#NiñasNoMadres: argentinanoj protestas kontraŭ malvola gravedeco de knabinoj

Foto de Emergentes/Flickr, dum manifestacio en la 11-a de majo 2018. Sub la nomomencio Krea Komunaĵo, permesilo CC-BY-BA 2.2 

Vidu specialan raportadon de Global Voices pri genra perforto en Latinameriko.

La solaj landoj en Latinameriko kun laŭleĝa aborto estas Kubo, Urugvajo kaj kelkaj regionoj de Meksiko. En Argentino, aborto estas laŭleĝa nur en du situacioj: kiam la gravedeco estas danĝera por la patrino, aŭ kiam ĝi okazis pro seksperforto.

En la 19-a de februaro (2020), aktivistoj manifestaciis antaŭ la Nacia Kongreso de Argentino, en la ĉefurbo Bonaero, postulante aprobi leĝon, kiu permesos aborton. La manifestaciantoj ankaŭ postulis observadon de la nuna leĝo.

La manifestaciantoj memorigis la historion de Lucía, 11-jaraĝa knabino, devigita de kuracistoj, religiaj gvidantoj kaj aŭtoritatuloj naski infanon post suferi seksperforton de partnero de sia avino. La afero ŝokis Argentinon kaj fariĝis simbolo de movado por rajto sekure aborti en la lando.

En Argentino, la aĝo de konsento estas 13 jaroj kaj ĉiu seksa interrilato kun iu malpli aĝa estas seksperforto. La aktivistoj rimarkigis tion en la protesto: “Graveda knabino estas seksperfortita knabino”, asertas la kampanjo.

La sorto de Lucía

Lucía, pseŭdonimo kreita por protekti la viktimon, suferis pri ventrodoloroj kiam ŝia patrino akompanis ŝin al malsanulejo en kampara regiono norde de la argentina provinco Tucumán. La kuracistoj malkovris ke ŝi estis graveda de 19 semajnoj.

La patrino de Lucía akompanis ŝin al provinca hospitalo kaj petis ĉe kuracistoj la abortigon, ŝi rakontis al la argentina gazetaro. Sed la kuracistoj rifuzis fari tion pretekste, ke ili havas skrupulojn, kiu signifas ke la procedo ofendas ilian valorojn kaj kredojn.

Laŭ la patrino, la kuracistoj argumentis ke aborto endanĝerigus la vivon de Lucía kaj ke ili premis la knabinon daŭrigi la gravedecon. Ŝi diris ke grupo de homoj ekster la hospitalo kriis “murdistoj” kiam ili eliris.

La historio de Lucía rapide diskoniĝis tra la provinco. Oni organizis religiajn noktogardojn en la urbo de la knabino por “malpermesi la abortigon”. La provinca ĉefepiskopo alvokis religiulojn “protekti ĉiun homan vivon” per voĉa mesaĝo en sociaj retejoj, li eĉ malkaŝis la veran nomon de Lucía en la mesaĝo. Dume, por-vivo-grupoj manifestaciis en la provinca ĉefurbo San Miguél de Tucumán, kaj insistis ke la infano kiu supervivis seksperforton restu graveda “por la bono de la alia [nenaskita] infano”.

Kiam regiona tribunalo finfine ordonis al hospitalo fari la aborton, Lucía estis graveda de ses monatoj. Cezara operacio okazis la 26-an de februaro 2019. La feto mortis post dek tagoj de spiraj problemoj. La morto koincidis kun la Internacia Virina Tago, la 8-an de marto.

La argentina Partido Demócrata Cristiano [Kristana Demokrata Partio], kiu ricevas apogon de religiaj kaj fundamentistaj grupoj, denuncis la kuracistojn, kiuj plenumis la proceduron, pri murdo.

Post du semajnoj, tribunalo pri familio en Tucumán decidis ke la mortnaskito ne estu registrita kiel filino de Lucía, ĉar la knabino “ne havas naskigan volon aŭ inklinon al patrineco”.

“Vivu kun ridoj, vivu kun ludoj: en justa mondo, knabinoj ne estas patrinoj”. Bildo de Distribution Network, uzita kun permeso. 

Gravedaj knabinoj el Argentino kaj tra la mondo

Laŭ Gabriel Castelli, Nacia Sekretario pri Infanoj, Junuloj kaj Familio, la nombro de gravedecoj inter junulinoj malgrandiĝis je 20% de 2015 ĝis 2018. Tamen, 87 188 junulinoj gravediĝis en 2018. La plimulto de gravedecoj inter knabinoj malpli ol 15-jaraĝaj rilatas al hejma seksperforto, laŭ sociologo Silvina Ramos.  

Komplikaĵoj de gravedeco aŭ pro klopodoj al nesekura abortigo, samkiel dum akuŝo, estas la ĉefaj kialoj de mortoj inter knabinoj kiuj aĝas de 15 ĝis 19 jarojn tutmonde, laŭ Monda Organizaĵo pri Sano (WHO).

En Latinameriko kaj Karibio, 30 elcentoj de gravedaj virinoj aĝas malpli ol 18 jarojn. Latinameriko estas la ununura regiono en la mondo kie gravedeco inter knabinoj kreskas, laŭ kampanjo Niñas, no madres (eo: Knabinoj, ne patrinoj).

La sama kampanjo denuncis kelkajn latinamerikajn registarojn al la Komisiono de UN por Homaj Rajtoj, pri specifaj historioj de knabinoj kiuj ne povis leĝe aborti kaj ne ricevis necesajn rimedojn por preventado de gravedeco.

Reguloj por helpi aliajn knabinojn kiel Lucía?

La historio de Lucía atentigis internacian gazetaron kaj homrajtajn NRO-ojn.

Marte 2019, la Oficejo de Alta Komisionestro de UN por Homaj Rajtoj (OHCHR) instigis Argentinon garantii ke viktimoj de seksperforto povos sekure aborti.

“Mia patrino diras ke, se vi opinias min tro juna por porti verdan poŝtukon [kiu simbolas por-abortigo], do, vi kapablas imagi min devigita naski infanon. #MakeItLaw #LegalAbortionNow #SafeAbortions #FreeAbortions”. Bildo de @lulidibuja, uzita kun permeso.

Post kelkaj monatoj, ses organizaĵoj pri homaj rajtoj atestis kontraŭ Argentino antaŭ la Inter-Amerika Komisiono pri Homaj Rajtoj (IACHR), pri “ne plenumado de internaciaj kaj regionaj leĝoj pri homaj rajtoj, rilate al laŭleĝa abortigo por viktimoj de seksperforto, precipe knabinoj”.

En 2012, la Alta Kortumo de Argentino konfirmis rajton de abortigo post seksperforto. Kaj en decembro 2019, la Ministrejo pri Sano, sub registaro de ĵus elektita prezidanto Alberto Fernández, publikigis regulojn por hospitaloj, tiel ke pacientoj povu laŭleĝe aborti.

Tamen, nur 10 el 23 argentinaj provincoj havas adekvatajn regulojn aŭ akceptas la federacian regulon.

Laŭ la argentina retejo Chequeado, “manko de reguloj ne signifas ke laŭleĝaj abortigoj ne povas okazi en tiuj provincoj, ĉar tiu estas rajto laŭ argentina leĝaro. Tamen, manko de sufiĉaj reguloj kiuj konformas al decidoj de la kortumo malebligas veran aliron de virinoj al tiu rajto”.

Lucía estas viva pruvo ke leĝo, sole, ne sufiĉas por protekti infanojn kiel ŝi.

Preskaŭ jaron poste, en la 14-a de februaro 2020, la seksperfortisto de Lucía estis kondamnita al malliberejo je 18 jaroj. En kortuŝa letero, la patrino de Lucía dankis pro la subteno kiun ŝia familio ricevis kaj deziris ke aliaj knabinoj ne travivu la samajn barojn kiel ili.

En la manifestacio de la 19-a de februaro, la ĉilia grupo Las Tesis adaptis la tekston de sia famkonata kanto “Seksperfortisto ĉe via vojo”:

Duerme tranquila mi niña madre,
Sin que te importe quién te violó,
Que por tu hijo, bebé inocente,
Vela la Santa Inquisición.

Dormu trankvile mia knabina patrino,
Ne gravas kiu seksperfortis vin,
Por via filo, senkulpa bebo,
Stariĝas la Sankta Inkvizicio.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.