- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Vivo de marĝenuloj: la lulioj en Uzbekio

Kategorioj: Centra Azio kaj Kaŭkazio, Uzbekio, Civitanaj komunikiloj, Edukado, Etno kaj raso, Historio, Homaj rajtoj, Indiĝenoj, Juro, Regado

Junulo-lulio el la  [1]provinco Surĥandargo en la suda parto de Uzbekio [2]. Foto de Aleksandr Barkovskij. Uzata kun permeso.

Uzbekio [2] estis lulilo de kelkaj imperioj kaj popoloj de Centra Azio [3]. Tiun specifaĵon bone spegulas pluretneco de la lando kun 30-miliona loĝantaro. Kvankam la etnaj uzbekoj [4] konsistigas plimulton, ekzistas ankaŭ 50 etnaj minoritatoj, interalie la lulioj [5] [en]. Reprezentantoj de tiu ĉi komunumo ofte okupas marĝenan pozicion en la uzbeka socio kaj ofte estas diskriminaciataj pro sia etna deveno.

Oni supozas ke la lulioj estas malproksimaj parencoj de la eŭropaj kaj proksimorientaj [6] ciganoj [7], sed ilia deveno estas malklara. Pro tio ĝis nun mankas unueca opinio kiel nomi ilin. En la rusa oni kutime uzas la vorton “цыгане”, kutime tradukeblan al la angla kiel “Gypsies” — kio ofte estas konsiderata humiliga kaj plej ofte anstataŭigata per la vorto “Roma“.

Laŭ esplorado [8] [en], plenumita en 2019 de la uzbeka esploristino Kamilla Zakirova:

Central Asia's [Roma] are usually called Lyuli. The Lyuli describe themselves using the term Mughat, an Iranian term meaning “fire cult followers,” which is applied to Zoroastrians. They have inhabited the territories of Central Asia for centuries, ever since their ancestors migrated from the Punjab in present day Pakistan. There are no accurate contemporary data on the Lyuli population because it does not participate in the government conducted census and many members of the Lyuli population never obtain legal documents.

[Ciganoj] de Centra Azio [3] [eo] kutime estas nomataj lulioj. La lulioj nomas sin mem kutime mugatoj per irana termino, uzata de la zoroastrianoj [9] [eo], kiu signifas “adeptoj de la fajrokulto”. Dum jarcentoj ili loĝis en Centra Azio, ekde la epoko, kiam iliaj prauloj transloĝiĝis tien el Panĝabo [10] en la nuntempa Pakistano [11] [eo]. Nun mankas ekzakta informo pri ilia nombro, ĉar ili ne partoprenas en la registaraj censoj kaj multaj anoj de la komunumo dum la tuta vivo ne ricevas jure agnoskatajn dokumentojn.

Mi intervjuis artiston-konceptualiston [12] [eo] kaj aktivulon Aleksandr Barkovskij, kiu estas etna ruso, sed interesiĝas pri la lulioj kaj faris pri ili kelkajn mallongajn filmetojn. Jen mallonga versio de tiu intervjuo.

Filip Noubel (FN): Kio estas la ĉefa socia problemo, alfrontata de la lulioj?

Александр Барковский (АБ): Проблема образования — негласное решение с обеих сторон о недостижимости образования и отчасти его ненадобности. Это происходит по вине обеих сторон; у цыган в основном из-за их патриархальных принципов, когда глава клана — авторитарный мужчина — единственный имеет право голоса и принимает решение не в пользу получения образования, а чаще всего в пользу сложившихся правил диаспоры. В обществе доминирует идея, что цыгане-люли сами сделали выбор не в пользу получения образования и давать им возможность учиться и получать различные профессии не имеет никакого смысла. Хотя при опросе самих цыган-люли можно узнать, что среди них есть большой процент желающих изменить свою судьбу. Взрослые цыгане говорят, что хотят для своих детей лучшей судьбы, и понимают, что этого можно добиться при получении хорошего образования.

Aleksandr Barkovskij (AB): Tio estas la edukado — nevoĉigita decido ambaŭflanka pri neatingebleco de la edukado kaj pri ĝia neneceso. Pri tio kulpas ambaŭ flankoj: la ciganoj precipe pro iliaj patriarkecaj principoj, kiam la klanestro — aŭtoritata viro — sola havas voĉrajton kaj decidas favore ne al la edukado, sed al la reguloj de la komunumo. En la socio dominas ideo, ke la lulioj mem decidis ne ricevi la edukadon, do doni al ili eblon ricevi edukon kaj profesiojn ne havas sencon. Kvankam enketado inter la lulioj mem montras, ke multaj el ili deziras ŝanĝi sian sorton. Plenkreskaj ciganoj diras, ke ili deziras pli bonan sorton por siaj infanoj kaj komprenas, ke tio eblos nur danke al bona edukado.

FN: Ĉu tio signifas ke la infanoj de lulioj ne havas aliron al la edukado?

АБ: Большая проблема цыган-люли — это дети, лишённые детства. В семьях цыган-люли детей рожают много, но выживает из них только половина, иногда меньше. Уже с первых недель жизни мать берёт ребёнка с собой в город, где она ходит целый день, — летом под палящем солнцем, зимой под снегом, — в одной руке держа ребёнка, а другой прося милостыню. Таким образом можно сказать, что ребёнок с молоком матери впитывает в себя картину мира попрошайничества, лишений, унижений и бесконечных побоев.

AB: Granda problemo de la ciganoj-lulioj estas infanoj, senigitaj je infanaĝo. En la familioj de la ciganoj-lulioj oni naskas multe, sed postvivas nur duono, foje malpli. Jam ekde la unuaj vivsemajnoj la patrino prenas la bebon kun si al la urbo, kie ŝi marŝadas tutan tagon — somere sub ardanta suno, vintre sub neĝo — en unu mano tenante la bebon, per alia almozpetante. Do oni povas diri, ke la bebo kun patrina lakto ensorbas bildon de la mondo de almozado, suferoj, humiligoj kaj senfina batado.

Lulia knabo en komunuma lernejo en la Surĥandarja provinco [1]. Foto de Aleksandr Barkovskij. Uzata kun permeso.

FN: Kian statuson havas la virinoj en la komunumo?

АБ: Статус женщины в цыганском обществе не равноправен статусу мужчины. Женщина не имеет тех же прав, но имеет много различных обязанностей. Цыганские женщины вынуждены рожать много детей, хотят они этого или нет, и только так они могут получить уважение в цыганском обществе, когда первый вопрос, который задают цыганской женщине, это сколько у неё детей? Единственный шанс на образование, которое она может получить, это получить его до замужества, что бывает крайне редко. Также существует огромная проблема ранних браков среди цыган, когда девушку уже в 14—15 лет выдают замуж.

AB: Statuso de la virino en la cigana socio ne egalas al tiu de la viro. La virino ne havas la samajn rajtojn dum ŝiaj devoj abundas. La ciganaj virinoj devas naski multe da infanoj, ĉu ili deziras tion aŭ ne, ĉar nur tiel ili povas ricevi estimon en la cigana socio; ja la unua demando, kiun oni faras al la cigana virino, estas kiom da infanoj ŝi havas. Ŝia sola ŝanco ricevi edukadon estas fari tion antaŭ edziniĝo, kio okazas ege malofte. Krome ekzistas granda problemo de fruaj geedziĝoj inter la ciganoj, kiam junulino 14-15 jarojn aĝa jam estas edzinigata.

Geedza paro de lulioj en tendaro apud Taŝkento [13], la ĉefurbo de Uzbekio. Foto de Aleksandr Barkovskij. Uzata kun permeso.

FN: Ĉu religio ludas gravan rolon en la vivo de la lulioj?

АБ: Цыгане-люли позиционируют себя как мусульмане-сунниты, они читают намаз и отмечают все религиозные исламские предписания и праздники. В светском же исламском обществе узбеки, как и таджики, дискриминируют их как единоверцев, считая их «не истинными» мусульманами из-за языческого прошлого, кастовой системы, огнепоклонничества. Понимание ислама цыганами-люли существует скорее в контексте народного ислама с элементами языческого прошлого, которые и по сей день имеют место в жизни цыган.

AB: La ciganoj-lulioj konsideras sin islamanoj-sunaistoj [14] [eo], ili faras la preĝon salah [15] [araba [16]: صلاة] kaj sekvas ĉiujn islamajn ordonojn kaj festojn. En laika islama socio la uzbekoj, same kiel la taĝikoj, diskriminacias ilin, konsiderante ilin “malveraj” islamanoj pro ilia pagana [17] pasinteco, kasta sistemo, adorado de la fajro. La ciganoj-lulioj perceptas islamon precipe kadre de la kunteksto de la popola islamo kun elementoj de la pagana pasinteco, kiuj ĝis nun havas lokon en la vivo de la ciganoj.

Familio de lulioj en rusa ortodoksa tombejo en Taŝkento dum Pasko, kiam homoj tradicie manĝas apud tomboŝtonoj. Foto de Aleksandr Barkovskij. Uzata kun permeso.

FN: Kiel la registaro traktas socialajn problemojn, kiujn alfrontas anoj de la komunumo?

AБ: Проблема социальной незащищенности цыган-люли отчасти в том, что о них никому ничего не известно в обществе. Где они проживают и в каком количестве? Отсюда следует, что власти могут вести любую политику по отношению к цыганской диаспоре, и это всегда будет оставаться незамеченным. Поэтому для соблюдения их конституционных прав необходима прозрачность ситуации и максимально возможная её информативность.

AB: Problemo de la sociala senprotekteco de la ciganoj-lulioj parte radikas en tio, ke neniu scias ion pri ili en la socio. Kie ili loĝas kaj kiom da ili? Tio ebligas al la aŭtoritatoj realigi iun ajn politikon rilate la ciganan diasporon kaj tio ĉiam restos nerimarkita. Do, por gardi iliajn konstituciajn rajtojn necesas travidebleco de la situacio kaj maksimumo da informoj.