- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Fiĝia poeto kaj aktivisto Peter Sipeli promocias GLAT-rajtojn en la pacifika regiono pere de vivorakonto

Kategorioj: Oceanio, Fiĝioj, Arto kaj kulturo, Civitanaj komunikiloj, Ideoj, Junuloj, Parollibereco, Politiko, Protesto, Rajtoj je seksa diverseco (GLAT), A2-lingvo-nivelo

[1]

Peter Sipeli dum TEDx talk en Suva [2] [eo], Fiĝioj. Fonto: Facebook

Peter Sipeli [3] [en], poeto el la Fiĝioj [4], uzas la strategion de rakontado por kampanji pri GLAT-rajtoj [3] [eo].

Peter kredas ke la publiko povas pli bone konatiĝi kun GLAT-rajtoj [5] [eo] pere de poemoj. Li kreis poezian vendejon kaj organizas eventojn kiel voĉlegado de poemoj, eldonado de poeziaj libroj, ktp. Krome, Peter ankaŭ pledas en kunveno [6]j [en] por la GLAT-individuoj en la Fiĝioj. Petro diris, ke koloniismo [7] [eo] parte kulpas pri diskriminacio kontraŭ la GLAT-komunumo.

En la Pacifika Bordo [8] [eo] ekzistas komercaj kaj politikaj ligoj, sed la homoj loĝas dise unu de la aliaj sekve de la koloniisma politiko. Tial Peter volis krei novan kaj pli homan konversacion pri GLAT-ratjoj en la pacifikaj insuloj.

Lia sperto de samseksemulo dum lia junaĝo estis malbona. Li diris tion en sia [anglalingva] TED-prelego [9] [eo] ‘storytelling as advocacy’ (‘rakonti por pledi’). Spektu ĝin, ĉi-sube.