- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Graveco de esprimlibereco estas la plej granda leciono de la pandemio de KOVIM-19

Kategorioj: Orienta Azio, Ĉinio, Honkongo (Ĉinio), Cenzuro, Civitanaj komunikiloj, Parollibereco, Politiko, Sano, COVID-19, The Bridge

Des hongkongais portant des masques chirurgicaux dans l'espace public [1]

Tiun artikolon redaktis Kevin Carrico, profesoro pri ĉinaj studoj de la universitato Monash (Aŭstralio). Ĝi estis unue publikigita [1] en la retejo Hong Kong Free Press la 25-an de marto kaj reeldonita [2] en Global Voices kadre de interkonsento pri kundivido de enhavo.

[Krom speciala mencio, ĉiuj ligiloj sendas al anglalingvaj paĝoj, ndlr]

Se ni lernas ion pri la divastiĝo de KOVIM-19 ĉirkaŭ la mondo, tio devus esti la graveco de esprimlibereco.

La decido de la Ĉina Komunista Partio (ĈKP) silentigi la diskutojn pri la aperinta malsano kaj puni la alarmintajn kuracistojn kreis idealan medion por ke tiu viruso divastiĝu en la urbo Vuhano [3], poste en tuta Ĉinio kaj fine en la tuta mondo [4].

Ĉar tiu viruso daŭre disvastiĝas, infektas centmilojn da homoj kaj mortigas dekmilojn, kial premi en Honkongo kaj ekstere por silentigi la diskuton pri tiu malsano kaj puni la kuracistojn kiuj sonigas la alarmon pri ĝia deveno?

Perspektivo de SARS 3.0?

La 18-an de marto la honkonga ĵurnalo Ming Pao publikigis opinian artikolon [5] [zh] titolitan “La pandemio el Vuhano. La lecionoj lernitaj antaŭ 17 jaroj estas tute forgesitaj”. La aŭtoroj, d-ro Kwok Yung Yuen (袁國勇) kaj d-ro David Lung (龍振邦), estas elstaraj ekspertoj en sia kampo. D-ro Yuen estas mikrobiologo kies studgrupo pri la Severa Akuta Spira Sindromo (SARS [6]) [eo] malkovris la rolon de la kronviruso dum la SARS-epidemio komence de la jaro 2003. D-ro Lung, kiu ankaŭ estas biologo, freŝdate publikigis artikolon pri detektado de KOVIM-19 [7] [eo] per salivaj provspecoj.

En sia artikolo la aŭtoroj prezentas praktikajn konsilojn al la ĝenerala publiko por kompreni la viruson. Unue ili klarigas kiel la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) kaj la Internacia Komitato pri taksonomio de virusoj nomas la virusojn, kaj ili samtempe diras ke la familieca esprimo “vuhana viruso” estas kompreneble multe pli simpla ol KOVIM-19 aŭ SARS-CoV-2 kaj tial ne estas kondamninda.

Due, Yuen kaj Lung klarigas ke la genetika sekvenco montris, ke la viruso verŝajne venis de la hufuma vesperto (Rhinolophus ferrumequinum), antaŭ trafi perantan gaston en la vuhana marfiŝa bazaro. Tiu gasto, plej probable la maniso (endanĝerigita specio), poste servis kiel amplifikilo de besto al homo kaj finfine la viruso mutaciis, kio ebligis ĝian transdonon de homo al homo.

Trie, la aŭtoroj substrekis, ke la komplota teorio subtenita de la ĉina ŝtato, laŭ kiu la viruso venus el Usono, estas tute senfunda. La vera fonto de tiu viruso estas la komerco pri sovaĝa bestaro en Ĉinio, kiun la Ĉina Komunista Partio ne sukcesis haltigi 17 jarojn post transdono de SARS de cibetkato al homo. Se tiu komerco daŭros, la aŭtoroj asertas ke “post ĉirkaŭ deko da jaroj ni kompreneble alfrontos SARS 3.0”.

Vera diskuto pri la deveno de la viruso kaj la neceso malhelpi alian pandemion, fare de du ekspertoj en mikrobiologio, kiuj staris frontlinie en serĉado kaj luktado kontraŭ la epidemioj de ambaŭ SARS kaj KOVIM-19: ŝajnas ke tio estas ĝuste la tipo de opinio, kiun ni bezonas nuntempe.

Tamen la artikolo de Yuen kaj Lung kaŭzis tempeston de kolera diskutado en ĉinaj sociaj retoj. Post malpli ol unu tago la aŭtoroj publike retiris ĝin. Yuen kaj Lung ne klarigis kiaj premoj kondukis ilin al tiu decido, sed kiu ajn zorganta pri akademiaj liberecoj, pli kaj pli malfortaj en Honkongo, estus profunde zorgita pri tiu evoluo.

La tria sekcio de la artilkolo de Yuen kaj Lung pri la komerco de sovaĝaj bestoj en Ĉinio estas certe la plej diskutebla. La aŭtoroj asertas ke “la koronviruso devenas de la malriĉa kulturo de la ĉina popolo kiu ne haltas kapti kaj manĝi sovaĝajn bestojn senzorge, traktas bestojn nehumane, malrespektas la vivon kaj nuntempe daŭre manĝas sovaĝan ĉasaĵon por kontentigi siajn dezirojn. La enradikiĝintaj malbonaj kutimoj de la ĉina popolo estas la fonto de tiu viruso. Se tio ne ŝanĝiĝos, ni nepre alfrontos SARS 3.0 en la venontaj dek jaroj”.

Evidente estus malĝuste kondamni ĉiujn ĉinajn civitanojn pro la bazaroj, kaj ankaŭ estus malĝuste denunci la tutan ĉinan kulturon pro la komerco pri sovaĝaj bestoj. Tamen tion ne faris Lund kaj Yuen.

La komerco de sovaĝaj bestoj en Ĉinio

Estas ne nur prave, sed ankaŭ necese kondamni la komercon de sovaĝaj bestoj kaj la bazarojn de freŝaj produktoj en Ĉinio, kiuj jam kaŭzis du gravajn malsanojn (SARS kaj KOVIM-19), kiuj mortigis dekmilojn da homoj ĉirkaŭ la mondo.

Estas ne nur prave, sed ankaŭ necese kondamni nesciencajn praktikojn en la ĉina tradicia medicino [8] [eo], kiu kuraĝigas la konsumadon de viveroj  [9][eo] por nutri sian qi skvamojn [10] [eo] de manisoj [11] [eo] por kuraci viran impotencon. Estas grave noti ke tiuj praktikoj ne reprezentas la tutan ĉinan kuiran aŭ medicinan arton, sed ke ili ja estas parto de ĝi kaj necesas kontesti ilin profite al la monda sano.

Estas ne nur prave, sed ankaŭ necese kondamni la politikan kulturon, kiu ebligis la daŭrigon de tiu komerco de sovaĝaj bestoj malgraŭ la evidentaj atestoj de la riskoj, kiujn ĝi povus kaŭzi. La ĈKP ekzercas ampleksan povon kaj kontrolon sur multaj aspektoj de la vivo en Ĉinio tiel ke ĝi povas malliberigi homojn pro banalaj komentoj en privataj retdiskutoj [12]. Tamen malgraŭ tiu povo kaj kontrolo, la ĈKP elektis ne antaŭtempe agi kontraŭ tiu komerco de sovaĝaj bestoj dum almenaŭ dudek jaroj post la apero de la SARS, kio faciligis aperon de KOVIM-19.

Estas ne nur prave, sed ankaŭ necese kondamni la politikan kulturon de sekreteco kaj de forigo de “malbonaj novaĵoj”, kiu faciligis disvastigon de SARS kaj KOVIM-19. La decido [13] admoni d-ron Li Wenliang [14] pro liaj komentoj pri KOVIM-19 en privata retdiskuto inter kuracistoj montras kaj la povon de la ŝtata partio kaj ĝian nekredeblan misuzon de la povo.

Kvankam tiuj tendencoj certe ne reprezentas la tutan ĉinan kulturon, ili tamen estas veraj eroj de la aktuala politika kulturo de la Ĉina Popola Respubliko, kiujn, malsame ol la virusojn kiujn la ĈKP kaŝis, oni ne povas simple nei.

Graphique montrant les tendances à la baisse dans tous les domaines de la liberté académique [15]

Laŭ la indikilo pri universitata libereco publikigita de GPPI (Instituto pri tutmonda publika politiko), universitata libereco en Honkongo malkreskis senhalte dum la lasta jardeko.

Akademia esprimlibereco endanĝerigita

Se tiu afero limiĝus je la traktado de Yuen kaj Lung, tio estus nur plia malagrabla ekzemplo de la premoj uzitaj de la ĈKP-ortodoksuloj sur la akademikan liberecon en Honkongo. Tamen la 20-an de marto, profesoro Jon Solomon (蘇哲安) de la Universitato Jean Moulin en Lyon (Liono-Francio) lanĉis petskribon [16] en Change.org adresitan al Zhang Xiang (張翔), nuna vic-kanceliero de la honkonga universitato, postulante ke Zhang eksigu Kwok-yung Yuen. Kontraŭa petskribo [17] estis poste lanĉita en la sama retejo.

En sia petskribo, Solomon deklaras, ke la artikolo de Yuen kaj Lung “revivigas la vortaron de historia rasismo” kiu “kaŭzis gravajn damaĝojn al la honkonga universitato same kiel al Honkongo kaj al la tutmonda civila socio”. Poste li petis Zhang klarigi publike pri la subteno de la universitato rilate Yuen. Li petas ke fakularo enketu pri “la viva historio de kolonia rasismo” en la honkonga universitato kaj “atendante pli profundan enketon”, li petas ke la universitato “rekonsideru la dungadon de d-ro Yuen”.

En sia kurioza entuziasmo por logi atenton al la koloniaj heredaĵoj malantaŭ la Honkonga Universitato, heredaĵoj pri kiuj ĉiuj estas informitaj, Solomon ignoras du multe pli kongruajn heredaĵojn.

La unua estas la heredaĵo de la intelekta kritiko kiu disvastiĝas, malgraŭ paralela heredaĵo de reprezalio, ekde la originoj de la ĉinaj politikaj verkoj ĝis hodiaŭ. Dum Solomon sendube sin vidas kiel kuraĝan batalanton, kiu luktas kontraŭ orientalismon, fakte tio estas stranga orientalista sinteno supozi ke kritika diskuto pri kulturaj praktikoj nepre havu radikojn en “kolonia rasismo”, kvazaŭ la ĉina popolo simple restus pasiva dum kelkaj jarmiloj, sen agnoski la potencon de kritika pensado, kaj kvazaŭ ĉiu kritika diskuto pri kulturo devus esti markita de “kolonia rasismo”. 

Tiu fantomo de blanka koloniisma diablo, kiu hantas kulturan kritikon, tamen ludas kernan rolon en tiu rakonto ĉar ĝi ebligas Solomon aperi kiel blankula savanto. Tamen ni povas nin demandi: de kio ekzakte Solomon savas la ĉinan popolon? Ĉu de artikolo kiu petis la homojn esti honestaj pri la deveno de la viruso? Cent jarojn post la Movado de la 4-a de majo [18] [eo], ĉu kritika diskuto pri la manĝado de maniso estas ekde nun malpermesita?

Alia heredaĵo kiun Solomon prisilentas — kaj kiujn li nevole fortigas — estas la videbla kresko de “politika korekteco” evoluigita de la ĈKP por protekti sian politikan malprogreson. Per sia tipa esencismo la partio restarigas atenton kontraŭ kondamnoj de uloj kiel protekton kontraŭ necesa kaj urĝa kondamno de siaj danĝeraj praktikoj kaj de sia politiko de sekreteco. La laŭdebla idealo protekti homojn de kondamno tiam ironie helpas protekti, kontraŭ ia kritiko, la povojn kaj la praktikojn, kiuj endanĝerigas la ĉinan popolon kaj la tutan mondon.

Se Solomon ne konsentus kun la artikolo de Yuen kaj Lung, nenio malhelpus lin verki artikolon en Ming Pao por argumenti sian malkonsenton kaj klarigi sian komprenon pri la deveno de KOVIM-19. Anstataŭe, lia publika skribo al la vic-kanceliero kontraŭ unu el la aŭtoroj, postulante “klarigon” kaj “rekonsideron” de lia nomumo, estas klara minaco kontraŭ akademia libereco simila al tiu de la huliganoj, kiuj plurfoje aktivadis je la Honkonga Universitato por forpeli Benny Tai, kernan figuron de la protestoj por demokratio en 2014.

Dans un parc, des manifestants pro-Beijing posent avec leurs pancartes [1]

Por-Pekinaj gemanifestaciantoj provas premi la Honkongan Universitaton por maldungi Benny Tai. Foto de Apple Daily tra HKFP, uzata kun permeso.

Kiu avantaĝo okazus por Honkongo, eĉ se Yuen estus riproĉota pro siaj pripensoj? Sed okazus veraj riskoj por la mondo se la honkongaj ekspertoj, kernaj pri la esplorado de koronviruso, estus timigataj por malkaŝe paroli.

Tia malaperigo de akademia libereco estas kondamnenda en iu ajn kunteksto. En la hodiaŭa kunteksto de Honkongo, kie akademia libereco same kiel esprimlibereco estas pli kaj pli minacataj de la ŝtata partio, kiu antaŭeniras en la saman direkton kiel Solomon, tia malaperigo meritus duoblan kondamnon. Ekzakte tio kondukis nin al tiu katastrofa situacio dufoje kaj povos kaŭzi pliajn problemojn. Ripeti tiun eraron estas danĝerege.