Fiĝia poeto kaj aktivisto Peter Sipeli promocias GLAT-rajtojn en la pacifika regiono pere de vivorakonto

Peter Sipeli dum TEDx talk en Suva [eo], Fiĝioj. Fonto: Facebook

Peter Sipeli [en], poeto el la Fiĝioj, uzas la strategion de rakontado por kampanji pri GLAT-rajtoj [eo].

Peter kredas ke la publiko povas pli bone konatiĝi kun GLAT-rajtoj [eo] pere de poemoj. Li kreis poezian vendejon kaj organizas eventojn kiel voĉlegado de poemoj, eldonado de poeziaj libroj, ktp. Krome, Peter ankaŭ pledas en kunvenoj [en] por la GLAT-individuoj en la Fiĝioj. Petro diris, ke koloniismo [eo] parte kulpas pri diskriminacio kontraŭ la GLAT-komunumo.

En la Pacifika Bordo [eo] ekzistas komercaj kaj politikaj ligoj, sed la homoj loĝas dise unu de la aliaj sekve de la koloniisma politiko. Tial Peter volis krei novan kaj pli homan konversacion pri GLAT-ratjoj en la pacifikaj insuloj.

Lia sperto de samseksemulo dum lia junaĝo estis malbona. Li diris tion en sia [anglalingva] TED-prelego [eo] ‘storytelling as advocacy’ (‘rakonti por pledi’). Spektu ĝin, ĉi-sube.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.