La inaj tradukistoj kaj interpretistoj kiuj revolucias la profesion en Argentino

Kelkaj membroj de la grupo TEIFEM. Foto de Lía Díaz, uzata kun permeso.

La feminismo kreskas pli kaj pli kaj diversiĝas. Pro tio, necesas reunuiĝi kaj krei spacojn de komuna intereso por engaĝiĝi en unikaj formoj de aktivismo kiuj apartiĝas de la hegemonia feminismo, kiu plej videblas por la ĝenerala publiko.

La mondo de la tradukado ne estas escepto kaj pro tio ekzistas la grupo Traduktistoj kaj Interpretistoj Feministaj de Argentino (TEIFEM), al kiu mi aliĝis ekde la komenco. Ni estas virinoj kaj genro-disidentoj profesiaj, studentaj aŭ instruantaj pri tradukado aŭ interpretado, kiuj unuiĝis por “levi la voĉon favore al genra egaleco kaj por kontesti la strukturojn ekzistantajn ene de nia profesio”. Nun, la ideo estas krei spacon de disvolviĝo kaj solidareco inter koleginoj.

Paĝindikiloj desegnitaj por la prezentado de la libro Mujeres colectivas [Virinoj kolektivaj]. Foto de TEIFEM.

TEIFEM establiĝis en majo 2018, kiam Argentino estis debatanta la leĝprojekton pri la leĝigo de aborto. Intertempe, pluraj profesiaj grupoj esprimis sian subtenon, kaj ankaŭ kelkaj feminismaj tradukistoj ekhavis la ideon fari same. Malmultajn horojn post ĝia fondo, ili jam aldonis 100 membrojn kaj kolektis 178 subskribojn por la subtenletero. Dekkvin tagojn poste, ni estis kvarcent! Sendube multaj inter ni bezonis spacon kiel tiu ĉi.

Mi aliĝis al TEIFEM tagojn post ĝia formiĝo. Amikino kaj kolegino, kiu jam aliĝis al al grupo, rekomendis ĝin al mi, kaj mi trovis ke ĝi estis tute malsimila al tio, kion mi kutimis vidi en aliaj grupoj pri tradukado. Estis dankoplena surprizo renkonti plurajn konatojn (kunstudentojn, profesorojn kaj profesiulojn), kiujn mi multe respektas.

Aldone, estas plezurige legi debatojn kaj demandojn pri pluraj feminismaj temoj, kaj ekkoni ĉiun prezentitan vidpunkton, klarigitan respekteme, senorgojle, sen subtaksi ies mankon de scio, montrante tion, kio komunas, kun la celo atingi kompromison.

Malgraŭ ke la leĝprojekto por laŭleĝigo de aborto ne kolektis sufiĉajn voĉdonojn en la Senato por ĝia efektivigo, TEIFEM daŭre kreskis en pli vastan direkton ol ĝia unua celo, kiu estis kunigi subtenojn. Tiel, ili serĉis novajn formojn plenumi malsimilan aktivismon, ekde la profesia kaj la lingva tavoloj, pere de aktivadoj en kiuj eblas pridiskuti plurajn aspektojn de nia laboro.

Lingva seksismo kaj tradukado antaŭ neduuma lingvaĵo

Neduuma lingvaĵo estis alia granda diskuto kiu kaŭzis, kaj daŭre kaŭzas, multajn polemikojn en Argentino kaj en multaj hispanparolantaj landoj. Ankaŭ konata kiel inkluzivisma lingvaĵo [aŭ genre neŭtrala lingvaĵo en Esperanto] ĝi celas modifi la hispanan por enkonduki neŭtralan genron kiam oni referencas al iu, kies genro ne estas markita aŭ al grupo de individuoj apartenantaj al diversaj genroj.

Ekzemple, oni proponis la pronomon “elle/s” por la tria persono, kontraste al “ella/s” kaj “él/ellos”, kaj la uzon de alternativaj skribsignoj kiel “x”, “@” aŭ “e” en la vortfinoj kiuj markas genron ĉe adjektivoj kaj substantivoj (“todes” anstataŭ “todas” aŭ “todos”).
[Ndlr: vidu ankaŭ Seksneŭtrala homa triapersona pronomo en Esperanto]

Dum la unua renkontiĝo de TEIFEM, la 28-an de septembro 2019.

Kurioze estas ke lingva seksismo pli evidentiĝas kadre de tradukado kaj interpretado, profesioj plejparte plenumataj de virinoj. Ĉiam kiam artikoloj aŭ komentoj estas publikigitaj pri inkluziva lingvaĵo (aŭ se iu uzas ĝin), la plej kutimaj reagoj de pluraj tradukistoj ofte estas formala riproĉo, kaj foje rezolute per mokoj, insultoj, agresoj, kiel eblas rimarki en la komentoj al ĉi tiu afiŝo de Las 1001 traducciones [La 1001 tradukoj], konata paĝo pri tradukado, kiu kunhavigis ĵurnalan noton pri TEIFEM.

Kvankam inter la anoj de TEIFEM, ne formiĝis unuvoĉa opinio pri neduuma lingvaĵo, ja ekzistas baza interkonsento pri kiel trakti ĝin. Maria Rial, unu el la kreintoj de TEIFEM, resumis tiun vidpunkton en intervjuo por la podkast-serio pri tradukado En Pantuflas:

Si somos profesionales de la lengua, tenemos que estar atentas a estos fenómenos que se están dando, independientemente de lo que a cada una le parezca bien o mal, le guste o no le guste, le parezca que lo puede aplicar o no… Básicamente, mirarlo con ojo profesional.

Se ni estas lingvo-profesiuloj, ni devas atenti tiujn fenomenojn, kiuj okazas, sendepende de tio, kion ĉiu el ni trovas bona aŭ malbona, ĉu plaĉa aŭ malplaĉa, ĉu verŝajne taŭga aŭ verŝajne maltaŭga… Baze, ni rigardu ĉi tion el profesia vidpunkto.

Persone, krom en specialaj okazoj, mi ne kutimas uzi ne-duuman lingvaĵon en ĉiutagaj komunikadoj eĉ se laboraj, kvankam mi ja observas la fenomenon kun atento kaj multe da intereso. Laŭ mi, tio estas retorika formo interveni en la lingvo-uzon por emfazi socian kaj politikan problemon. Ĝi neniel rilatas al “truda” ŝanĝo de la lingvo, sed tute male montras kiel idiomo reflektas socian ordon.

Ekzistas ankaŭ realeco, ke pluraj eldonejoj, organizaĵoj pri la rajtoj de GLAT-homoj kaj transgenruloj, eĉ oficialaj kaj internaciaj instancoj jam komencis inkluzivi la uzon de ne-duuma aŭ ne-seksisma lingvaĵo en kelkaj verkoj kaj komunikoj. Ĉi tiu fenomeno malfacile ignoreblas; el praktika vidpunkto, por tiuj inter ni kiuj tradukas, ĝi estas simple plia ero kiu ampleksigas la eblojn de nia traduklaboro.

Spaco kiuj revolucias la profesion

La praktiko de tradukado estas sufiĉe soleca kaj forte konkurenca: tradukistino aŭ provlegantino pasigas multajn horojn antaŭ la komputilo, konektita al la mondo nur en virtuala formo; samtempa interpretistino, ĝenerale, pasigas horojn en budo kun siaj kapaŭskultiloj kaj notoj.

En TEIFEM, ni ĉiam serĉas pretekstojn por organizi renkontiĝojn, kiuj ebligas al ni ne resti en izoliteco, dum kiuj ni festas la profesiajn sukcesojn de niaj koleginoj kaj dum kiuj la profesia solidareco plifortiĝas.

Multaj membroj de TEIFEM ankaŭ anas en aliaj organizaĵoj feminismaj kaj homrajtaj. Pro tio, ni ĝuas multajn oportunojn de kunlaborado inter diversaj movadoj kaj strategiaj interŝanĝoj de konoj kaj iloj por atingi komunajn celojn.

Ekzemplo de tia kunlaboro estis la traduko kiun diversaj kolegoj faris por la libro La tragedia de la emancipación femenina y otros textos [La tragedio de la virina emancipiĝo kaj aliaj tekstoj], kolekto de verkoj de Emma Goldman eldonita de Red Editorial, en kiu ne-duuma lingvaĵo estis uzita. Ankaŭ en kelkaj eventoj kiujn ni organizas (ĉu konferencoj, atelieroj, renkontiĝoj aŭ ekskursoj), ni kunportas donacojn en formo de produktoj por menstrua higieno por diversaj organizaĵoj, kiuj disdonas ilin al personoj kiuj loĝas surstrate aŭ troviĝas en situacioj de ekstrema malriĉeco.

Flugfolio de la kontribuo de TEIFEM en la Tagoj pri Trejnado en Modernaj Lingvoj de la Universitato de La Plata. Oktobro 2019.

Post preskaŭ du jaroj da ekzisto, TEIFEM iĝis komunumo tre aktiva, kiu organizas kaj partoprenas konferencojn, debatojn kaj renkontiĝojn. Kelkaj membroj estis intervjuitaj por gazetaraj artikolojpodkastoj kaj dediĉis ĉapitron al ni en la libro Mujeres colectivas [Kolektivaj virinoj].

En la tago de publikigo de tiu ĉi artikolo, TEIFEM jam havas pli ol 1100 membrojn. La grupo ĉe Facebook restas privata, sed multaj el la ideoj, kiuj naskiĝas en ĝi estas kundividataj pere de Instagram-konto kaj pere de la kradvorto #TEIFEM. Tiel, ili disvastigas interesajn informojn, rekomendojn, kulturajn notojn kaj diversajn aktivecojn pri temoj feminismaj kaj lingvistikaj.

Same kiel la lingvoj, TEIFEM estas viva kaj dinamika, evoluas laŭ la ritmo de tiuj ĉi tempoj tiom ŝanĝiĝantaj por alfronti novajn defiojn kun kreemo, profesieco kaj ĉefe multe da sororidad [es]: frateco inter virinoj [Ndlr: eble sororeco kiel ebla esperanta neologismo…].

Por mi, TEIFEM estis la plej bona maniero proksimiĝi al feminismo. Mi trovis en ĝi komunumon en kiu mi sentas min bone, en kiu la solaj normoj estas respekto kaj toleremo, kaj kie mi povas starigi demandojn sen timo kaj interŝanĝi opiniojn kiuj riĉigas kaj kreskigas nin ĉiujn.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.