ni tradukas rakontojn el Global Voices por ke civitanaj komunikiloj tra la mondo estu alireblaj por ĉiuj.

Lernu pli pri LINGUA Traduko  »

Kabindo: nigra oro de Angolo

[Tiu ĉi artikolo estis originale publikigita en la portugala en 2012]

Ĉirkaŭita norde, oriente kaj sude de la Demokratia Respubliko Kongo, kaŝiĝas la enklavo de Kabindo, la 18-a provinco de Angolo, kiu daŭrigas malnovan lukton por sia sendependeco.

Posedanto de humida kaj densa arbaro, Kabindo ĉiam estis la plej pridisputata el ĉiuj provincoj de la lando, kies teritorio estas for de ĝi. La nafto ĉerpita en Kabindo reprezentas ĉirkaŭ 70% de la kruda nafto eksportata de Angolo kaj respondas al pli ol 80% de angolaj eksportadoj, igante Angolon la plej granda naftoproduktanto en Afriko post Niĝerio.

La limoj de la nacio

Plejparto de la angola loĝantaro diras, ke Kabindo estas parto de Angolo, sed aliaj defendas la kontraŭan pozicion.

Construção de estrada entre Cabinda e Malongo. Foto de mp3ief no Flickr (CC BY-NC-SA 2.0)

Konstruado de strato inter Kabindo kaj Malongo, “lando de nafto“. Foto de mp3ief en Flickr (CC BY-NC-SA 2.0)

En 1885, la portugala registaro decidis integri Kabindon kiel protektoraton de la kolonia Krono, kaj en 1920 la teritorio komencis esti konsiderata kiel parto de Angolo. Post la Revolucio de 1974 en Portugalio kaj kun la procezo de malkoloniigado, politikaj interesoj devigis Kabindon resti angola teritorio. Ekde tiam, opinioj pri tio, ĉu Kabindo estas Angolo estis tre disigitaj.

La specialisto pri internaciaj rilatoj Eugénio Costa Almeida argumentas, ke:

Cabinda é parte integrante da República de Angola, mas também tenho sempre afirmado que, pela sua especificidade cultural e económica, Cabinda deve gozar de um Estatuto especial dentro da Pátrio angolana. Ganharíamos todos, sem qualquer dúvida.

Kabindo estas integra parto de la Respubliko Angolo, sed mi ankaŭ ĉiam deklaris, ke pro siaj kultura kaj ekonomia specifecoj, Kabindo devas ĝui specialan statuson en la angola patrujo. Ni ĉiuj gajnus, sen ia dubo.

La ĵurnalisto Orlando Castro, dediĉinta plurajn verkojn al la disputo pri la teritorio, kiel la libro “Kabindo – protektorato hieraŭ, hodiaŭ kolonio, morgaŭ nacio”, kaj senlaca defendanto de la kabindanaj rajtoj en sia blogo Alto Hama, opinias [pt] ke same, kiel iam Orienta Timoro [pt], Kabindo estas subpremita teritorio, kiu rajtas sendependiĝi:

Cabinda é um território ocupado por Angola. E, tanto a potência ocupante, como a que o administrou (Portugal), pensaram, ou pensam, em fazer um referendo para saber o que os cabindas querem. Seja como for, o direito de escolha do povo não prescreve, não pode prescrever, mesmo quando o importante é apenas o petróleo.

Kabindo estas teritorio okupita de Angolo. Kaj, ambaŭ la okupanta potenco, kaj tiu, kiu administris ĝin (Portugalio), pensis, aŭ pensas, okazigi referendumon por ekscii, kion la kabindanoj volas. Ĉiuokaze la popola rajto elekti estas ne nuligebla, ĝi ne povas nuliĝi, eĉ kiam la sola grava afero estas la nafto.

La por-sendependisma movado Fronto de Liberigo de Enklavo de Kabindo [pt] (FLEC) daŭre luktas [pt] por sendependigi ĉi tiun teritorion, riĉan je nafto. En intervjuo kun Deutsche Welle [eo], Stéphane Barros, reprezentanto de FLEC en Portugalio, deklaris:

O povo de Cabinda não está interessado numa pacificação militar. O que se pretende agora é uma solução política que passe por um processo internacional, credível e democrático, porque a vontade do povo de Cabinda deve ser ouvida e respeitada”, defendeu o representante da FLEC em Portugal

La popolo de Kabindo ne interesiĝas pri milita pacigo. Tio, kion oni pretendas nun, estas politika solvo, kiu trairos internacian, kredindan kaj demokratian procezon, ĉar la volo de la homoj de Kabindo devas esti aŭdata kaj respektata”, defendis la reprezentanto de FLEC en Portugalio.

Dum la aŭgustaj elektoj [pt], la Kabinda Nacia Movado, unu el pluraj organizaĵoj batalantaj ekde ekzilo por la sendependiĝo, konsideris bojkoti la elektojn. Laŭ Bartolomeu Capita [pt], unu el la reprezentantoj de la movado, “estis neniu avantaĝo por la kabindanoj esti implikitaj en ĉi tiuj balotoj. Ili ne koncernas nin, ni estas ne angolanoj, nek volas esti”.

La reganta partio, MPLA, tamen sukcesis garantii sian reelekton en la provinco per 59,4% de la voĉoj, venko kiun Stephan Baptista ĉe Club-k.net atribuas [pt] al pluraj kialoj, kiel ekzemple la fakto ke la plimulto de la loĝantaro loĝas en la periferio, en Maiombe, kiu estas favora al angola suvereneco, dum la intelektuloj  de la “obeema opozicio” estas minoritato kaj koncentriĝas en la urboj, krom la alta ĉeesto de “membroj de la defendaj kaj sekurecaj institucioj”, la sav-tabulo por la majoritata partio en Kabindo”.

Bildoj de Kabindo  

Mulher de Cabinda. Foto de Dom Bosco Angola no Flickr (CC BY-NC-SA 2.0)

Virino de Kabindo. Foto de Dom Bosco Angolo en Flickr (CC BY-NC-SA 2.0)

Se “paroli pri Kabindo hodiaŭ estas io, kio malplaĉas al la politikaj potencoj de Angolo kaj Portugalio, same kiel al la nacia aŭ tutmonda ekonomia potenco”, kiel defendis [en] Orlando Castro, la angola ŝtata gazetaro siavice priskribas la provincon kiel specon de paradizo.

La ĉirkaŭaĵoj de Kabindo havas vastan kaj tre abundan vegetaĵaron kaj tie eblas kontempli la Atlantikan Oceanon. Oni ne scias certe kiom da loĝantoj estas en ĉi tiu provinco de Angolo, ĉar ĝis nun neniu censo estis efektivigita, sed oni kalkulas, ke estas 400 000, kun propra kulturo, kiuj en la lastaj jaroj perdis iujn el siaj tradicioj.

Estas malmultaj paĝoj kreitaj en sociaj retejoj, kiuj disvastigas la realon de humilaj homoj, kiuj donas vivon kaj ĝojon al ĉi tiu mistera regiono, kaj montras la kabindan belecon, kiel la paĝo kreita en Facebook [pt] de José Sambo.

Video-raporto [pt] disvastigita en la blogo Cidade de Cabinda prezentas diversajn tradiciojn, metiojn kaj kutimojn de la provinco. En Kabindo oni parolas plurajn lingvojn kiel la fjota [kabinda aŭ ibinda] kaj la konga. La oficiala lingvo estas la portugala. Kabindo estas la lando de homoj, kiuj sentas sin fremdaj en sia propra lando kaj kiuj hodiaŭ batalas por sendependiĝi.

[ndlr: La fjota estas bantua lingvo [eo] por kies unua gramatiko Esperanto eble funkcios kiel matrico por ĝin normigi (apliko de la esperanta alfabeto al la fiota lingvo) pere de kunlaboro inter kabindaj fakuloj kaj esperantistaj bantuologoj. Fonto: HeKo 499 8-C + HeKo 535 3-C].

La vivo en Kabindo konsistas ne nur el ridetoj, sed ankaŭ el malsataj homoj [pt]. La privata gazetaro donas voĉon al kritikoj, kiuj pentras la realon de Kabindo preskaŭ kiel inferon, kaj minacoj al ĵurnalistoj kaj aktivuloj ofte aperas, kiel raportis Global Voices [en] en oktobro 2011. Artikolo subskribita de senatano Barros Navecka en la retejo Cabinda Nation menciis [pt]:

As universidades e os hospitais não dispõem de instalações condignas. A cidade e as vilas sem água potável, sistemas de esgotos, drenagem e saneamento de água contrastam com o renascer das cidades angolanas e as mansões, moradias, participações privadas, obras feitas e contas chorudas e prédios de luxo que crescem como cogumelos em Luanda e no estrangeiro.

Universitatoj kaj hospitaloj ne havas taŭgajn instalaĵojn. La urboj kaj vilaĝoj sen trinkakvo, drenaj kaj akvopurigaj sistemoj, kloakoj kaj akvokonsumado kontrastas kun la revivigo de angolaj urboj, loĝejoj, vilaoj, privata kapitalo kaj luksaj konstruaĵoj kreskantaj kiel fungoj en Luando [ĉefurbo de Angolo] kaj eksterlande.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.