De Svedio ĝis Meksiko indiĝenoj klarigas kial iliaj lingvoj malaperas

Indiĝenaj popoloj skandinaviaj. Foto: Pexels.com

Ĉiu lingvo reprezentas specifan percepton de la realo. Tio estas la formo en kiu efektiviĝas ideoj, tradicioj, kutimoj, historioj kaj emocioj de komunumo, pro tio ilia konservado havas grandegan gravecon por savi la identecon de iliaj individuoj.

Sed nuntempe ĉirkaŭ 3000 lingvoj [es] troviĝas en danĝero de estingiĝo je internacia nivelo.

Ekzemplo estas la lingvo yagán [es], devenanta de nomada tribo el Patagonio, en la ekstrema sudo de Ĉilio kaj Argentino, kiu havas nur unu parolanton; aŭ la kazo de Meksiko kie pli ol sesdek lingvoj [es] malsamaj riskas formorton. Pli ol dudek eŭropaj lingvoj [es] povus malaperi.

La situacio minacas lingvojn de la tuta planedo, Eŭropo kaj Ameriko [fr] ne estas esceptoj.

Kial mortas lingvoj ?

La lingvoj mortas pro tio ke la kondiĉoj en kiuj vivas la komunumoj ne favoras kulturan bonstaton, laŭ lingvistoj kaj aktivuloj, kiel la meksikanino Yásnaya Elena Aguilar [es] aŭ la svedino Sofia Jannok [es]. Jannok, dum parolado en Tedx Talks [en], klarigas la konstantajn atakojn kontraŭ la komunumoj:

Así son las cosas para mi pueblo, y para todas las personas indígenas alrededor del mundo. Algunas compañías grandes dirigidas por personas cuyo objetivo es el dinero invaden nuestras casas, nos obligan a mudarnos o simplemente se deshacen de nosotros.

Tiel statas la aferoj por mia popolo kaj por ĉiuj homoj indiĝenaj tra la mondo. Kelkaj grandaj firmaoj, regataj de personoj kies celo estas mono, invadas niajn domojn, devigas nin foriri aŭ senceremonie forskuas nin.

Necesas substreki ke multaj indiĝenaj grupoj sur la planedo denuncas priŝtelon de siaj bienoj kaj perforton kontraŭ homaj rajtoj. En Meksiko la ekologiisto Rarámuri Julián Carrillo estis murdita [es] post defendadi arbarojn de la Sierra Madre de kontraŭleĝa dehakado kaj paroli kontraŭ minaj koncesioj aljuĝitaj de la meksika ŝtato. Kaj la kazo de la murdo de Berta Cáceres [es], lenca indiĝeno [eo] kiu oponis la konstruadon de hidroelektra stacio en Honduro [eo]

, ĉirkaŭiris la mondon.

Tiaj kazoj, kiuj ofte restas nepunitaj, daŭras: la 24-an de februaro 2020, armita grupo pafmortigis [kostarikan] indiĝenan brörán [en] aktivulon. La aktivuloj bedaŭras ke la registaroj ne reagas.

Yásnaya Aguilar, meksika lingvistino, plendis [es] antaŭ la Ĉambro de Deputitoj de sia lando en marto 2019:

Las lenguas indígenas no se mueren, las mata el Estado mexicano.

La indiĝenaj lingvoj ne mortas, mortigas ilin la meksika ŝtato.

En aprilo 2019 Yásnaya verkis sian paroladon por Global Voices [eo] kaj ĝi inkludas “meditojn pri la kaŭza rilato inter la perdo de teritorio kaj la malapero de indiĝenaj lingvoj“.

Sammaniere, la NRO Global Witness [en] kaj diversaj internaciaj aktivuloj kiel la samea [eo] indiĝeno Eva M. Fjellheim [es] signalas, ke la nutraĵaj kaj minaj industrioj estas la ĉefaj fontoj de agadoj ligitaj al murdoj de ekologiaj indiĝenaj gvidistoj tra la mondo. Latinameriko dominas en la listo de atakoj. Fjelheim deklaris al Pikara magazine [es]:

En los últimos diez o quince años la presión ha aumentado bastante en lo territorial y más aún el interés de explotar los recursos energéticos, nos hemos dado cuenta de que no tenemos ningún derecho real que nos proteja.

Dum la lastaj dek aŭ dudek jaroj forte kreskis la premo kaj, krom la intereso ekspluati niajn energiajn fontojn, ni ekkomprenis ke ni posedas neniun rajton kiu protektu nin.

Krome, aliaj personoj asertas ke unu el la kialoj de la problemo estas la diskriminacio kiun alfrontas la indiĝenaj popoloj.

La  keĉu-parolanta [eo] perua verkisto Pablo Landeo indikis [es] dum la Feria internacional del Libro (Internacia Librofoiro) en Limo en 2017:

Las estructuras sociales determinan la condición de las lenguas originarias y ahí está todo lo relativo a la discriminación y la vergüenza, a la idea de asociarlas como vinculadas al pasado y al retraso.

La sociaj strukturoj determinas la kondiĉon de la indiĝenaj lingvoj kaj el tio venas la tuto pri diskriminado kaj honto, kaj la ideo ligi ilin kun estinteco kaj postrestado.

Knabino de la ĉata [es] popolo. Meksiko. Foto: Pixabay.com

Diskriminado ankaŭ inkludas la malgrandan defendadon kaj videblecon por la indiĝenaj lingvoj. En pluraj landoj kiel Meksiko malgrandaj buĝetoj [es] estas destinataj por projektoj pri indiĝenaj beletroj kaj artoj, kaj en landoj kiel Svedio oni prioritatigas la lernadon de la angla, la germana aŭ la finna kiel dua lingvo prefere al la lokaj lingvoj.

Spite la fakton ke nordaj regionoj kiel Svedio, Norvegio aŭ Finnlando estas milojn da kilometroj for de landoj kiel Meksiko aŭ Peruo, ŝajnas ke unuigas ilin proksima ligo: kultura segregacio de iliaj indiĝenaj lingvoj kaj detruo de la identeco kaj historia memoro de iliaj originaj popoloj.

Samea indiĝeno, Finnlando. Foto: Flickr/Youngbrov

Je la fino de la Internacia Jaro de la Indiĝenaj Lingvoj [eo] en 2019, Unuiĝitaj Nacioj proklamis Internacian Jardekon de Indiĝenaj Lingvoj [es], kiu komenciĝos en 2022 kun la celo promocii kaj revigligi tiujn lingvojn.

Hodiaŭ post la fino de #IYIL2019 [en], la Ĝenerala Asembleo (#UNGA) subskribis rezolucion pri la rajtoj de Indiĝenaj Popoloj (#IndigenousPeoples ?https://t.co/6cQ1S5vWah) kiu inkludas interalie proklamadon de 2022-2032 kiel Internacia Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj. Antaŭen! #Ni estas Indiĝenoj.(#WeAreIndigenous pic.twitter.com/0sid5PAH3a).

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.