Intervjuo kun Marco Antonio Martínez Pérez, cifereca aktivisto de la lingvo Ayöök

Foto kundividita de Marco Antonio Martinez Pérez.

[Ĉiuj ligiloj en tiu ĉi artikolo estas en Esperanto, escepte de tiuj markitaj per [en],
kiuj estas en la angla lingvo aŭ [es], kiuj estas en la hispana]

En 2020, ni daŭrigas nian kampanjon [en] en sociaj retejoj, invitante diversajn gastigantojn administri la Tviter-konton de @ActLenguas [es] (Lingva Aktivismo) kaj kundividi siajn spertojn pri la revitaligo [eo] kaj antaŭenigo de siaj denaskaj lingvoj. Ĉi tiu profilpaĝo prezentas Marco Antonio Martínez Pérez (@AyuukMarco) [es] kaj kion li intencas pridiskuti dum sia semajno kiel gastiganto.

Rising Voices (RV): Bonvolu rakonti ion pri vi mem.

Soy Marco Antonio Martínez Pérez de la comunidad de Maaxïnkojm en la Sierra Mixe de Oaxaca, México; hablo Ayöök, una de las variantes de la lengua Mixe. Estudié la Licenciatura en Administración y por diferentes circunstancias he podido participar en proyectos en favor de las lenguas desde espacios como la radio, talleres de lengua e internet.

Formo parte del equipo de Kumoontun, una asociación civil con fines no lucrativos que busca apoyar y participar en proyectos comunitarios, productivos y culturales en las comunidades originarias de la Sierra Mixe de Oaxaca.

Uno de los ejes de trabajo es el fortalecimiento de nuestra lengua originaria y para ello creamos herramientas que nos faciliten impartir los talleres de lecto-escritura Ayöök en las comunidades donde acudimos, por ello en 2018 presentamos la App Kumoontun y el audiolibro “Cuentos Ayöök” que son de acceso gratuito desde cualquier dispositivo.

Redes sociales:
@Kumoontun
@AyuukMarco

Mia nomo estas Marco Antonio Martínez Pérez. Mi estas el la komunumo Maaxïnkojm en la Sierra Mixe de Oaxaca, Meksiko. Mi parolas la ajukan, unu el la variantoj de la miksa lingvo [idioma mixe — es]. Mi studas por akiri bakalaŭran gradon pri komerca administrado kaj mi partoprenis diversajn projektojn por subteni lingvojn en spacoj kiel radio, atelieroj kaj Interreto.

Mi estas parto de la teamo Kumoontun [es], senprofita civila asocio, kiu klopodas subteni kaj partopreni en kulturaj projektoj de la indiĝenaj komunumoj de la Sierra Mixe [en] de Oaĥako [subŝtato de Meksiko].

Unu el niaj kernaj laboroj estas la fortigado de nia denaska lingvo. Por atingi tion, ni kreas ilojn, kiuj faciligas al ni instrui la ajukan pere de atelieroj pri legado kaj verkado en la komunumoj. Ekzemple, en 2018 ni lanĉis la aplikaĵon Kumoontun kaj la sonlibron “Ajukaj Rakontoj”. Ili elŝuteblas senpage per iu ajn aparato. Pliaj informoj haveblas ĉe la sociaj retejoj @Kumoontun kaj @AyuukMarco.

RV: Kio estas la aktuala stato de via lingvo en la Interreto kaj eksterrete?

Como la mayoría de las lenguas originarias de México, nuestra lengua se ha visto desplazada, sobre todo en espacios como la escuela donde solo se habla español. En internet hay muy poca presencia, pero observo que hay cada vez más usuarios que interactúan en la red en Ayöök, desde mensajes de WhatsApp, publicaciones en redes sociales o en espacios musicales.

Kiel la plej multaj denaskaj lingvoj de Meksiko, nia lingvo estis marĝenigita, precipe en lernejoj, kie oni parolas nur la hispanan lingvon. Ankaŭ ĝi havas tre limigitan interretan ĉeeston, sed mi rimarkis, ke pli kaj pli multaj uzantoj interagas interrete uzante la ajukan [Oaxaca Mixe aŭ Ayöök] , ekzemple en WhatsApp-mesaĝoj, kaj en sociaj retejoj.

RV: Kiujn temojn vi intencas enfokusigi en la semajno, dum kiu vi administros la konton de @ActLenguas en Tvitero?

Quiero platicar y compartir sobre Maaxïnkojm – mi pueblo — la forma de organización, su fiesta, el significado del maíz, nuestras comidas y la relación con naturaleza.

Compartir la experiencia de Kumoontun en este año de trabajo, los resultados y los retos a los que nos enfrentamos en el tema digital.

Aportes que hay a nivel regional en favor de la lengua Mixe,
Contenido e infografías en Ayöök.

Mi volas paroli pri Maaxïnkojm — mia vilaĝo — kaj kundividi informojn pri ĝia organiza strukturo, ĝiaj festoj, la signifo de maizo, nia manĝo kaj nia rilato kun la naturo.

Mi volas kundividi informojn pri niaj projektoj por Kumoontun ĉi-jare, niaj atingoj kaj la defioj, kiujn ni alfrontas rete.

Mi ankaŭ volas priparoli la kontribuojn je regiona nivelo por subteni la miksan lingvon [mixe], kaj kundividi enhavon kaj informografikaĵojn en la ajuka.

RV: Kiuj estas la ĉefaj motivoj por via cifereca aktivismo por via lingvo? Kiuj estas viaj esperoj kaj revoj por via lingvo?

Mi motivación es que los hablantes de una lengua originaria podamos tener las mismas oportunidades en educación, salud, justicia, entre otros, y no sufrir discriminación; para ello considero importante la difusión de la diversidad lingüística, en la medida que podamos ser conscientes de esta diversidad podremos convivir y vivir de una mejor forma.

Sueño que mi lengua pueda estar en diferentes espacios y que seamos los mismos hablantes los que estemos interesados en hacer mas actividades en favor de nuestra lengua. Como parte de Kumooontun sueño que podamos inspirar a otras lenguas y/o colectivos a hacer actividades en favor de las lenguas originarias.

Mia motivo estas ke parolantoj de indiĝena lingvo povas havi la samajn ŝancojn interalie en edukado, sanservo, justico kaj ne suferi diskriminacion. Jen kial mi konsideras la disvastigon de lingva diverseco grava. Ĉar se ni konscias ĉi tiun diversecon, ni povas vivi kune kaj havi pli bonajn vivojn.

Mia revo por mia lingvo estas ke ĝi estos reprezentita en diversaj spacoj kaj ke ni kiel parolantoj povos interesiĝi fari pli multajn projektojn subtene al nia lingvo. Kiel parto de la skipo de Kumooontun, mi revas ke ni povos inspiri aliajn komunumojn krei projektojn por iliaj denaskaj lingvoj.

 

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.