“L Japan”: japana paro en Kobeo faras filmetojn pri lesba vivo

L Japan

L Japan estas filmeto en YouTube fare de “Internacia lesba paro kiu loĝas en la regiono Kansai de Japanio, Miho (Japanio) kaj Klara (Usono)”.

Klara kaj Miho estas lesba paro. Miho devenas el la gubernio Nara en Japanio, dum Klara venis el Usono. Ambaŭ nun loĝas en la japana urbo Kobeo, okcidente de Osako. Klara, kune kun sia partnerino, produktas “vlogon” (filmblogon) sub la nomo “L Japan“.

La homoj en Japanio havas neniujn sciojn, aŭ nur malmultajn, pri samseksemuloj.

La paro komencis fari fimetojn la 29-an de novembro 2019, kaj ĝis nun estas produktitaj preskaŭ tridek filmetoj.

La celo de la fimetoj, diras Klara, estas liveri amuzan kaj informan vidon pri la vivo en Japanio, kie la vivo de lesbaninoj ne multe diferencas de tiu de aliaj paroj.

La filmetoj estas en la japana lingvo, sed kun subtekstoj en la angla. Klara faras filmetojn, ankaŭ sole en la angla, pri rendevuado inter lesbaninoj en Japanio.

Eblas spekti filmetojn de Miho kaj Klara pri “L Japan” en YouTube [en], inkluzive de ĉi tiu enkonduko al la japana lesba ĵargono:

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.