40 jarojn poste, Salvadoro en kvaranteno memorigas la murdon de Oscar Romero

Ekrankopio de la Facebook-paĝo de “Generación Romero”. Uzata kun permeso.

Pro la disvastiĝo de la kronviruso Covid-19, la ĉiutagaj aktivaĵoj okazas per Interreto kaj la pafmortigo de Oscar Romero [es], salvadora episkopo, estis memorigita ciferece 40 jarojn poste.

Ĉefepiskopon Óscar Romero pafmortigis snajpero antaŭ la altaro de malganda kapelo de malsanulejo en San Salvador kiam li celebris diservon.

Monseñor” [elp. Monsenjor], kiel tenere ankoraŭ nomas lin la salvadoranoj, fariĝis ikona figuro en la lukto por homaj rajtoj kaj kontraŭ milita perforto en Salvadoro kaj Latinameriko. En 2018, papo Francisko sanktigis lin.

La 24-an de marto estas festo de sankta Óscar Romero: katolika sacerdoto, defendanto de la malriĉuloj, rektoro de la Centra Seminario San José de la Montaña, ĉefepiskopo de San Salvador, kaj martiro de de la fido, murdita de morto-skadro je tiu dato en 1980, dum li celebris diservon.

— Tradical (@NoTrueScotist) la 23-an de marto 2020.

Ekde sia morto okazas preĝvesperoj, diservoj kaj neformalaj kunvenoj en tiu malgranda centramerika lando por memorigi la instruojn de Óscar Romero kaj, ĉi-jare, oni promesis ke la solenaĵo estos pli granda.

Adriana Valle, de “Generación Romero” (generacio Romero), reto de civilaj kaj religiaj organizaĵoj kiuj vivtenas la memoron de Romero, forte atendis la 24-an de marto de tiu ĉi jaro. Sed pro la deviga izolado en Salvadoro oni adaptis la aktivaĵojn ĝis decidi ke ili estu tute ciferecaj.

“En la komenco la ordono estis: neniu aktivaĵo kun pli ol 500 homoj, tiel ke ni decidis fari ion pli malgrandan”, diris Valle al Global Voices. Poste estis 200 homoj kiel maksimumo, tiel ke ili adaptiĝis kaj pensis organizi koncerton tra Facebook Live. Tamen, je sabato la 21-a de marto, Salvadoro starigis kompletan kvarentenon por 30 tagoj tiel ke iu ajn kunveno fariĝis kontraŭleĝa.

“Sed mi ne deziris ke la dato tute malaperu, ĉar Monseñor Romero parolas pri aktualaj problemoj” ŝi aldonis. Sankta Óscar Romero ofte parolis pri socia malegaleco kaj ŝtata perforto. “Nun, ekzemple, multaj salvadoranoj eĉ ne povas havigi al si trinkeblan akvon, kio estas paradoksa kun la oficiala rekomendo pri ofta manlavado”.

Ŝi kredas ke la vortoj de sankta Óscar Romero povas instigi homojn en Salvadoro plu lukti por homaj rajtoj en la lando. “Kun la kronvirusa krizo, oni pli vidas la malegalecon ol antaŭe”.

Salvadoro starigis limigojn por eviti la disvastiĝon de la virsuo COVID-19. La 27-an de marto estis 13 konfirmitaj kazoj kaj neniu morto.

Savadoro havas relative altan proporcion de aliro al la Interreto kompare kun la cetero de la regiono. En 2019 la prezidento de la lando, Nayib Bukele, estis elektita per 53% de la voĉdonoj post kampanjo sole en sociaj retejoj.

Generacio Romero preparis tute per Interreto programon por krei senton de komunumo kaj pensi pri sankta Óscar Romero. Kun kompleta programo de kanzonoj, de videaĵoj el diversaj komunumoj kaj familioj el la tuta lando, internaciaj salutoj, intervjuoj kun sacerdotoj, vivdokumento pri Romero kaj simbola memorigaĵo dum la nokto en kiu oni petis de la partoprenantoj ekflamigi kandelon, fari preĝon kaj sin foti kun la bildo de Romero.

Oni instigis la partoprenantojn publikigi iliajn fotojn kaj video-kanzonojn por Generacio Romero :

Geplaatst door Generacion Romero op Woensdag 25 maart 2020

Geplaatst door Generacion Romero op Woensdag 25 maart 2020

Monseñor Romero nos une en fe y esperanza. Les compartimos las imágenes que nos llegan a través de nuestras redes. Acá…

Geplaatst door Generacion Romero op Woensdag 25 maart 2020

Sierra Madre y San Romero

Integrante de Sierra Madre nos envía este saludo y una interpretación llena de mucho amor a San Romero!

Geplaatst door Generacion Romero op Dinsdag 24 maart 2020

Noto: la dokumento “Resucitaré” [es] publikigita en la paĝo de Generación Romero la 24-an de marto estis produktita de la aŭtoro de tiu ĉi artikolo.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.