- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Kuraĝa filmo pri seksa vekiĝo de barata virino estas akuzata pri pravigo de pedofilio

Kategorioj: Suda Azio, Barato, Cenzuro, Civitanaj komunikiloj, Edukado, Filmo, Homaj rajtoj, Junuloj, Komunikiloj kaj ĵurnalismo, Parollibereco, Protesto, Rajtoj je seksa diverseco (GLAT), Virinoj kaj genro

Mallonga filmeto “Rememoroj de maŝino [1]” de la sendependa reĝisoro Shailaja Padindala, spektebla ĉe YouTube, instigis diskutojn [2] [en] en Barato [3].

En dekminuta filmeto la ĉefrolulino, kiun ludas malajala [4] [en] virino Kani Kusruti [5] [en], rakontas pri sia unua seksa sperto, okazinta kun plenkreskulo en ŝia lernejo, kiam ŝi havis ok jarojn. La filmo ricevis laŭdajn recenzojn en la Sietla Sudazia Kinofestivalo (SSAFF), Bengalura [6] Kvira [7] Kinofestivalo (BQFF) en 2016 kaj aliaj kinofestivaloj.

Tamen parto de la baratanoj opinias, ke YouTube devas forigi tiun ĉi filmon [8] [en], ĉar ĝi ne kondamnas pedofilion [9].

“Rememoroj de maŝino” estas mallonga filmeto, reĝisorita kaj ludita de sentemaj animoj, sed YouTube devas forigi ĝin, ĉar ĝi pravigas pedofilion.

— N.S. Madhavan (@NSMlive), la 24-an de novembro 2016 [11]

“Rememoroj de maŝino” estis filmita je una kadro, en kiu la ĉefrolulino Kani rakontas al la kamerao pri la sperto de sia rolulo — malkovro de si mem fare de sekse scivolema knabino kaj pri tio kiel junulo hontigis ŝin pro deziro amori kun li, kiam ŝi kreskis.

Pri tio, kio okazis kiam ŝi havis ok jarojn, la heroino rakontas en la filmo:

I don't know if it was right or wrong. At that point it was sexual exploration for me. I liked the way he touched me and he stopped when I did not want it. I'm not concluding that it's right or even wrong for that matter. I don't think it is wrong. That's all.

Mi ne scias ĉu tio estis ĝuste aŭ ne. Tiumomente tio estis por mi seksesplorado. Mi ŝatis kiel li tuŝis min kaj li ĉesigis kiam mi ne deziris tion. Mi ne konkludas, ke tio estas ĝuste aŭ malĝuste. Mi ne pensas ke tio estis malĝuste. Jen ĉio.

La filmo publikigita ĉe YouTube la 20-an de novembro 2016 en la unua semajno estis spektata pli ol 500 mil fojojn [1] [en].

Rememoroj de maŝino — la  reĝisoro Shailaja Padindala.
Nova rigardo al la vivo de knabino.
Uloj, spektu kaj kundividu!

— N.S. Madhavan (@NSMlive), la 24-an de novembro 2016 [11]

#MemoriesofaMachine [14] estas strange amuza, sed aktuala filmo de Shailaja Padindala.
Spektu kaj kundivudu :) https://t.co/aWedKwVq4l [15]

— Kino (@CharlesBritto), la 21-an de novembro 2016 [16]

Shailaja Padindala ?????????? tio estas simple Verece kaj Kuraĝe! Kani Kantari Kanmani Kusruti tio ĉi havas sencon!https://t.co/wuV0z7YUhA [17]

— saran (@saranram), la 21-an de novembro 2016 [18]

Kvankam Barato estas naskiĝloko de Kamasutro [19], en la konservisma barata socio oni kutimas priparoli seksecon mallaŭtvoĉe kaj ekkoni ĝin malantaŭ fermitaj pordoj [20] [en]. En la barata kulturo babilado pri sekso [21] [en] estas malpermesita, seksumi antaŭ geedziĝo estas neakcepteble kaj multaj plenkreskuloj ne edukas la adoleskulojn pri sekso. Sed multaj homoj en Barato deziras ŝanĝi tion.

La reĝisoro Shailaja Padindala finis la Akademion de Kino kaj Televido de L. V. Prasad. Ŝi neas [2] [en] sian subtenon de perforto kontraŭ infanoj aŭ seksperforto, kiel tion asertas en siaj recenzoj multaj spektintoj. En sia intervjuo al Daily Thanthi Next ŝi karakterizis [22] [en] la filmon tiel:

The movie is a culmination of several personal experiences and stories of women we come across on a daily basis. I’ve attempted to explore the complexity surrounding sex and sexuality and how the society views it. […]

I didn’t want to moralise or demoralise the issue. I wanted the audience to form their own perspective and which is also why I’ve named it Memories of a Machine.

Tiu ĉi filmo estas kulmino de persona sperto kaj historioj de virinoj, kiujn ni renkontas ĉiutage. Mi provis esplori implikajn demandojn pri sekso, sekseco kaj pri tio kiel ili estas perceptataj de la socio. <…>

Mi ne dezirus moralizi aŭ malmoralizi rilate tiun ĉi temon. Mi dezirus ke la spektantoj formu sian propran vidpunkton, pro tio mi nomis ĝin “Rememoroj de maŝino”.

Dume iuj opinias aliel. La aktorino Kani Kusruti [23] [en] publikigis en sia Fejsbuk-paĝo recenzon fare de ŝia amiko:

While it’s true that when kids start exploring sex, they are often attracted to adults. This is quite a natural thing and happens to pretty much everyone. But an adult wanting to enter into a sexual act with a kid cannot be regarded as a natural thing. It is clearly an act of aggression. But the movie tries to place both these individuals as equals in the story. Which they certainly aren’t.

The movie also tries to normalize a pedophilic act by saying that the girl child liked it. It also tries to humanize the pedophile by saying how he was ‘gentle’ and took a ‘no’. In a country where women and kids are often subjected to violent crimes [24], this normalization of an aggressive act becomes even more problematic.

Kvankam veras ke kiam infanoj malkovras por si sekson, ili kutime estas allogataj de plenkreskuloj. Tio estas tute natura afero kaj okazas preskaŭ al ĉiu. Sed plenkreskulo kiu deziras amori kun infano ne povas esti konsiderata kiel io natura. Tio sendube estas agreso. Sed la filmo provas difini ambaŭ tiujn ĉi homojn kiel egalajn en tiu ĉi historio. Kiaj ili sendube ne estas.

Krome la filmo provas prezenti kiel normon la pedofilion, dirante ke la knabino ŝatis ĝin. Ĝi ankaŭ klopodas homigi la pedofilulon, dirante ke li estis “tenera” kaj komprenis la vorton “ne”. En lando kie virinoj kaj infanoj ofte iĝas viktimoj de perforto [24] [en], tiu ĉi normigo de la agreso prezentas eĉ pli grandan problemon.

Sourabha Rao [25] [en] respondis tiel:

Yes; the movie is a little too soft on the pedophile there, but I guess we shouldn't generalise that “some girls might ‘like it’ by listening to just one girl who might actually have. She was too young to even judge this on any intellectual or societal level; she was just a biological being exploring her body's reaction to something.

Jes, la filmo estas iomete leĝera rilate la pedofilion, sed mi opinias ke ne indas ĝeneraligi, ke “iuj knabinoj” povas “tion ŝati”, aŭskultinte unusolan knabinon, kiu vere povis ŝati tion. Ŝi estis tro juna por taksi tion je iu intelekta aŭ socia nivelo; ŝi estis nura biologia estaĵo, esploranta reagon de sia korpo al io.

Iuj koncizigas la aferon:

“Rememoroj de maŝino”, mallonga filmeto de Shailaja Padindala, aĉeteblas ĉe YouTube kiel milda porno sub la titolo “Mia unua seksumado” “Orgasmo” #Memoriesofamachine [26]

— N.Madhavan Kutty (@nandeilath), la 25-an de novembro 2016 [27]

La entreprenisto Sam Eapen [28] [en] opinias, ke “diverseco de opinioj kaj malsamaj aliroj al la demando povas helpi al la homo ricevi pli bonan komprenon de la temo”.

La reĝisoro Shailaja Padidndale defendas [22] [en] sian filmon kiel vojon al parolo pri sekso kaj sekseco:

Conversations about these subjects must be encouraged and brought out of closed walls. When an individual is able to speak about it without feeling awkward or uncomfortable, it paves for a better understanding of it and thereby creating a healthy environment. The more you forbid something, more negative will be the repercussions.

Pridiskitadon de tiuj ĉi temoj necesas stimuli kaj fari publika. Kiam homo povas paroli pri tio sen ĝeno kaj malkomforto, estiĝas pli bona kompreno de tio kaj do formiĝas pli sana medio. Ju pli vi malpermesas ion, des pli malbonaj estas la sekvoj.

Ŝi eĉ publikigis sian opinion ĉe YouTube, klarigante sian pozicion: