- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Tutmonda alvoko por justeco unuigas artistojn en Gvatemalo

Kategorioj: Latinameriko, Gvatemalo, Civitanaj komunikiloj, Interreta aktivismo, Virinoj kaj genro
[1]

Indira Jarisa Pelicó Orellana, unu el la viktimoj de la masakro “Hogar Seguro” estis 17-jaraĝa kiam ŝi mortis. Portreto de meksika artisto Claudia Navarro. Bildo uzata kun permeso.

Resumo (A2)

Eble ne ŝokos vin, se vi loĝis en aliaj mondopartoj. Tamen virinoj kaj knabinoj ĉiutage riskas sian vivon, kiam ili vekiĝas, precipe en Gvatemalo.  6000 virinoj estis viktimoj de torturo, mutilado aŭ murdo ekde 2000. Laŭ la statistikoj de Virinoj por Justeco, Eduko kaj Konscio [2] [en], mezume unu aŭ du virinoj estas murditaj ĉiutage.

Plie, 41 knabinoj estis bruligitaj en ŝtata infanvartejo. La tragedio kolerigis la homojn, precipe la 56 artistojn el ses landoj kiuj desegnis potretojn de la fajro-viktimoj, ĉu mortaj aŭ vivaj, kelkaj el kiuj estas bildigitaj en tiu ĉi artikolo. Sekvis ankaŭ kampanjo sub la kradvorto #NosDuelen56 (‘Ni sentas la suferon de 56 knabinoj’) per kiu la 56 bildoj rapide estis kundividitaj en sociaj retejoj. Ĉi tiu socia aktivado daŭros.

Bildo: Alte en mia koro via nomo brulas. Pepo: Yohana Desiré Cuy Urízar estis 15 jaraĝa kiam la masakro en Hogar Seguro okazis. Ilustraĵo de Baku Estrada — Gvatemalo #NosDuelen56

Bildo: #NosDuelen56 [3]: Tutmonda agado por la knabinoj. Pepo: Pli ol 68 alternativaj ciferecaj radiaj kaj televidaj kanaloj aliĝis al la tutmonda agado por la knabinoj.

56 artistoj el 6 landoj aliĝis al la tutmonda kampanjo #NosDuelen56.
Ili ilustris la vizaĝojn de la gvatemalaj knabinoj.

Iu ajn estas libera kundividi la bildojn, presi ilin aŭ prezenti ilin dum manifestacioj postulantaj justecon. En sia spaco en Medium, Prensa Comunitaria klarigis:

#NosDuelen56 es un grito por la justicia desde el arte, el periodismo, el medioactivismo y los feminismos. Es un ejercicio de memoria colectiva y de dignificación por las 56 niñas que fueron encerradas y quemadas en un hogar estatal en Guatemala el pasado 8 de marzo del presente año. De ellas, 41 murieron como resultado de este crimen femicida y 15 están con heridas de gravedad.

# NosDuelen56 estas krio por justeco per arto, ĵurnalismo, interreta aktivado kaj feminismo. Ĝi estas ekzerco en kolektiva memoro por la digno de la 56 knabinoj, kiuj estis enfermitaj kaj bruligitaj en ŝtata konstruaĵo en Gvatemalo la 8-an de marto ĉi-jare [2017]. Pro ĉi tiu femicido el tiuj knabinoj 41 mortis kaj 15 estas vunditaj.