Strebante al steloj, lingvisto el Trinidado kaj Tobago substrekas, ke lingvo unuigas nin

Oficiala bildo, uzita por anonci la venkon de la lingvisto Jo-Anne Ferreira kaj vortojn elektitajn de ŝi. Jo-Anne Ferreira partoprenis en la konkurso NameExoWorlds, aranĝita de la Internacia Astronomia Unio, nome de Trinidado kaj Tobago. La bildo estas donita de d-ro Jo-Anne Ferreira, uzata kun ŝia permeso.

Tiu ĉi artikolo estas la unua parto de intervjuo kun la lingvisto Jo-Anne Ferreira, kiu venkis [en] en la internacia konkurso pri nomoj por ekzomondoj kaj ricevis eblecon nomi planedojn kiel reprezentanto de sia lando Trinidado kaj Tobago.

Nomi ĉielan korpon estas unika ebleco. La lingvisto Jo-Anne Ferreira nun povas aldoni tion al siaj spertoj, ja ŝi venkis nome en la parto de la internacia konkurso destinita por ŝia lando. La konkurso estas aranĝita de la Internacia Astronomia Unio (IAU) — organizaĵo, kiu rajtas doni oficialajn nomojn al la astronomiaj elementoj kiel la steloj kaj la planedoj.

Por marki la 100-an datrevenon de la IAU estis aranĝita la internacia kampanjo [en] por serĉi paron da nomoj por la ekzomondo (t.e. kombino de stelo kaj ekzoplanedo). La elektitaj nomoj iĝos oficialaj nomoj de ĉielaj korpoj, krom la sciencaj nomoj. Ĉe tio la nomoj devas esti unuigitaj per komuna temo. Estonte, danke al kolektitaj ideoj, oni povos nomi aliajn malkovritajn planedojn, surbaze de jam elektita temaro.

Jo-Anne Ferreira proponis du vortojn por novaj stelo kaj ekzoplanedo — Dingolay и Ramajay [en]. Dingolay signifas “ŝraŭbi kaj turni” dum Ramajay signifas “kanti”. Ambaŭ vortoj kune estas spegulo de amo de la trinidadanoj al propra kulturo kaj estimo al la gepatra lingvo.

Dum la tutnacia konkurso pri la nomelektado, estis elektitaj dek finalistoj [en], kiuj partoprenis en la konkurso NameExoWorlds. Publiko povis voĉdoni por la nomoj [en], proponitaj de Trinidado kaj Tobago por la ekzoplanedo kaj ĝia stelo.

Shirin Haque, supera instruisto de astronomio en la Universitato de Okcidenta Hindio kaj kunordiganto de la nacia kleriga agado de la IAU, nomis tiun ĉi konkurson [en] “la unua kazo en la historio de astronomio, kiam Trinidado kaj Tobago havis ŝancon eternigi sian nomon, donacinte ĝin al steloj”.

La venko de Ferreira estis anoncita de la IAU en decembro 2019, kaj ekde tiam ŝi estas ŝarĝita je laboro ne nur kiel profesoro pri lingvistiko en la Universitato de Okcidenta Hindio, sed estas ankaŭ okupita de sia nova ekzomondo.

Kiam ni finfine sukcesis interparoli — post karnavalo en Trinidado kaj Tobago, kio estis tre konvena, ĉar la nomoj  de ŝi proponitaj havas kulturan signifon — evidentiĝis, ke ŝiaj vastaj lingvokonoj ludas ŝlosilan rolon en la elekto de la nomoj.

En la unua parto de la intervjuo Ferreira rakontas pri kiel la lingvo unuigas nin.

D-ro Jo-Anne Ferreira, profesoro pri modernaj lingvoj kaj lingvistiko ĉe la Universitato de Okcidenta Hindio. Foto de d-ro Jo-Anne Ferreira, uzata kun ŝia permeso.

Janine Mendes-Franco (JMF): Mi plian fojon gratulas vin pro tiu mirinda atingo! Nun, kiam la trumpetoj silentiĝis, ĉu vi sentas vin aliel? Ĉu vi sentas skalon de la respondeco pri la ĝusta elekto de la nomoj por objektoj en la Universo?

Jo-Anne Ferreira (JAF): Thank you, and mèsi [Creole for “thanks”] to Dr. Shirin Haque and her team, and to all those who shared my taste [in names] and voted for me. Congrats to my fellow finalists as well. It’s still amazing to me that we were even given a chance to be part of this historical naming campaign in the first place.

We [Trinidad and Tobago] were the only ones in the English-official Caribbean to participate. The only other Caribbean territories were Aruba, Cuba, the Dominican Republic, Haiti, and Puerto Rico. As far as I know, our names are also the only Patois or French Creole names [not to be confused with Jamaican Creole, also called Patois], and the only Caribbean Creole names at all. And if more celestial objects are found, we can continue to add more Trinbagonian names to the heavenlies.

The best part for me is this scripture verse: “He determines the number of the stars and calls them each by name” — so I’m still star struck.

Jo-Anne Ferreira (JAF): Mi dezirus diri dankon kaj mèsi [“dankon” en la kreola] al d-ro Shirin Haque kaj ŝia teamo, kaj al ĉiuj kiuj kundividis mian ŝaton de tiuj ĉi nomoj kaj voĉdonis por mi. Mi gratulas ĉiujn partoprenintojn. Mi ĝis nun miras, ke oni ebligis al ni partopreni en tiu ĉi vere historia evento [en].

Ni [Trinidado kaj Tobago] estis la solaj oficiale angloparolantaj partoprenintoj el Karibio. Krom ni el tiu ĉi regiono partoprenis Arubo, Haitio, Domingo [ne konfuzenda kun Dominiko, ndlr], Kubo kaj Porto-Riko. Laŭ miaj informoj, niaj nomoj estis ankaŭ la solaj nomoj en la patua [en], ankaŭ nomata la franca kreola lingvo [ne konfuzu ĝin kun la jamajka kreola lingvo, kiu ankaŭ nomiĝas la patua, ndlr]. Tiuj ĉi nomoj estas la solaj kiuj havas karibian devenon. Se oni trovos pli da ĉelaj korpoj, ni povos enskribi en la ĉielojn pli da trinidadaj nomoj.

Mi ŝatas jenan citaĵon el la Biblio: “Li kalkulas la stelojn, / Kaj al ili ĉiuj Li donas nomojn.” [Psalmoj 147:4], do mi ankoraŭ ne povas rekapti la spiradon.

JMF: Kio instigis vin partopreni en la konkurso? Ĉu vi ŝatas astronomion?

JAF: I’m interested in our languages, words, naming/names, etymology, and language history. I am not an astronomy buff, though, of course, I stand in awe of the universe.

JAF: Mi interesiĝas pri niaj lingvoj, vortoj, nomoj kaj pri etimologio kaj historio de lingvoj. Mi ne interesiĝas pri astronomio, sed mi ĉiam admiris la Universon.

JMF: Klarigu vian elekton de la nomoj, ligon inter tiuj ĉi vortoj kaj ilian signifon por la trinidadanoj — la lingvan, kulturan kaj aliajn.

JAF: We are a linguistically and culturally creative and complex people. The names I chose speak to our passion, our joie de vivre and our creativity. They roughly mean “to dance” — dingolay — which we do very well, with so many genres and of so many origins, with dancers having gone to China, to the United States and Canada, and “to sing” — ramajay — which we also do very well, with prize-winning singers from here to Germany to the United States and around the world.

Dingolay is a fascinating word and may have two origins, a possible convergence of Koongo and French, and has found its way into tassa drumming. It’s the name of a tassa hand drawn directly from dholak rhythms. I would call that a true Trinbagonian word.

Ramajay is a particularly beautiful, poetic verb describing the chirping or warbling of a bird. It’s a French word, ramager (same pronunciation except for the ‘r’, as in “ramaˌʒe”, now rare and archaic. We’ve preserved it and catapulted it to the stars.

A Martiniquan colleague wrote about the words, which was very gratifying to me.

JAF: Ni estas homoj kreivaj kaj komplikaj de lingva kaj kultura vidpunktoj. La nomoj, kiujn mi elektis, parolas pri niaj pasio, vivoĝojo kaj kreemo. Ili signifas proksimume “danci” (Dingolay), kion ni scias tre bone fari danke al abundo da stiloj [en] kaj ilia deveno, danke al dancistoj, forveturintaj al Ĉinio [en], Usono kaj Kanado [en] kaj “kanti” (Ramajay), kio ankaŭ apartenas al niaj oftaj talentoj danke al kantistoj, premiitaj [en] kaj koncertantaj en Germanio [en], Usono [en] kaj tra la tuta mondo.

Dingolay estas sufiĉe interesa vorto, eble devenanta el kunfandiĝo de la franca kaj konga lingvoj, naskiĝinta el la tamburado tassa*. Temas pri la nomo de iu tassa*, prenita rekte el la ritmoj de la tamburoj dholak [en]. Mi nomus ĝin la vere trinidada vorto. [* “tassa” rilatas al tambura ensemblo ekestinta el amalgamo de diversaj tradicioj de nordbarataj tamburaj tradicioj].

Ramajay estas speciale interesa, ĉar tio estas la verbo, uzata en literaturo por difini birdan pepadon. La originalo estas la franca vorto ramager (la sama prononco, sed anstataŭ  ‘r’ ĉe la finaĵo prononceblas ‘ʒe’), jam arkaika formo. Ni konservis ĝin kaj sendis al la steloj.

Mia kolego el la insulo Martiniko foje skribis ion pri tiuj ĉi vortoj [fr], kio ĝojigis min.

JMF: Ne ĉiuj estis kontentaj [en] pro la nomelekto. Venis multe da kritiko, adresita al vi, pro tiuj ĉi nomoj, inkluzive komentojn kiujn nomis ilin la “amuzparko” [en], etne ekskludemaj aŭ “malkaŝe seksemaj” [en]. Kiel vi reagas al tiaj deklaroj?

JAF: If we knew our history, then we would know where we came from and would have fewer identity issues. Our 10 Amerindian nations were not ignored, as some naysayers felt. Our First Peoples are known to speak Patois, our first island-wide lingua franca. We can learn from the lessons of losing our Amerindian languages, and try to save just one more national heritage language.

A bird’s warbling does not originate in Carnival, and Carnival has all types of dance movements, including dingolaying.

Because Carnival is a festival, dancing and singing must be involved. Any word can undergo semantic change, such as generalisation or specialisation –including amelioration and pejoration — metaphor, and much more. Words can have seasons in their life span, and if users find that a particular word can adapt well to another context, then so be it.

So, chacun à son goût [“to each his own”], basically. I myself am not a lover of Carnival per se, but in any case, no one can deny the beauty and the creative and mesmerising genius of our people, which are second to none.

JAF: Se ni konus nian historion, ni scius de kie ni venas kaj ne havus problemojn pri la memidentigo. 10 indianaj triboj, loĝantaj en la teritorio de nia lando, ne estis ignoritaj, kiel opinias iuj skeptikuloj. Oni scias ke niaj indiĝenoj parolas en trinidada dialekto [en], nia unua insula lingvafrankao [en]. Ni povas lerni lecionojn el la perdo de niaj indianaj lingvoj kaj provi savi unu plian lingvon el nia nacia heredaĵo.

La birda pepado naskiĝis ne en karnavalo [en]. Kaj la karnavalo [en Trinidado kaj Tobago] inkluzivas ĉiujn specojn de dancomovoj, inkluzive de dingolaying.

La trinidada karnavalo [en] estas festivalo, ĝiaj atributoj estas kantoj kaj dancoj. Iu ajn vorto povas sperti semantikajn ŝanĝojn kiel ĝeneraligado aŭ adaptigado — inkluzive de plibonigo aŭ malbonigo de la terminaro — metaforo ktp. La vortoj povas ŝanĝiĝi kiel sezonoj de la naturo kaj se uzantoj opinias ke la vorto povas estis adaptigita al alia konteksto, do tio okazas.

Pri la vortumo chacun à son goût [france: ĉiu laŭ sia gusto, ndlr]. Mi mem ne apartenas al la ŝatantoj de karanavalo, sed ajnakaze neniu povas nei la belecon kaj kreeman, sorĉan kaj nekompareblan genion de nia popolo.

En la dua parto de la intervjuo Ferreira pli detale rakontos pri deveno de tiuj ĉi vortoj kaj ŝanĝiĝemo de la lingvo, kundividos informojn pri novaj projektoj kaj klarigos ligon inter lingvistiko kaj astronomio.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.