La operaco Àmò̩té̩kùn en Niĝerio: ĉu leopardo, gepardo aŭ tigro?

Gepardo [eo]. Foto de Cifer88, Pixabay CC BY 2.0.

Pro kresko de minacoj al sekureco en Niĝerio guberniestroj de la sud-okcidentaj ŝtatoj unuiĝis por lanĉi la operacon Àmò̩té̩kùn — regionan sekurecan taĉmenton, kiu ekfunkciis [en] la 9-an de januaro 2020.

Dum iuj aprezis la iniciaton pri lukto kontraŭ eksplodo de la kidnapoj kaj murdoj en la regiono, aliaj kritikis [en] la operacon, dirinte ke ĝi ne havas sencon kaj kontraŭas la politikon de la federacia registaro.

Sur fono de la akraj politikaj disputoj ĉirkaŭ la operaco Àmò̩té̩kùn, lingvistoj kaj ŝatantoj de la joruba [eo] kulturo pridiskutas tradukon de la vorto àmò̩té̩kùn.

Kion signifas àmò̩té̩kùn?

Lingvistoj delonge ne ŝatis haveblon de tri eventualaj tradukoj de la vorto àmò̩té̩kùn samtempe: leopardo, gepardo kaj tigro. Por definitive solvi la aferon estis plenumita skrupula esplorado, konsiderinta kulturajn specifaĵojn de la joruboj rilate nomojn kaj tradukojn.

Proverbo en la joruba lingvo [eo] iom klarigas la situacion: Asárépani bíi àmò̩té̩kùn, kio tradukeblas pli-malpli kiel “Mortigi same rapide kiel àmò̩té̩kùn”, do homo aŭ aĵo estas komparataj kun tiu rapida besto. Ĉu tio signifas ke la plej ĝusta traduko estos “gepardo”?

Gepardo estas la plej rapida surtera besto kaj eĉ Usain Bolt [eo] ne sukcesis avanci ĝin. La vorto àmò̩té̩kùn devenas de la frazo “ohun tí a mò tó tó e̩kùn”, kies proksimuma traduko estas “tio kio, kiel ni scias, havas karakterizojn proprajn al e̩kùn”.

El tio eblas konkludi ke àmò̩té̩kùn signifas “gepardo”. Tamen iuj uzas la vorton òwàwà anstataŭ àmò̩té̩kùn, kiam temas pri gepardo.

Sed kion vere signifas e̩kùn? Ĉu gepardo, leopardotigro?

Iuj opinias ke e̩kùn estas leopardo, vivanta en Afriko sude de Saharo kaj grava por la joruboj. Tion montras provervo “fere bí e̩kùn”, kio signifas “same rapida kiel e̩kùn”. Gepardo estas pli rapida ol leopardo. Sed ĉu leopardo vere estas pli rapida ol tigro?

Iuj opinias ke sub la vorto ekùn estas komprenata tigro — la sola besto, kiu efektive devenas el Azio.

Ligo inter la vortoj e̩kùn kaj tigro povis aperi sekve de influo de unu el la jenaj faktoroj: koloniigo, okcidenta edukado aŭ konatiĝo de la afrikanoj kun tiu ĉi besto, kiam la britoj povis alporti ĝin al Niĝerio dum la koloniisma epoko.

Eble la britaj koloniistoj donis al la vorto e̩kùn signifon tigro pro tio, ke por ili tio signifas estis “rapida besto”. Tamen tute ne eblas paroli pri tio, ke la vorto e̩kùn origine signifis tigro, ĉar tiu besto ne estas indiĝena por Niĝerio.

Iuj asertas, ke la vorto tigro en la joruba estas ògìdán, sed plej verŝajne tio estas oríkì (“laŭda nomo”), derivita el la kanto:

Ògìdán ò ní se barber k’ájá dé’bè lo ge’run, ìpòrí ajá ò gbódò b’é̩kùnní bùbá.

Ògìdán ne iĝos frizisto, hundoj ne venos al li por sin frizi — eĉ ne unu hundo rajtos eniri teritorion de e̩kùn.

En tiu ĉi proverbo, prezentanta miksaĵon de la anglaj kaj jorubaj vortoj, estas uzata la angla vorto “barber” (“frizisto”), kio komprenigas ke la kanto plej verŝane estis verkita dum aŭ post la brita kolonia regado. Eble nome tiam aperis ambaŭ vortoj — e̩kùn kaj ogìdán signifas “tigro”.

Alia joruba proverbo diras: “Ògìdán olólà ‘jù, akomonílà láì l’óbe”, kio tradukeblas kiel “Ògìdán, elstara arbara besto, instruas siajn idojn sen uzi tranĉilon”, kio aludas al la akraj ungegoj de la besto. Tiu ĉi proverbo konfirmas la fakton, ke la joruboj bone konas leopardon — la beston, kiu vivis apude. Do ogìdán ankaŭ povas signifi leopardon, ne nur tigron aŭ gepardon.

Se la vorto e̩kùn signifas “leopardo”, oni povas kuraĝe supozi ke àmò̩té̩kùn signifas “gepardo”.

Tiuj ĉi bestoj havas similan harkoloron, malsame ol tigro. Leopardo havas sur haŭto rondajn makulojn; gepardo ankaŭ havas makulojn surdorse dum tigro havas striojn. Muzeloj de leopardo kaj gepardo ankaŭ havas certan similecon.

Ekzistantaj tradicioj

Ekranbildo de video pri festivalo Ayo en Lagoso, Niĝerio, la 30-an de marto 2012. Dreams Shots Videos.

Sekvante jamajn tradiciojn, Aláàfin of Ò̩yó̩ [en] (reganto de la joruba reĝlando Oyo [en]), Lia Reĝa Moŝto  Lamidi Olayiwola Adeyemi la 3-a, ĉiam metas siajn piedojn sur la felon de e̩kùn, kiu ĉiam estas la leoparda felo. Plejparto de oba aŭ “reĝoj” ankaŭ uzas leopardan felon kaj nur malmultaj uzas la felon de àmò̩té̩kùn — gepardo.

Necesas rimarkigi, ke dum eégún atìpàkó̩, fama maskerado en la urbo Ibadano [eo], Niĝerio, oni ĉiam uzas la leopardan felon nomatan per la respektiva vorto e̩kùn.

Necesas atenti ankaŭ la popularan festivalon Adamu Orisa Play [en] en Lagos, pli konatan kiel È̩yò̩ — la kostumitan dancfestivalon. Unu el la pastroj de la grupo Làbà E̩kùn È̩yò̩, la dua laŭgrande el kvin ĉefaj dancogrupoj de la festivalo È̩yò̩, portas grandan sakon el la leoparda felo, kio aludas al la vorto e̩kùn en la nomo de la grupo.

Do e̩kùn signifas “leopardo” kaj àmò̩té̩kùn — “gepardo”. “Tigro” ne havas analogojn en la kulturo kaj lingvo escepte de eble iuj pruntitaj vortoj.

Lingvistoj devas trakti tiujn ĉi miskonceptojn, unuavice en la eduka sistemo de Niĝerio. Kaj speciale kiam jorubaj vortoj trafas titolojn de internaciaj nomoj kiel okazis al la grava sekureca operaco Àmò̩té̩kùn.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.