Kion signifas la senpopoliĝo de Moldavio

Sociologo Petru Negură klarigas pri la demografia malkresko en Moldavio

Maxim Edwards
Suzanne Lehn
Manuela BURGHELEA
Herman Dekeŭnink

Ĉefaĵo

Vilaĝanoj atendas funebran ceremonion en Orac, en Moldavio, februaro 2019. Foto (c): Maxim Edwards. Uzata kun permeso.

[Noto: la originala artikolo estis publikigita la 5-an de marto 2020]

“Oficiale, ĉirkaŭ kvincent homoj loĝas tie ĉi”, diris la estro de la elekta komisiono de Orac, vilaĝeto en la nordo de Moldavio dum la parlamenta voĉdonado, en frosta mateno de februaro 2019. “Sed eĉ kun partopreno de 100 %, ni ne vidus pli ol 300 homojn hodiaŭ”.

Post duonhoro pasis funebra ceremonio.

Tiaj scenoj estas banalaj en la moldava kamparo. Forlasitaj vilaĝoj troviĝas hodiaŭ en preskaŭ ĉiuj priskriboj de la lando; en 2019, la abrupta malkresko de loĝantaro eĉ iĝis frontnovaĵo ĉe la ĵurnalo New York Times. La lasta popolnombrado, realigita en 2014, registris 2 998 235 loĝantojn — 11 % malpli kompare al la antaŭa popolnombrado de 2004. La prognozoj de naciaj kaj eksterlandaj fakuloj estas malĝojigaj: laŭ prognozoj de Unuiĝintaj Nacioj de 2018, la loĝantaro de Moldavio estas la tria plej rapide malkreskanta loĝantaro tutmonde. Moldavaj demografoj kiel Olga Gagauz samopinias kaj prognozas malkreskon de 19 % ĝis 2035.

Ĉi tiuj nombroj rezultas parte el enlanda malriĉeco kaj koruptado kiuj forpelas la junularon, ĉefe al Eŭropa Unio kaj al la alia flanko de la landlimo. Simile al multaj aliaj najbaraj landoj de Orienta Eŭropo, la maljuniĝanta loĝantaro de Moldavio ankaŭ estas trafita de alta mortokvanto kaj malalta vivnivelo, ĉefe ekster la grandaj urboj. La ekonomiaj kaj sociaj konsekvencoj estas multnombraj kaj potenciale malmildegaj. Kun senĉesa cerbofuĝo, kiel ŝtato povas provizi siajn ministeriojn per personaro aŭ administri siajn lernejojn, siajn malsanulejojn kaj siajn socialajn servojn? Kiam pli kaj pli da familioj dependas je mono sendita de eksterlande, kia estas la vundebleco de la lando je ŝokoj de eksterlandaj labormerkatoj? Laste sed ne balaste, kia estas la efiko de amasa elmigrado sur la socian kontrakton kaj la fidon de civitanoj je la kapablo de ilia ŝtato oferti al ili pli bonan estontecon?

Dum freŝdata vojaĝo al la moldava ĉefurbo Kiŝinevo (Chișinău), mi renkontis Petru Negură, sociologon kaj profesoron je la Internacia universitato de Moldavio, kaj intervjuis lin pri la konsekvencoj de la demografia krizo en la lando.

Maxim Edwards: Kien iras la moldavoj por serĉi pli bonan vivon? Kaj kiel ili elektas sian cellokon?

Petru Negură: Senpopoliĝo povas esti analizata en diversaj manieroj. Ekzistas la elmigrado de malriĉaj personoj de la plej kamparaj regionoj, ĉefe al Eŭrazio: Rusio, Ukrainio, ktp. Tiuj kiuj iom pli prosperas ekonomie kaj kiuj posedas aliajn formojn de kapitalo (homan, socian) preferos iri Eŭropen: al Francio, Hispanio kaj Germanio. Grava atentigo: ekzistas pli da vira elmigrado al Moskvo kaj aliaj rusaj urboj, por labori en la konstrua industrio kaj similaj, dum ekzistas pli da virinoj ol viroj en Italio kaj aliaj landoj de la Eŭropa Unio, kie ili hejmlaboras.
Mi dirus ke tiuj, kiuj elektas tiujn ĉi strategiojn por postvivado ne estas la plej malriĉaj: por elmigri kaj kapabli alfronti la kutimajn defiojn de la migrado, oni devas havi minimume iom da mono aŭ helpo. Kelkaj eĉ ne havas la monon por elmigri kaj ne posedas larĝan socian subtenreton kiel ekzemple parencojn por helpi ilin.

ME: Hodiaŭ, tutmondaj superriĉuloj povas facile akiri multoblajn civitanecojn. Sed en Moldavio, tia opcio estas malferma al malriĉuloj: multnombraj naciismaj postuloj interplektiĝas, naskitaj en la kompleksa historio de la lando. Ordinaruloj povas postuli plurajn civitanecojn surbaze de vivloko aŭ ilia etneco. Kiel oni komprenas tiun tendencon?

PN: Iusence, kelkaj vidas tion kiel malvalorigon de la moldava nacieco. Ekzistas diskurso inter la edukitaj klasoj laŭ kiu Moldavio estas fiaskinta ŝtato, ĉar tiom da homoj provas akiri eksterlandan civitanecon. Sed el jura vidpunkto, la multnombraj moldavoj kiuj havas rumanan pasporton povas simple esti taksataj kiel rumanoj revenantaj al sia hejmlando, anstataŭ forlasi Moldavion. Cetere, la plejmulto de la moldavoj kiuj akiras rumanan civitanecon celas ne Rumanion, sed pli okcidentajn landojn kiel Italion, Hispanion aŭ Germanion.

ME: Kian signifon donas moldavanoj al senpopoliĝo kaj amasa elmigrado? Kiel ĝi diferencas de reprezentaĵoj fare de eksterlandanoj?

PN: Mi ne volas tro multe ĝeneraligi, sed rusparolantaj ĵurnalistoj kaj intelektuloj emas vidi la grandan nombron da moldavoj laborantaj en Rusio kiel kialon, por ke la lando reorientiĝu al Moskvo. Samtempe, por-rumanaj kaj por-okcidentaj intelektuloj vidas en la elmigrado de moldovanoj al okcidentaj landoj la pruvon ke ni serĉas nian disvolvan modelon en la Okcidento – eĉ se, laŭ statistiko, pli da homoj iras al Rusio ol al okcidentaj landoj.
Por la eksterlandaj amaskomunikiloj, la senpopolaj vilaĝoj estas la plej malkaŝa bildo. Ĉi tiuj precipe estas interpretataj kiel specoj de socia tragedio kaj politika malsukceso, kvankam mezgrandaj urboj ankaŭ senpopoliĝas. Ĉi tiu diskurso pri la malplenaj vilaĝoj komenciĝis antaŭlonge en Moldavio, precipe dum Perestroiko kun ĝiaj zorgoj pri la perdo de la tradicia “aŭtentika” vivmaniero en la kamparaj regionoj. La senpopoliĝo de la kamparo finfine komenciĝis kun la urbanizado dum la soveta periodo. Kaj ni ne forgesu, ke Moldavio havas unu el la plej altaj indicoj de kampara loĝantaro en ĉi tiu mondoparto: ĉirkaŭ 55% de moldavoj loĝas en la kamparo. En Rumanio, unu el la plej kamparaj landoj en EU, tiu indico staras je 45%. Kun tiel forta divido inter urbanoj kaj vilaĝanoj, la aktuala urbanizado estas komprenebla. Sed multaj homoj tion klarigas per la kolapso de Sovetunio kaj la morto de kolektivaj bienoj, kvankam hodiaŭ efikaj terkultivaj operacioj ne plu bezonas tiom da homoj. En sovetiaj tempoj, Moldavio estis unu el la plej kamparaj sovetiaj respublikoj kun la plej intensa urbaniza tendenco.

ME: Kian efikon havis ĉi tiu publika debato sur la bezonon de ĝusta censo? Ĉu estas precizaj statistikoj?

PN: La lasta censo, en 2014, estas konata kiel la lasta ĝusta censo en la moldava historio. La rezultoj estis publikigitaj tri jarojn post la censaj operacioj, kun iuj tre videblaj eraroj. En ĉi tiu kunteksto, multaj diras, ke la censo ŝveligis la nombron de loĝantoj en Moldavio. Ni bezonas pli ĝustan censon, sed estas ankaŭ demografiaj enketoj faritaj sur grandaj specimenoj, kiuj permesas vere taksi la nombron de loĝantoj. Ĉi tiuj enketoj montras klaran malkreskon kaj permesas al ni fari pesimismajn antaŭdirojn.

ME: Eĉ la moldavoj, kiuj definitive elmigras, ne ŝajnas esti indiferentaj al la enlanda moldava politiko. Finfine, la diasporo reprezentas multajn voĉdonantojn, kaj ĝi eĉ posedas rezervitajn seĝojn en la parlamento. Kion pensas la resto de moldava socio pri tio? Ĉu ekzistas rankoro?

PN: Inter la politika elito estas rankoro. Precipe en la Demokratia Partio [kiu regis antaŭe], ĉar ili ne havas tre fortan subtenon en la diasporo. La okcidenta diasporo, aŭ almenaŭ 90% el ĝi, prefere subtenas [estron de ACUM, en la opozicio] Maia Sandu. En Rusio ili estas por [PSRM-politikisto kaj prezidento] Igor Dodon. Do kutime kiam por-okcidentaj intelektuloj diras, ke ni devas doni pli da rajtoj al nia diasporo kaj vidi moldavojn el eksterlando kiel avantaĝon, ili ĝenerale nur parolas pri la okcidenta diasporo, ne pri tiuj en Rusio kaj en la iama Sovetunio.
Estas vero, ke entute ekzistas tute dominanta diskurso en la socio, kiu diras al la elmigrintoj: “Vi fuĝis por pli bona vivo kaj forlasis vian landon, vi ne havas legitimecon kritiki nin aŭ oferti solvojn por niaj malfacilaĵoj. Revenu unue, kaj poste vi povos solvi problemojn”.

ME: Raportante pri la balotoj en Moldavio, mi aŭdis plurfoje, ke la demando pri parlamenta reprezentado kaj la nombro de balotejoj por la diasporo estas tre politikigita…

PN: Absolute. Sed ekzistas alia aspekto de la situacio, kaj ĉi tie mi nur povas esti subjektiva: la okcidentaj diasporoj emas esti multe pli aktivaj politike kaj civitane ol la rusia. Ĉi tio ankaŭ estas ligita al la sociaj originoj de tiuj, kiuj iras al Rusio kompare kun tiuj de la moldavoj en la Okcidento. Sed malgraŭ tio, moldavaj migrantoj farantaj hejmajn laborojn en Italio pli ofte pli longe studis en Moldavio – ili estis instruistoj aŭ eĉ kuracistoj. Ilia elmigrado tial reprezentas evidentan malsuprenirantan socian moveblecon kaj ankaŭ financajn avantaĝojn. Se vi rigardas la profesion, kiun tiuj homoj havis en Moldavio kaj la profesion, kiun ili havas eksterlande, ĉu en Rusio aŭ en EU, la malakordo estas sufiĉe evidenta. Temas pri statuso.

ME: En pluraj orienteŭropaj landoj, konservemaj kaj ekstremdekstraj “solvoj” estis proponitaj. Ili varias de helpo al grandaj familioj al forigo de abortigo aŭ GLAT-rajtoj. Ĉu io simila prepariĝas en Moldavio?

PN: Mi pensas, ke la plimulto de moldavoj kulpigas la registaron, prefere ol ajnan malplimulton. Kaj mi emfazas, ke plej kulpas la falo de Sovetunio: ili provas klarigi, kio okazis ĉi tie, nome malriĉeco sekve de la falo de Sovetunio, pro la malapero de la Unio. Ili ne tute eraras, ĉar la tuta sistemo finiĝis, kaj alia aperis, aŭ malsukcesis aperi. En la 1990-aj kaj 2000-aj jaroj, multaj kulpigis la naciisman intelektularon kaj ties asertojn, ĉar la disfalon akompanis la ekesto de Perestroika.
Sed vi pravas, ankaŭ ĉi tie en Moldavio regas malgraŭ ĉio konservema, eĉ ege konservema debato, en kiu oni konsideras feminismon kaj GLAT-ajn rajtojn respondecaj pri la nuna demokratia krizo, dum la ĉefa demografia problemo devus esti la elmigrado de la plej aktivaj moldavoj kaj ne la “krizo de tradiciaj valoroj”.

ME: Samtempe, la signifa elmigrado el Moldavio estas akompanata de tre malalta enmigrado. Ĉu enmigrado povus esti solvo?

PN: Moldavoj, samkiel aliaj orienteŭropanoj, tute kontraŭas ĝin. Ĝi estis uzata en balotaj kampanjoj, ekzemple en 2016, kiam subtenantoj de Dodon ŝajnigis, ke Maia Sandu lasos milojn da siriaj rifuĝintoj koloniigi la landon. Mi provis pridiskuti tion kun homoj, invitante ilin esplori ĉiujn eblajn solvojn. Eĉ studentoj, kiuj vojaĝis pli ol aliaj generacioj, ne inklinas prikonsideri tion. Ili ne vidas tion kiel eblon.
Same, interna enmigrado cele al la repopulado de malpleniĝintaj areoj ne aspektas alloga. Mi pasigis multe da tempo farante esploron pri senhejmuloj en Moldavio, kaj mi demandis senhejmulojn en Kiŝinevo kial ili ne iris loĝi en la vilaĝoj, kie estas almenaŭ malplenaj domoj. Kontraŭe ili siavice demandis al mi “Kion mi trovus tie? Mi devas esti kapabla perlabori monon por vivteni min, ne nur trovi tegmenton super mia kapo”.

ME: Pluraj moldavaj registaroj provis kuraĝigi la revenon de elmigrintoj, kun miksita sukceso. Ĉu inversa migrado estus falsa espero?

PN: Jes, sed falsa espero por kiuj? Ofte oni povas aŭdi rakontojn pri homoj, kiuj revenis el ekterlando kaj ne sukcesis organizi ĉi tie prosperan negocon pro burokrataj kaj aliaj malhelpoj. Mi studis en Francio kaj mi ankaŭ havis daŭran restad-permesilon en Kanado, sed mi decidis reveni. Mi sentis, ke mia alvokiĝo estas ĉi tie, peni ion fari. Sed tio ne ĉiam estas simpla. Baldaŭ mi veturos al Germanio helpe de esplorstipendio, sed mi restas konvinkita, ke eblas helpi sian landon el eksterlando.
Do tio estas parto de la rakonto: homoj revenas, sed ne tuj trovas lokon por si. Aŭ ili devas memstare krei lokon por si mem. Ĉi tie, en Moldavio homoj ofte tre surpriziĝas, se iu revenas, pri tio ke ne ĉio en eksterlando ĉiam kondukas al sukceso. Kelkvorte, ili ne atendas, ke la ekterlanden forveturintaj iam revenos.

Legu la specialan dosierujon de Global Voices pri la politikaj tumultoj en Moldavio.