- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Eĉ kun novaj leĝoj, Brazilo penas protekti virinojn antaŭ pligrandigo de femicidoj

Kategorioj: Latinameriko, Brazilo, Civitanaj komunikiloj, Homaj rajtoj, Politiko, Virinoj kaj genro

Virinoj protestas en Rio-de-Ĵanejro por atentigi pri kvanto de femicidoj en Brazilo: “Por vivoj de virinoj. Seksismo murdas”. Foto de Fernando Frazão/Agência Brasil, uzata kun permeso.

Ĉi tiu artikolo estas parto de speciala raportado de Global Voices pri seksperforto en Latinameriko [1].

Dum la nombro de murdoj en Brazilo malgrandiĝas [2], femicido [3] – la nombro de murditaj virinoj – multiĝas rezulte de hejma agresado aŭ seksperforto, kutime farita de viro kaj plej ofte de edzo aŭ proksimulo [4].

Tutmonde, Brazilo estas la kvina laŭ kvanto de murditaj virinoj [5], asertas la Monda Organizaĵo pri Sano [6], kaj la Inter-Amerika Komisiono pri Homaj Rajtoj (IACHR) kiu konsideris tion “alarma [7]“.

Sed la kialo de la nuna pligrandiĝo eble rilatas al lastatempa nova leĝo. En 2015, Brazilo aldonis la femicidan krimon [8] al la kriminala kodo. Nun, femicido estas konsiderata kiel pligravigo por murdo, kun pli severaj punoj [9] se la viktimo estis graveda, handikapita kaj aĝis malpli ol 14 jarojn aŭ pli ol 60 jarojn.

La plenuma direktoro de la Brazila Forumo pri Publika Sekureco, Samira Bueno, raportas pri perforto jam multajn jarojn pere de la Mapo de Perforto [10], kiu estas jara raporto pri perforto en Brazilo, publikigita de la Instituto pri Aplikata Ekonomia Esplorado (Ipea).

Laŭ Bueno, la leĝo kuraĝigis policon distingi femicidon de komuna murdo, kaj la nombrado ŝanĝiĝis. Parolante kun Global Voices per telefono, ŝi diris:

Nesse contexto de morte violenta de mulheres, o número de fatos enquadrados como feminicídio também aumentou. Ou seja, o número de mortes é um número absoluto, mas o número de feminicídio é variável porque depende da interpretação que se dá no momento de registro da ocorrência. Aumentar esses números é um aspecto positivo e que revela envolvimento e conscientização por parte das autoridades.

Kadre de perforta mortigo de virinoj, la kvanto de kazoj difinitaj kiel femicido ankaŭ kreskis. Tio estas, la kvanto de murdoj estas absoluta, sed la kvanto de femicidoj dependas de kompreno dum la registrado de krimo. La prigrandiĝo estas tiurilate pozitiva, ĉar ĝi montras konsciencon de la aŭtoritatoj.

Tamen, kreskis la nombro de ĉiuj krimoj ritalaj al seksatenco* kiel hejma agresoj kaj seksperforto [11]. Buenos ankaŭ diris:
*[Seksatenco [12][1] [13] aŭ stupro[2] [14] estas leĝe punata provo [15] havi seksajn rilatojn kun iu persono kontraŭ ties volo, er fizika [16] aŭ psikologia [17] rimedo. Tamen eble en la koncernata lando la leĝo ne punas tiajn provojn [18].]

sed eble en la koncernata lando la leĝo ne punas tiajn provojn

A maior parte dos crimes de feminicídio decorre de violência doméstica, que está aumentando. Por isso o assunto tem se tornado central no Brasil. A violência de gênero continua sendo o ‘calcanhar de Aquiles’ em termos de política de segurança pública.

La plimulto de femicidoj rilatas al hejma perforto, kies ofteco kreskas. Pro tio la afero disvastiĝas en Brazilo. Seksperforto ankoraŭ estas la plej malfacila problemo en politikoj pri publika sekureco.

Bueno opinias ke tio ĉi estas tre eksterordinara momento en la historio de Brazilo:

Nós nunca tivemos tantas leis abordando violência contra as mulheres. Foi um avanço importante, mas precisamos ter a clareza de que leis penais não mudam comportamento. 

Neniam ekzistis tiom da leĝoj pri perforto kontraŭ virinoj. Okazis grava antaŭeniĝo, sed ni memoru ke leĝoj ne ŝanĝas konduton.

Tri aferoj pri genro-rilata perforto en Brazilo

Laŭ Bueno, estas tri gravaj aferoj pri genro-rilata perforto en Brazilo hodiaŭ:

Nigraj virinoj estas la plimulto inter la viktimoj

Inter 2007 kaj 2017, murdoj de nigraj virinoj kreskis je 29,9% kompare kun 4,5% de ne-nigraj virinoj. Pli ol 65% de ĉiuj virinoj murditaj en 2017 estis nigraj, laŭ la Mapo de Perforto. Bueno diras:

Raça e classe são elementos fundamentais pra entender violência de gênero. As negras têm menor escolaridade, vivem em áreas mais periféricas e tem mais dificuldade de acessar instrumentos públicos. Tem salários mais baixos que mulheres brancas com a mesma escolaridade.

Raso kaj klaso estas gravaj por kompreni seksperforton. Nigraj virinoj havas malpli da edukiteco, loĝas en marĝenaj regionoj kaj havas pli da malfacilaĵoj por aliri publikajn servojn. Ili havas pli malgrandajn enspezojn ol blankaj virinoj kun sama edukiteco.

La malegaleco pri salajroj kaŭzita de genra diskriminacio kaj rasismo faras nigrajn virinojn unu inter la plej finance vundeblaj grupoj en la lando. Ili averaĝe ricevas BRL 1394,00 (ĉirkaŭ 300 usonaj dolaroj aŭ 276 €) monate, kio estas malpli ol duono de la averaĝo por blankaj viroj [19], BRL 3138,00 (697 usonaj dolaroj aŭ 641 €). Ŝi diras:

Quando tem crescimento na violência letal contra a mulher, ele é puxado pelo número de vítimas negras; quando há redução, ela se verifica mais entre mulheres brancas.

Kiam kreskas la perforto kontraŭ virinoj, la kresko estas inter nigraj viktimoj, sed kiam la perforto malkreskas, la malkresko estas inter blankaj virinoj.

Nesufiĉa subteno de la registaro

Brazilo havis rekordan nombron de 263 000 kazoj [11] de hejma perforto kontraŭ virinoj en 2018, kaj de 54 000 viktimoj de seksperforto. Tamen, la buĝeto por la Sekretariato pri Virinoj, kiu administras programon por subteni viktimojn, malgrandiĝis de US$ 25 milionoj en 2015 al US$ 1,1 milionoj en 2019 [20], laŭ raporto de la Grupo Estado.

Prezidento Jair Bolsonaro [20] diris en februaro ke la klopodoj kontraŭbatali perfortojn rilatajn al sekso ne bezonas pli da mono, sed oni bezonas “ŝanĝon de sinteno kaj agoj” kaj pli da “konscienco”.

Damares Alves, Ministro pri Virinoj, Familio kaj Homaj Rajtoj estas la registara proparolantino [21] pri seksperfortoj. Advokato kaj evangelia pastoro, Alves estas konata pro sia konservema sinteno pri virinaj rajtoj kaj seksa identeco, pro siaj religiaj kredoj.

Frue en 2019, ŝi diris ke “knaboj vestiĝu blue kaj knabinoj vestiĝu rozkolore [22]“. En februaro 2020, Alves proponis abstinadon kiel strategion por preventi junaĝajn gravedecojn [23], ignorante la seksperforton. Laŭ raporto de la Ministerio pri Sano [24], inter 2011 kaj 2016, 16 680 junulinoj inter 15 kaj 19 jaraĝaj suferis seksperforton kaj 2387 el ili gravediĝis.

Intertempe, projekto de leĝo kiu donus al viktimoj de hejma perforto financan subtenon, stagnas en parlamento ekde sep jaroj [25].

Pli da pafiloj, malpli da sekureco

Unu el la unuaj promesoj de Bolsonaro estis faciligi aliron al pafiloj [26], kio povus konduki pli da mortigoj rilataj al hejma perforto [27]. Laŭ Bueno, armiloj uzataj en femicidoj estas “ĉio kion la koleriĝinta murdinto trovas apude”.

Post la novaj decidoj fare de la prezidento, sportistoj, ĉasistoj kaj kolektantoj povas porti ŝarĝitajn pafilojn; la permesata kvanto de municio ŝanĝiĝis de 50 al 5000 kartoĉoj kaj la importado de pafiloj aŭ ilia transdonado estis simpligita.

Laŭ la Mapo de Perforto, la nombro de femicidoj kiuj okazis en la hejmo de viktimo kaj kun pafilo, kreskas ekde 2015. Premiita esploro [28] de Ipea-esploristo Daniel Ricardo de Castro Cerqueira montras ke kreskon je 1% en la kvanto da pafiloj en la lando, sekvas kresko je 2% de murdoj.

O cenário da violência já é preocupante; uma maior circulação armas de fogo pode ser devastadora.

La kadro de perforto ja estas grava; pli da pafiloj eble estos katastrofa.