- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

KOVIM-19 trafis la unuajn viktimojn en Afganio

Kategorioj: Centra Azio kaj Kaŭkazio, Afganio, Civitanaj komunikiloj, Sano, COVID-19
SEHAT (System Enhancement for Health Action in Transition) [1]

“En la hospitalo Hootkhail haveblas kuracistinoj, kio ebligas al la inoj viziti ĝin”. Foto: Rumi Consultancy/World Bank. Fonto: Flickr World Bank. Licenco: CC BY-NC-ND 2.0 [2].

Afganio [3] estas speciale sendefenda antaŭ la pandemio de KOVIM-19 [4]: plejparto el ĝiaj 32 milionoj da loĝantoj dum jardekoj suferis de la enlandaj militoj, kiuj malfortigis, se ne komplete detruis la nacian sanservon. Afganio aldone limas kun Irano, unu el la plej trafitaj landoj [5] [en]. Do ne mirindas, ke jam estas registritaj unuaj infektiĝoj kaj mortoj en Afganio.

La unua morto estis registrita la 22-an de marto en la norda parto de la provinco Balĥo [6], pri kio informas [7] [en] la Ministerio pri sano de Afganio. Sekva viktimo estis 45-jara virino en la provinco Herato [8]. Ĝis la 28-a de marto estis konfirmitaj jam 174 infektiĝoj [9], kaŭzintaj tri mortojn [9].

Aldonaj komplikaĵoj pro revenantaj rifuĝintoj

Unu el la faktoroj, komplikantaj lukton kontraŭ la epidemio en Afganio, estas grava alfluo de afganaj rifuĝintoj [10], loĝintaj en aliaj landoj kiel Irano [11] [en] kaj Pakistano [12] [en]. Iuj revenas devige, dum aliaj faras tion propravole.

La registaro de Afganio ekis specialajn paŝojn kontraŭ la epidemio. Post kiam la 25-an de marto en la provinco Herato estis registritaj 32 infektiĝoj, la registaro ordonis limigi trafikon [13] en tri provincoj. Konsiderante ke la provinco Herato estas “pordego” por multaj afganaj rifuĝintoj, revenantaj el Irano, la proparolanto de la Ministerio pri sano Vahidullah Majar samtage deklaris [14] [en]:

“Among the 30 cases in Herat, some of them have come from Iran. It shows that the virus is spreading in society.”

Parto el la 30 infektitoj en Herato venis el Irano. Tio montras, ke la viruso disvastiĝas en la socio.

Alfluo de rifuĝintoj el Irano estis konfirmita ankaŭ de alia ŝtatoficisto, Ahmad Ĝaved Nadem, estro de la departamento pri rifuĝintoj kaj repatriiĝintoj de la provinco Herato. Li diris [15] [en] ke de la 20-a de februaro ĝis la fino de marto proksimume 30 mil afganoj propravole revenis al Afganio.

La ministro pri sano Ferozuddin Feroz estas pesimisma rilate la sekvojn de la epidemio. Li diris [15] [en] la 24-an de marto:

According to WHO [World Health Organization] predictions, there is the possibility of 16 million people [half of the country's population] becoming infected with the virus.

Laŭ prognozoj de la Monda Organizo pri Sano, ekzistas ebleco, ke 16 milionoj da homoj [duono de la loĝantaro] infektiĝos.

Laŭ datumoj de la Ministerio pri sano de Afganio, ĝis nun el proksimume 800 supozitaj kazoj 174 estis konfirmitaj [16] [en].

Problemo de socia distancado en la socio, prosperanta danke al homamasiĝo

La afgana kulturo forte koncentriĝis ĉirkaŭ la komunumoj. Iuj ajn aranĝoj kiel la geedziĝoj, sportaj konkursoj aŭ religiaj festoj tradicie estas malfermaj por grandega nombro da proksimaj kaj foraj parencoj kaj najbaroj el vilaĝo aŭ distrikto. Kiel diris la proparolanto de la Ministerio pri sano Majar: “Ni zorgas pri la homoj, kiuj amasiĝas je unu loko”.

Bildo, publikigita la 22-an de marto, bone ilustras la situacion:

Evidente tio estas hieraŭa lukto en Mazar-i Ŝarif [23] (provinco Balĥ [6]).
Foto el sociaj retejoj. #COVID19outbreak [17] #COVIDー19 [18] @AFgCorona [19] @Waheed_Omer [20] pic.twitter.com/ttk55SUY50 [21]

— Ejaz Malikzada (@EjazMalikzada), la 22-an de marto 2020 [22]

La registaro entreprenis specialajn paŝojn por lanĉi izoladon: trafikado tra Kabulo [24] [en], ĉefurbo de la lando, estis limigita por tri semajnoj. Krome en la ŝtataj institucioj labortempo estis reduktita [25] [persa] je tri horoj, gravedulinoj kaj patrinoj de lernejanoj ricevis pagitan forpermeson.

La sola fonto de infektiĝo restas subĉielaj bazaroj, kiuj por la afganoj estas ne nur aĉetejo, sed ankaŭ loko por socia interkomunikado kaj interŝanĝo de novaĵoj. Laŭ la vortoj de Abdul Kajum Raĥimi [26] [en], guberniestro de la provinco Herato:

The case of the bazaars is being discussed, about changes for this upcoming Friday.

La problemo de la bazaroj estas diskutata, oni raportos pri la ŝanĝoj sekvan vendredon.

La parlamento de Afganio ankaŭ iĝis la potenciala fonto de la pandemio. La ministro pri sano Feroz anoncis [27] [en] du suspektojn pri infektiĝo de parlamentanoj. Pro tio la parlamento estis fermita [27] [en] por du semajnoj.

Tamen malgraŭ kriza karaktero de la situacio kaj lastaj decidoj de la registaro, ŝajnas ke plejparto de la homoj malobservas la limigojn kaj neserioze traktas la riskojn, ligitajn al la kronviruso.

Nombro de la infektiĝoj de #СOVID19 kreskis ĝis 74, + 4 kazoj inter la anoj de la misio DS [la operaco “Decida Subteno”].

La ministro pri sano prognozas, ke la infekto trafos 25 milionojn da homoj el proksimume 32 milionoj da loĝantoj.

Li ankaŭ opinias ke 110 mil homoj [mortos], se KOVIM-19 ne estos konsiderata serioze.

— Ahmad Mukhtar (@AhMukhtar), la 24-an de marto 2020 [29]

Sed la 28-an de marto la vivo en Kabulo [30] montras malmultajn signojn de ŝanĝo:

La placo Paŝtun-Vat, la unua tago de la kvaranteno en Kabulo — ŝajnas ke ĉio estas normala. La registaro limigis preskaŭ ĉiujn tipojn de trafiko en la ĉefurbo, sed neniu zorgas pri tio. #CoronavirusOutbreak [KoronvirusaEksplodo].

— Elham kabir – الهام كبير (@TheElhamKabir), la 28-an de marto 2020 [33]