Balotado 2020 por la GV-Estraro: prezentado de niaj novaj komunumaj reprezentantoj!

La novaj reprezentantoj de la komunuma estraro de GV (M al D): Annie Zaman, Arzu Geybulla, Mohamed ElGohary.

Ni ĝojas anonci la rezultojn de la balotado por la GV-Estraro 2020 kaj bonvenigi niajn novajn komunumajn reprezentantojn ĉe la GV-Estraro: Annie Zaman kaj Arzu Geybulla estos niaj novaj reprezentantoj de la volontuloj kaj Mohamed ElGohary estos la reprezentanto de niaj kontraktuloj.

Ni havis rekordan partoprenon ĉi-jare: 360 personoj voĉdonis, kompare kun 314 en 2017 kaj 180 en 2013.

Oficiala kontado de la voĉdona platformo Helios.

Reprezentanto de volontuloj
Annie Zaman 132
Arzu Geybulla 105
Tanya Lokot 86
Kevin Rennie 85
Tori Egherman 73
Subhashish Panigrahi 72
Ahmed Medien 64
Khojasta Sameyee 57
Adéṣínà Ghani Ayẹni (Ọmọ Yoòbá)
46

Reprezentanto de kontraktuloj
Mohamed ElGohary 142
Gabriela García Calderón 109
Nwach Egbunike 56
Mong Palatino 53

Gratulojn al Annie, Arzu kaj Gohary! Ni scias, ke ili reprezentos la komunumon plej eble bone laŭ siaj kapabloj. Ni tre antaŭĝojas havi ilin en la GV-estraro.

Ankaŭ multan dankon al ĉiuj kandidatoj por esti parto de ĉi tiu ekzerco kaj al la GV-komunumo pro voĉdoni en rekordaj nombroj ĉi-jare!

 

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.