Adepto de naciismo, socialismo kaj nun ankaŭ de feminismo: diversaj facetoj de la vivo kaj verkado de la ĉeĥa verkistino Božena Němcová

Gravuraĵo bildiganta Božena Němcová. Desegnaĵo fare de la ĉeĥa desegnisto Jan Vilímek [en]. Wikimedia Commons CC-BY 3.0

Ĉe ĉiu homo, iam frekventinta ĉeĥan lernejon, nomo de Božena Němcová aŭtomate asociiĝas kun la verkita de ŝi en 1855 bukolika novelo «Avino» [en] (ĉeĥe: «Babička»). Tiu ĉi libro, reeldonita pli ol 300 fojojn, dum kelkaj generacioj estis deviga legaĵo por la ĉeĥaj lernejanoj. En ĝi estas bildigata idilia kampara infanaĝo, pasinta inter virinoj, dediĉintaj siajn vivojn al la edzo kaj familio.

Božena Němcová naskiĝis en 1820. La familio instigis ŝin edziniĝi al imposta inspektoro, 15 jarojn pli aĝa. Ŝi naskis al li kvar infanojn kaj veturadis post li tra la tuta Habsburga imperio, ĉar li estis transigata de unu loko al alia. Por manĝigi la familion ŝi ofte devis peti monon kaj manĝojn ĉe geamikoj kaj en 1862, sekvan tagon post la publikigo de sia novelo «Avino», kiu iĝis ŝia plej fama verko, Božena Němcová mortis pro elĉerpiĝo.

La 4-an de februaro 2020 estis la 200-a datreveno de ŝia naskiĝo. Dum lastaj ducent jaroj atenton altiris diversaj aspektoj de la vivo kaj kreado de Božena Němcová, kutime laŭaj al siatempaj tendencoj. Unue oni konsideris ŝin reprezentanto de la kontraŭgermanaj naciistoj*, poste — ikono de la komunismo, kaj hodiaŭ ŝia nomo iĝis simbolo de la feminismo.
[Ndlr * (kontraŭgermanaj naciistoj)temas pri la ĉeĥoj, kiuj luktis por sendependiĝo de la germana influo kaj evoluigo de la ĉeĥa nacia kulturo, ekde Mezepoko forte influita de la germanaj koloniistoj, loĝintaj en Sudetio kaj ne nur; post la Dua Mondmilito tiuj kontraŭgermanaj streboj rezultis je deportado de kelkaj milionoj da germanoj]

Sur la ilustraĵo videblas la ĉefrolulo de la novelo «Avino». Desegnaĵo de la ĉeĥa desegnisto Adolf. Vikimedia Komunejo – CC-BY 3.0

Božena Němcová — naciisto

Mezo de la 19-a jarcento estis turnopunkto en la historio de la pluretna, plurkonfesia kaj plurlingva Habsburga imperio: en 1848 naskiĝis tutslavismo, kies reprezentantoj pledis por la rajtoj de la slavaj popoloj kaj subtenis ilian unuiĝon, kio anticipis kreiĝon de naciaj ŝtatoj, aperintaj post la disfalo de la imperio en 1918.

La ĉeĥaj kaj slovakaj intelektuloj tiutempaj same aktive partoprenis tiun ĉi movadon. La edzo de Božena Němcová [oficisto] kundividis tiujn ĉi ideojn kaj kiam oni sendis lin al la teritorio de la nuna Slovakio, kaj poste al Prago, por deĵori tie, ŝi persone konatiĝis kun kelkaj el plej famaj pensantoj de la tutslavismo.

Kvankam la germana tiutempe estis la lingvo de la sociala moviĝemo, komerco kaj gazetaro, Božena Němcová, ricevinta edukadon en ambaŭ lingvoj, elektis la ĉeĥan kaj verkis en ĝi. En kelkaj siaj verkoj ŝi alvokis subteni la ĉeĥan lingvon malgraŭ trudo de la germana fare de la ŝtato.

Eble nome pro tio ŝi iĝis la simbolo de la ĉeĥa nacia historio kaj nun ekzemple ŝi estas bildigita sur la bankbileto je 500 ĉeĥaj kronoj. El ses bankbiletoj, nuntempe uzataj, nur sur du ĉeestas virinoj; alia bildigita iĝis la opera kantistino el la 19-a jarcento Ema Destinnová.

Ĉiuj nuntempaj ĉeĥaj bankbiletoj. Božena Němcová videblas sur la bankbileto je 500 ĉeĥaj kronoj. Vikimedia Komunejo CC-BY 3.0

En 2005 la ĉeĥa televido aranĝis nacian enketadon dum kiu oni demandis la homojn, kiun ili konsideras la plej fama ĉeĥo. En tiu listo [en] Božena Němcová okupis la dekan lokon — la plej altan el la virinoj.

Božena Němcová — socialisto

Ĉeĥoslovakio, aperinta sur la teritorio de la Habsburga imperio en 1918, nelonge estis politike sendependa: post la Dua mondmilito, en 1948 la potencon kaptis la komunista partio kaj la lando komencis rapide transformiĝi je la ŝtato-satelito de Sovetunio, trudinta sian ideologion de la socia realismo en ĉiuj sferoj de la arto kaj kulturo.

La kreado de Božena Němcová tiam ricevis novan traktadon: oni komencis konsideri ŝin la verkistino, sekvinta socialismajn ideojn, kiu priskribis klasan batalon kaj malriĉecon de la virinoj en la kapitalisma 19-a jarcento. Menciindas ke «Avino» komenciĝas de la citaĵo de la germana maldekstrula pensanto Karl Gutzkow:

Z toho vidíš, že chudí nejsou tak docela ubozí, jak si myslíme; jsou opravdu blaženější, než si představujeme a než my sami jsme.

El tio videblas, ke la malriĉuloj ne tiom malfeliĉas kiel ni pensas; efektive ili estas pli feliĉaj ol ni imagas, kaj ol ni mem estas.

En la 1940-aj jaroj la ĉeĥa ĵurnalisto, verkisto kaj komunisma idolo Julius Fučík verkis eseon titolitan «Božena Němcová bojující» [cs] («Božena Němcová — batalanto»), en kiu li gloris ŝin kiel socialisman heroinon.

Božena Němcová — feministino

Historio, malpermesita por antaŭaj traktantoj de ŝia kreado, iĝis la vivo de la libera virino Božena Němcová (la intelekta kaj seksa).

Krom esti fekunda aŭtoro (ŝi verkis novelojn, rakontojn, fabelojn, vojaĝnoticojn kaj eĉ etnografiajn eseojn), Božena Němcová partoprenis publikigadon de siaj verkoj, kio estis rara heroaĵo tiutempe. Franz Kafka, kiu parolis kaj verkis en la ĉeĥa kaj konservis volumon de ŝia «Korespondado», konsideris ŝin elstara memstara aŭtoro [en].

Kvankam antaŭnelonge historiistoj rimarkigis la fakton ke Božena Němcová estis malfeliĉa en geedzeco, ŝi havis aktivan seksan vivon, kaj kelkajn amaventurojn kun plej gravaj intelektuloj de tiu tempo. En leteroj ŝi parolas pri sia sekseco en la stilo, kiu ne estis propra [cs] al la virinoj en la 19-a jarcento.

En intervjuo por Global Voices ĉeĥa verkistino Radka Denemarková [en] klarigas sian admiron por Božena Němcová:

Dneska by z ní byla rebelka, bojovnice za lidská práva a bloggerka. Vnitřní nezávislost navzdory době, to je pro mě Božena Němcová. Nedovolí, aby v životě hrála jen stínovou roli dcery, manželky, matky, vždycky chtěla vědět, kdo je. Nechce být v životě otrokem.

Z literárního hlediska jí mnozí vytýkali, že měla takový talent a ztrácela čas právě korespondencí, která se ze záliby vyvinula ve vášeň. Ale copak měla volbu? Když v národních obrozeních malých národů zakotvila tradice, že spisovatel je svědomím národa a spisovatelé suplovali roli politiků, udržovali národní jazyk, obnovovali národní komunitu, povzbuzovali národní sebevědomí, tlumočili národní vůli? Nechtěla být pouhou milenkou. Díky své korespondenci je světová autorka.

Moc se taky nepřipomíná, že psala i německy, „jak jsem dorůstala, jsem velké zalíbení nacházela v knihách německých, a to české čtení a ta řeč zdálo se mi tuze sprosté.“ První německy psané texty spálila. Neměla poslouchat manžela panslavistu a měla psát dál německy, byla by součástí světové literatury, nejen té národní.

Hodiaŭ ŝi estus ribelulo, defendanto de homaj rajtoj kaj bloganto. Interna sendependeco, malgraŭ tempo en kiu ŝi vivis — jen kion por mi signifas Božena Němcová. Ŝi ne permesas al si ludi ombran rolon de filino, edzino, patrino, ŝi ĉiam deziras scii, kiu ŝi estas. Ŝi ne deziras esti sklavino en sia vivo.

De literatura vidpunkto multaj akuzas ŝin ke malgraŭ havi tioman talenton, ŝi malŝparis ĝin je nura korespondado, kiu iĝis ŝia obsedo. Sed ĉu ŝi havis elekteblon? Por la malgrandaj ŝtatoj la Movado pri Nacia Renaskiĝo kreis tradicion per kiu verkistoj estas la konscienco de la popolo, kaj ke ili povas anstataŭi politikistojn, subtenadis la nacian lingvon, restarigadis la nacian komunumon, alvokadis la popolon esti certa pri si mem, esprimadis la nacian volon. Ŝi ne volis esti nura amorulino. Tial ŝi iĝis, danke al siaj leteroj, universala verkistino.

Oni ofte ne mencias, ke ŝi verkis ankaŭ en la germana: «…kreskante, mi malkovris grandan ligitecon al la germanaj libroj dum legado en la ĉeĥa kaj la ĉeĥa lingvo mem ŝajnis al mi malhonora».  Ŝi bruligis siajn unuajn tekstojn verkitajn en la germana. Ŝi ne devintus aŭskulti sian edzon-tutslaviston kaj devintus daŭrigi verki en tiu ĉi lingvo. Ŝi tiam iĝus parto de ne nur la ĉeĥa, sed ankaŭ de la monda literaturo.

La 4-an de februaro oni festas ŝian oficialan naskiĝtagon (ekzistas certaj disputoj pri la vera dato de ŝia naskiĝo), kaj la influa ĉeĥa sendependa ĉiusemajna gazeto Respekt [cs] publikigis sur kovrilpaĝo ŝian portreton sub la titolo «Zázrak jménem Němcová» («Miraklo nomita Němcová»):

Speciala eldono, dediĉita al Božena Němcová, komenciĝas de artikolo de la fama ĉeĥa ĵurnalistino Silvie Lauder, kiu skribas [cs]:

Sejdou se Franz Kafka, Julius Fučík a Vlasta Chramostová. A v čem by tato značně nesourodá trojice mohla najít společnou řeč? Odpověď je překvapivě prostá. Všichni obdivovali Boženu Němcovou, byť každý jinak. Pro Fučíka byla spisovatelka, od jejíhož narození tento týden uplyne dvě stě let, „první socialistkou“, pro Kafku „jasnozřivě chytrá“ mistryně slova, pro Chramostovou inspirací pro zápas s totalitní mocí.

Renkontiĝas foje Franz Kafka, Julius Fučík kaj Vlasta Chramostová [unu el malmultaj disidentinoj dum la Praga Printempo]. Kaj kiun komunan temon diskuteblan povus trovi tiu triopo de tute malsamaj homoj? La respondo estas tre simpla. Ili ĉiuj fascinis Božena Němcová, kvankam ĉiu siamaniere. Por Fučík la verkistino, kies ducentan datrevenon de la naskiĝo ni festis ĉi-semajne, estis la «unua socialisto», por Kafka — «klarvidanta» vortomajstro, por Chramostová ŝi estis inspirfonto en lukto kontraŭ totalisma reĝimo.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.