KOVIM-19 trafas ankaŭ indiĝenajn migrantinojn el Venezuelo

Infano troviĝas kun sia familio en unu el la tri provizoraj ripozaj tendaroj de UNICEF en Rumichaca, Ekvadoro, flanke de la kolombia landlimo. Foto: UNICEF Ekvadoro / Flickr. Sub permesilo CC.

Multe oni parolis pri la venezuela migrada krizo kaj la pliiĝo de venezuelaj marŝantoj, sed male, oni scias malmulte pri la situacio de indiĝenaj migrantinoj – plej multaj el la etnoj guaĥiroj (wayúu), guaraoj (warao), yukpa kaj pemón.

La tiel nomata “kompleksa homa krizo” en Venezuelo forpelis pli ol 4,7 milionojn da venezuelanoj ekde 2015. Ĉi tiu devigita migrado estis taksita de la Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj (UNHCR) kiel la plej granda elmigrado en la freŝa historio de la regiono.

Kvazaŭ tio ne sufiĉus, post la pandemio de KOVIM-19, la landlimoj de Venezuelo kun Brazilo kaj Kolombio estas fermitaj ekde la mezo de marto, kio malbonigas la situacion de indiĝenaj migrantinoj. Ne plu eblas uzi landlimajn kruciĝojn – kiel tiu en Cúcuta en Kolombio – por serĉi medikamentojn, manĝaĵojn kaj aliajn bazajn produktojn ĉe la alia flanko de la landlimo. La uzo de migrovojoj aŭ kontraŭleĝaj pasejoj pliiĝis, kaj kun ili ankaŭ la danĝeroj alfrontataj.

Kvankam indiĝenaj virinoj konsistigas malgrandan procenton de tiuj milionoj da migrantoj, la Internacia Organizo por Migrado (IOM) avertas, ke ili estas unu el la plej vundeblaj grupoj, konsiderante la samtempan statuson de indiĝenoj, migrantoj kaj inoj.

Laŭ la kolombia Ministerio pri Sano, sur la kolombia-venezuela landlimo, du indiĝenoj de la etno yukpa estas diagnozitaj je KOVIM-19. Laŭ la raporto de la loka ĵurnalo LaFm, en la norda parto de la departamento Santander, ĉirkaŭ 174 lokanoj – inkluzive de indiĝenaj gravedulinoj kaj infanoj – estis izolitaj kadre de preventado.

Kvankam kolombiaj aŭtoritatoj deklaris, ke ili aktive serĉas pacientojn kun simptomoj por malebligi la disvastiĝon de la viruso, ili avertas pri la malfacilaĵoj kiujn ili spertas. Unu el tiuj problemoj estas la homoj de la yukpa popolo, kiuj restas senhejmaj en proksimume 15 kolombiaj urboj ĉar ili estas duon-nomadoj. Tio malfaciligas la efektivigon de la kvaranteno.

Indiĝenaj migrantinoj estis devigitaj forlasi siajn praajn teritoriojn en Venezuelo pro malsato, malsano, perforto kaj minacoj rilataj al la ekspluatado de iliaj habitato kaj naturaj resursoj, laŭ enketado de UNHCR [es] kaj la venezuela Agadprogramo pri Homaj Rajtoj (Provea).

Eligio Tejerina, indiĝena gvidanto de la etno guarao (warao), nun loĝanta en Boa Vista, diris al UNHCR:

Decidimos venir a Brasil porque nuestros hijos estaban muriendo de hambre. Ellos lloraban por el hambre. Solo comían una vez al día, por la noche. Únicamente una pequeña porción.

Ni decidis veni al Brazilo ĉar niaj gefiloj estis mortantaj. Ili ploris pro malsato. Ili manĝis nur unu fojon tage, en la nokto. Nur etan porcion.

Laŭ la Komitato pri Homaj Rajtoj de Guajira [es], la amasa migrado de indiĝenoj kaŭzis la dismembriĝon de iliaj familioj kaj komunumoj, kio kreas sentojn de malpleneco kaj soleco [es] malfacile trakteblajn, konsiderante la karakterizan kolektivisman organizadon de iliaj socioj.

Johanna Reina, protektistino de UNHCR Kolombio, deklaras ke:

Se enfrentan a desafíos de pérdida de identidad, incluyendo su idioma, y un dramático deterioro de sus estructuras organizacionales.

Ili alfrontas defiojn pri perdo de identeco, inkluzive de perdo de sia lingvo kaj drama detruo de siaj organizaj strukturoj.

Laŭ UNHCR aliaj obstakloj alfrontataj de la enmigrintinoj estas lingvaj limigoj – multaj el ili parolas nur siajn regionajn lingvojn kaj dependas de dulingvaj indiĝenaj viroj por komunikiĝi – kaj ankaŭ manko de identigaj dokumentoj, kio malebligas ilian aliron al publikaj instancoj de kiuj ili povus profiti.

La vojo de indiĝeninoj

Laŭ la Federacio Homama Frateco Internacia [es], dum sia vojaĝo migrantoj suferas limigojn, ŝtelojn kaj misuzojn fare de aŭtoritatoj kaj armitaj grupoj. Ili alvenas timigitaj, lacaj, malsataj kaj helpobezonaj, ĉefe en landlimaj urboj de Kolombio kaj Brazilo. Post la alveno, ili raportas pri kiel en Venezuelo ili devis alfronti la perdon de siaj gefiloj pro manko de aliro al sanservoj, bazaj manĝaĵoj kaj higienaĵoj, laŭ raporto de la OIM.

Dekoj da ili estas akompanataj de siaj infanetoj kaj kelkaj estas gravedaj, kio pliigas ilian vundeblon. Human Rights Watch [eo] raportis, ke dum sia vojaĝo ili marŝis averaĝe po 16 horojn dum proksimume 13 tagoj.

Vespere, infanoj kaj patrinoj el migrantaj familioj kunvenas en provizora ripoza tendaro de UNICEF en Rumichaca, ĉe la ekvadora flanko de la kolombia landlimo. Foto: UNICEF Ekvadoro / Flickr. Sub permesilo CC.

Post la alveno al iliaj cellokoj, la riskoj, kvankam malpli grandaj, ne malaperas. OIM kaj Provea indikis zorgiĝon kaj malkomforton de iuj aŭtoritatoj kaj de la loka loĝantaro koncerne la ĉeeston de la venezuelaj indiĝenoj, sentoj kiuj kaŭzis eksplodojn de ksenofobio kaj perforto.

Ambaŭ organizaĵoj avertas ankaŭ, ke indiĝenaj migrantinoj povus esti viktimoj de senhejmeco, labora perforto, kaj eventuala resendo al Venezuelo malkonforme al leĝaj postuloj. Krome ili riskas esti submetitaj al prostituado kaj infana misuzo, pro tio ke ili apartenas al etna kaj lingva minoritato, kaj pro la proksimeco de iliaj ŝirmejoj al retoj de homaj kontrabandistoj [eo].

Al tio aldoniĝas malfacilaĵoj ekzistintaj jam antaŭ la migrada krizo. Historie, en gastigantaj landoj, la rilatoj al iliaj indiĝenaj popoloj [eo] estis kompleksaj, precipe pro daŭraj stereotipoj originantaj en sistemaj asimilaj politikoj, laŭ la OIM.

Pro ĉiuj ĉi kialoj, la Konsilio pri Homaj Rajtoj de UN rekomendas, ke la aŭtoritatoj punu ksenofobion kaj rasismon kontraŭ la migrantoj, dum IOM proponas precipe prizorgi migrantinojn indiĝenajn pro iliaj etna, lingva kaj seksa minoritataj statusoj.

Indiĝenaj popoloj ĝuas fundamentajn rajtojn kiel rajton je vivo libera de diskriminacio kaj perforto, rajton vojaĝi libre kaj rajton je helpo.

Ili ankaŭ ĝuas specialajn rajtojn [es] ligitajn al sia du-nacia indiĝena identeco venezuela kaj kolombia, ekzemple rajtojn je egala traktado, ne-asimilismo, terpecoj kaj aŭtonomio.

En 2018, indiĝenaj migrantinoj diris al UNHCR ke ilia nova situacio en Brazilo kaj Kolombio, malgraŭ la malfacilaĵoj, estas pli bona ol tiu kiun ili havis en Venezuelo, ĉar ili sukcesas kontentigi siajn bazajn bezonojn danke al akordiĝo inter registaroj kaj organizaĵoj. Nuntempe, tamen, pli ol 100 000 indiĝenaj familioj en Kolombio alfrontas novajn riskojn, fronte al la pandemio de KOVIM-19.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.