- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Mistraktado de la vjetnama blogisto Le Anh Hung en malliberejo

Kategorioj: Orienta Azio, Vjetnamio, Civitanaj komunikiloj, Homaj rajtoj, Parollibereco, Politiko, Protesto, Regado, A2-lingvo-nivelo
[1]

Vjetnama blogisto Le Anh Hung estis arestita pro “misuzo de demokratiaj liberecoj kaj pro malobservo de la interesoj de organizaĵoj kaj individuoj.” Ekrankopio de YouTube-filmeto.

Resumo (A2)

Ĉi tiu artikolo venas el la Projekto 88 [2], sendependa novaĵejo kiu raportas pri homaj rajtoj [3] en Vjetnamio [4]. Tutmondaj Voĉoj republikigas ĝin kadre de interkonsento pri enhavo-interŝanĝo.

Le Anh Hung estas ĵurnalisto kaj blogisto el Vjetnamio.

Li ofte verkis artikolojn por kritiki la registaron de Vjetnamio. La registaro arestis lin en 2013 kaj sendis lin al mensa malsanulejo. Le Anh Hung estis denove arestita de la registaro la 8-an de julio 2018 surbaze de artikolo 331 de la kriminala kodo de 2015 [5] [en].

La 1-an de aprilo 2019, la enketa agentejo pri publika sekureco de Hanojo [6] subite transdonis Hung al la Centra Mensa Malsanulejo. La 24-an de aprilo, post kiam tiu malsanulejo faris taksadon de la mensa sano de Hung, la aŭtoritatoj sendis Hung denove al la malliberejo, sed antaŭ majo, li estis denove sendita al la malsanulejo. La kialo por konstante transloki lin restas malklara.

La registaro de Vjetnamio misuzas sian povon por sendi politikajn kaptitojn al centro por mensaj malsanuloj.

La patrino de Hung sendis peton al la vjetnamaj aŭtoritatoj por sendi lin hejmen por ke ŝi povu zorgi pri li.

La 8-an de marto 2020, aktivuloj malkaŝis, ke Le Anh Hung telefonis al sia patrino pro la agado de aŭtoritatoj kiuj devigis lin preni kuracilojn kiujn li ne volis, ĉar tiuj kuraciloj malsanigis lin multe. Tial li volis ke lia patrino petu helpon de la internacia komunumo.

La Projekto 88 intervjuis la patrinon kaj ŝi alvokis por liberigi sian filon. Spektu la filmeton ĉi-sube.