Fanoj kaj kolegoj omaĝas la forpasintan italan komiksan verkiston Giovanni Romanini

Giovanni Romanini stiranta motorciklon. Foto: kadro el la dokumenta filmo “Magnus – Il segno del viandante” “Magnus, la signo de la vojo” de TSW-filmoj, reĝisorita de Giovanni Eccher. Uzita kun permeso.

Omaĝo al Giovanni Romanini kaj Magnus, prezentanta ilin kiel gravulojn de La Kompanio de la Fadenoj: menestrelo kaj superheroo Bertrano kaj kavaliro Sir Crumb. Karikaturo de ilustristo Gianni Tacconella, uzata kun permeso.

Resumo (A2)

Se vi estis la fano de bildstria aŭtoro, Giovanni Romanini, vi sciis, ke li forpasis en la aĝo de 75 jaroj en sia hejmurbo Bologna en Italio pro cerba aneŭrismo. Tiu ĉi cerba malsano mortigis lin.

Lia vivo estis plena de koloroj kaj kune kun sia bildliteraturista partnero Magnus, ilia laboro profundiĝis en la korojn de la ŝatantoj.

Vi povas rigardi lin faranta foton kaj kompreneble kelkajn bildojn de liaj verkoj.

En la 1980-aj jaroj, Romanini ilustris “Donald Duck” [it] por Topolino, itala revuo kiu publikigis Disney-komiksojn. Paralele tiutempe Romanini kunlaboris kun Lucio Filippucci por la komikso pri Cicciolina [eo], hungar-naskita pornostelulino, kiu fariĝis membro de la itala parlamento en 1987.

Dum sep jaroj antaŭ sia morto pro kancero en 1996, Magnus kunlaboris kun Claudio Nizzi por speciala projekto montrinta Tex Willer, la ĉefa figuro de la influa itala okcidenta bildstrio “Tex.”

La sekva video montras la lertecon de Romanini en desegnado kaj inkigado de Kit Carson, ikoneca karaktero en la rakontoj “Tex”.

 

La grafika romano de Nizzi kaj Magnus “Tex: La Valo de Teruro”, 2013, kroata eldono de Strip-Agent, tenita antaŭ spegulo kaj montranta la kovrilojn en la fono, kaj panelo kun ĉevaloj tiritaj de Romanini en la malfono. Foto de Filip Stojanovski, CC-BY.

 

 

 

 

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.