- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Noviga filmo pri HIV-epidemio en Rusio iĝas virusa

Kategorioj: Orienta kaj Centra Eŭropo, Rusio, Civitanaj komunikiloj, Filmo, Homaj rajtoj, Interreta aktivismo, Komunikiloj kaj ĵurnalismo, Parollibereco, Rajtoj je seksa diverseco (GLAT), Sano, RuNet Echo

“Cent homoj tage”, diras ekrankopio el la dokumenta filmo de Jurij Dud [1] pri la HIV-epidemio en Rusio. Tio estas averaĝa nombro de viktimoj, ĉiutage mortintaj pro HIV en 2018.

Jurij Dud [2] [en], unu el plej popularaj rusiaj vlogantoj  [3][eo], faris dokumentan filmon pri HIV en Rusio. Ekde ĝia publikigo la 11-an de februaro 2020 la filmo estis spektita proksimume 13 milionojn da fojoj. Tio faras ĝin unu el plej spektataj filmetoj ĉe YouTube [4] en la nuntempa Rusio. Apenaŭ eblas imagi pli konvenan tempon por ĝia publikigo.

Rusio alfrontis epidemion de HIV. Fine de 2019 la Ministerio pri sano de Rusio taksis la nombron de la HIV-pozitivaj rusianoj je unu miliono [5] [en], kio signifas ke la sindromo trafis proksimume 1% de la loĝantaro de Rusio. Tamen la rusia registaro plu silentas. Kiel klarigis la sociologo Iskander Jasavajev en lastjara novembro  [6][ru] al la sendependa “Nova gazeto”:

Из миллиона четырехсот тысяч случаев ВИЧ-инфекции, зарегистрированных в нашей стране с 1987 года, более половины — около 750 тысяч — зарегистрировано с 2012 года, когда начался третий путинский срок.

El unu miliono kvarcent mil kazoj de la HIV-infektiĝoj, registritaj en la lando ekde 1987, pli ol duono — ĉirkaŭ 750 mil — estas registritaj ekde 2012, kiam komenciĝis la tria oficperiodo de Putin.

Feliĉe la aktive evoluanta vlogaro [7] [eo] povas paroli pri tio, kion prisilentas aliaj. Multe da abonantoj spuras laboron de vlogantoj kiel Dud, ĉar ili proponas maloftan alternativon en la lando, kie amaskomunikiloj estas cenzurataj kaj regataj de la aŭtoritatoj. Televido [8] [en] estas la ĉefa informfonto en Rusio, kio signifas ke plejparto de la alternativaj amaskomunikiloj, escepte de la interreta televidkanalo Doĵd (Pluvo) [9] [en], estas gazetoj kaj radio. Do popularaj YouTube-kanaloj de vlogantoj estas la solaj, kiuj efektive konkurencas kun la ŝtataj televidkanaloj.

Jurij Dud, eksa sporta ĵurnalisto, estas unu el plej famaj vlogantoj en Rusio, kies spektantaro en lia YouTube-kanalo [10] superas 6 milionojn da abonantoj. Li ofte intervjuas ruslingvajn stelulojn kaj faris kelkajn profesiajn dokumentajn filmojn pri aferoj, diskutataj en la rusia socio.

Lia atenta kaj pensema aliro al iuj vere tiklaj temoj faris lin sen troigo vera stelulo de la rusia Interreto. Tutmondaj Voĉoj petis Ĵenja Sneĵkina, la rusan ĵurnalistinon el Prago kaj fakulon pri la rusia vlogaro, klarigi la hodiaŭan popularecon de la vlogoj en Rusio, inkluzive la sukceson de Jurij Dud:

Быстрая обратная связь дала создателям контента возможность наиболее точно попадать в свою аудиторию. По мере наступления цензуры в России, все больше людей старались уйти из-под ее влияния и переходили на площадку, которая в силу ее устройства не дает российским властям цензурировать контент. Также как и несколько десятков миллионов пользователей предпочитают неподцензурное медиа. 

С самого начала своей карьеры на Youtube Дудь говорил о себе как о человеке, который задает неудобные вопросы и старается докопаться до реального положения дел. Без осуждения, но с пониманием. Фактически он переоткрыл жанр интервью, отменив “приличия” поведения героев. По мере развития канала количество вопросов росло, как и количество тем, о которых Дудь рисковал говорить. Рекордами прошлого года стали фильмы “Колыма” и “Беслан” (у обоих по 19 миллионов просмотров). Оба фильма вызвали ярость российских пропагандистов. Логично, что одной из тем для следующих фильмов должна была стать ситуация с ВИЧ в России, потому что положение дел тут трагическое.

Rapida reago de la spektantoj ebligis al la kreintoj plej ĝuste trafi sian spektantaron. Dum progresadis cenzuro en Rusio, ĉiam pli da homoj klopodis eskapi ĝian influon kaj transiradis al loko, kiu pro siaj specifaj trajtoj malebligas al la rusiaj aŭtoritatoj cenzuri la enhavon. Same dekmilionoj da spektantoj preferas necenzuritajn amaskomunikilojn.

Ekde komenco de sia jutuba kariero [4] [eo], Dud parolis pri si kiel homo, kiu faras malkomfortajn demandojn kaj klopodas eltrovi realan staton de la aferoj. Sen kondamno, sed kun kompreno. Efektive li remalkovris la intervjuan ĝenron, nuliginte “kutimojn” de la konduto de ties partoprenantoj. Dum evoluo de la kanalo nombro de demandoj kreskis, same kiel tiu de temoj, pri kiuj Dud riskis paroli. Rekordoj de la antaŭa jaro iĝis la filmoj “Kolimo” kaj “Beslano” (ĉiu havas po 19 milionoj da spektoj). Ambaŭ filmoj estigis furiozan reagon de la rusiaj propagandistoj. Do estas logike ke unu el la sekvaj temoj iĝis HIV en Rusio, ĉar la aferoj tiukampe aspektas tragike.

Nomo de la lasta dokumenta filmo de Jurij Dud — “HIV en Rusio” — Epidemio, pri kiu oni ne parolas” daŭras ĉirkaŭ du horojn. La filmo komenciĝas de ligilo al statistikaj datumoj, inkluzive de la fakto ke en 2018 pro HIV ĉiutage mortis po 100 homoj. La filmo enhavas historiojn de HIV-pozitivaj homoj kaj iliaj partneroj, tuŝante plej diversajn temojn kiel: paroj, en kiuj unu partnero estas HIV-pozitiva kaj alia ne, HIV-pozitivaj infanoj, HIV kaj konsumado de narkotikaĵoj, mitoj pri vojoj de disvastiĝo de HIV, HIV-aktivismo, neceso de seksa edukado en la lernejoj, silentado de la aŭtoritatoj. La filmo estas kreita surbaze de realaj vivhistorioj kaj, same kiel aliaj verkoj de Dud, estas farita en buŝparola stilo, kiu grave diferencas de la stilo de la oficialaj amaskomunikiloj en Rusio.

Malfacilas supertaksi influon de tiu ĉi filmo sur Rusion — nombro de spektantoj kreskas ĉiutage. Sed ne eblas mezuri forton de la filmo per la ciferoj. Retumanto tiel komentis sub la video ĉe YouTube:

La aperon de la dokumenta filmo de Dud sekvis vera eksplodo en testado por HIV — tiu ĉi fakto respegulas mankon de efikaj registaraj kampanjoj celantaj preventi la epidemion. Unu el la artikoloj diras [12], ke ekde la 11-a de februaro postulado pri la HIV-testoj en Rusio kreskis je 5500%.

Supozeble tia sukceso de la filmo igos la aŭtoritatojn atenti la problemon. La rusia Ŝtata Dumao [13] [en] aranĝis spektadon de la filmo la 14-an de februaro:

En nia Ŝtata Dumao estas ja iom neatendita elekto por la Tago de Sankta Valentino. Oni montras Jurij Dud. pic.twitter.com/R8kkjeamur [16]

— Valerij Raŝkin (@RashkinV) la 14-an de februaro 2020

La 16-an de februaro la Kalkula Ĉambro de Rusio [17] [en], efektiviganta financan kontrolon de la ŝtata buĝeto, anoncis [18] [en], ke ĝi spuros efikecon de la rimedoj celantaj subtenon de la HIV-pozitivaj rusianoj. La estro de la Kalkula Ĉambro Aleksej Kudrin laŭdis la filmon de Dud en Tvitero:

Jurij Dud faris necesan filmon pri la HIV-epidemio en Rusio. Jam pli ol miliono da homoj estas infektitaj. En 2018 pro HIV mortis 37 mil homoj. Averaĝe po 100 homoj tage. Komparu kun la kronviruso [23] [eo] #HIV en nia lando ankoraŭ estas pli reala minaco. https://t.co/5UkqKEnZV3 @yurydud [24]

— Aleksej Kudrin (@Aleksei Kudrin) la 16-a de februaro 2020

Sneĵkina, nia ĵurnalistino el Prago, ne kredas ke la aŭtoritatoj tuj ŝanĝos sian aliron. Tamen ŝi kun optimismo parolas pri perspektivoj de larĝigo de la socia konsciado pri HIV en Rusio:

Условно говоря “власти” услышали слова Дудя и его героев – фильм был показан в Госдуме и Министерстве здравоохранения России. Я не думаю, что сам фильм приведет к каким-то радикальным результатам. А вот то, что гораздо больше людей открыли для себя, что доступное тестирование на ВИЧ и доступные лекарства, это может иметь гораздо более широкие последствия.

Oni povas diri, ke la “aŭtoritatoj” ekaŭdis la vortojn de Dud kaj de liaj herooj — la filmo estis montrita en la Ŝtata Dumao kaj la Ministerio pri sano en Rusio. Mi ne pensas ke la filmo mem kaŭzos iujn radikalajn ŝanĝojn. Sed tio, ke oble pli da homoj malkovris por si alireblan HIV-testadon kaj alireblajn kuracilojn, tio povas havi multoble pli grandajn sekvojn.

Unu el la plej turmentaj momentoj en la filmo de Dud estas lia intervjuo kun Katja, eksa narkotikulino, kiu mortis dum la filmado. Dum la konversacio Katja kelkfoje ripetis:

Мы не прокаженные. Я надеюсь, что [о нас] пойдет поток информации

Ni ne estas lepruloj. Mi esperas, ke [pri ni] libere ekfluos informoj.