Kun la degelo en Uzbekio la uzbeka lingvo malfaldas siajn flugilojn

Klasikaj libroj de la uzbeka literaturo en la cirila kaj postsovetia latina alfabetoj kaj lernolibro de la 1926-a jaro, presita en la araba skribsistemo. Foto (c): Filip Noubel, uzata kun permeso.

La uzbeka estas lingvo skribata per tri alfabetoj, en kiu parolas 35 milionoj da homoj en la tuta Mez-Azio, la dua laŭ grandeco tjurka lingvo post la turka. Ĝi estas ankaŭ la sola oficiala lingvo de Uzbekio — la plej loĝata mezazia lando, kiu lastatempe montras nekuraĝajn signojn de malfermo post jardekoj de memvola izoleco. Kiel verkistoj, tiel ankaŭ lingvoŝatantoj kun modera optimismo parolas pri tio, ke la taŝkenta degelo estas bona antaŭsigno por la uzbeka lingvo, kiu nun “malfaldas siajn flugilojn” interrete.

Vortoj preter limoj

Uzbekoj estas tjurka popolo kun nomadaj [en] originoj. Tio klarigas la larĝan disvastiĝon de la uzbeka lingvo inter diversaj regnoj en la modernaj Centra kaj Interna Azioj [rim. de la tradukinto en la rusan: Interna Azio inkluzivas Mongolion kaj samlimajn teritoriojn kun ĝi: Altajon, Burjation, Tuvion kaj la Orientan Turkestanon]. Kvankam la uzbeka lingvo apartenas al la tjurka lingvaro, ĝi havas multajn pruntvortojn el la mongola, persa, araba kaj rusa lingvoj kaj distingiĝas inter la tjurkaj lingvoj per malesto de vokala harmonio. Ĝia plej proksima parenco estas la ujgura lingvo, kiu estas parte komprenebla por uzbekparolantoj.

En Uzbekio mem la uzbeka estas denaska lingvo [ru] por proksimume 27 milionoj da homoj el la 32-miliona loĝantaro. Dum ekzistas laŭnorma formo de la uzbeka lingvo, konsiderindan lokon en la parolo de la loĝantaro okupas dialektoj, kio foje malfaciligas komunikadon, ĉar la regionaj formoj estas influitaj de najbaraj lingvoj, konservante specifajn fonetikajn ecojn kaj leksikon. Dum la sovetiaj jaroj (1917–1991), la rusa kaj uzbeka lingvoj havis egalrajtan oficialan statuson, sed fakte ili tute ne estis egalaj. La rusa estis konsiderata kiel lingvo de socia progreso, kaj pro tio la uzbekaj elitoj samkiel etnaj malplimultoj neglektis la uzbekan lingvon. Post la sendependiĝo de la lando la situacio inversiĝis: plimulto de ne-tjurkaj etnaj minoritatoj (taĝikoj, rusoj, ukrainoj, koreoj kaj germanoj), precipe la pli junaj generacioj, pli flue parolas la uzbekan.

Legu Global Voices uzbeke en GlobalVoices Ўзбекча

En la najbara Afganio uzbeke parolas ĉirkaŭ 4 milionoj da loĝantoj [en]. La lingvo havas oficialan statuson en la nordaj regionoj de tiu lando, kie loĝas la plimulto de la etnaj uzbekoj. Konsiderinda kvanto da etnaj uzbekoj loĝas ankaŭ en tiuj regnoj, kies teritorioj iam formis la historian hejmon de tjurkaj popoloj de Centra Azio: 1 miliono en Taĝikio, pli ol 900 000 en Kirgizio, preskaŭ 600 000 en Kazaĥio kaj proksimume 300 000 en Turkmenio. Uzbekoj estas ankaŭ unu el la 56 oficiale konfirmitaj etnaj grupoj en Ĉinio [rim. de trad.: kaj en la rusa kaj en la angla temas pri 56 etnaj minoritatoj, sed laŭ la ligita artikolo tiu ĉi nombro inkludas ankaŭ hanojn, la plej grandan etnan grupon de Ĉinio].

Politikaj kaj ekonomiaj faktoroj ankaŭ kaŭzis grandan nombron da etnaj uzbekoj — migrantoj, rifuĝintoj kaj azilpetantoj — en Rusio (kie loĝas preskaŭ 2 milionoj da uzbekoj [en]), Turkio, Sauda Arabio kaj Pakistano. Krome, novaj diasporoj nun disvolviĝas en UsonoKanado, Aŭstralio kaj la Eŭropa Unio.

Ŝanĝantaj tempoj — ŝanĝantaj skriboj

“O'zbek tili”, “ўзбек тили” aŭ “اوزبیک تیلی‎” ĉio ĉi estas manieroj skribi la vortojn, signifantajn “La uzbeka lingvo”. Dum la multnombraj politikaj kataklismoj en Mez-Azio novaj regantoj venadis kun novaj ideoj — trudante sian skribovarianton al la loka loĝantaro.

Memoriga taso en la Muzeo pri literaturo en Taŝkento, honore al Aliŝer Navoi, poeto de la 15-a jarcento kiu estas konsiderata kiel la patro de la klasika tjurka literaturo. La nomo de Navoi estas skribita en araba skribo kaj cirila alfabeto. Foto (c): Filip Noubel, uzata kun permeso.

La tradicia kaj plej longe uzata skribsistemo por la uzbeka lingvo estas la araba. Ĝin oni ekuzis en la oka jarcento [en], dum la islamiĝo kaj la integrado de la uzbeka kulturo en la araban-persan mondon. Hodiaŭ tiu ĉi alfabeto ankoraŭ estas uzata de ordinaraj uzbekparolantoj, oficialuloj kaj amaskomunikiloj en Afganio kaj Ĉinio. Ĝi estis konservata sur la teritorio de la moderna Uzbekio dum la tuta periodo de ties aparteno al la Rusa Imperio.

Sed kiam la Sovetoj starigis la kontrolon super Uzbekio, ili provis rimarkebligi plenan rompon kun la malnovaj religiaj kaj kulturaj kutimoj, por meti la bazon de nova sekulara uzbeka identeco, taŭga por la komunisma moderneco. En 1928 la uzbeka lingvo estis transskribita en latina alfabeto [en], uzata ĝis la 1940-a jaro. Poste la latina alfabeto estis anstataŭigita per la cirila alfabeto, atestante pri nova 180-grada turniĝo en la sovetia utopia vizio: por la tuta loĝantaro la unua lingvo estu la rusa.

La sendependeco alportis novajn ŝanĝojn de la alfabeto. En la 1991-a jaro en la uzbeka lingvo estis enkondukita la latina alfabeto por denove rimarkebligi rompon, sed ekde nun kun la sovetia pasinteco. Tiu ĉi reformo ankoraŭ daŭras, ĉar estas proponataj, testataj kaj diskutataj diversaj versioj [ru] de la plej nova latina alfabeto. La plej freŝa reformo datiĝas de majo 2019.

Hodiaŭ la malnova cirila alfabeto daŭre estas vaste uzata en Uzbekio, videbla sur stratŝildoj, en reklamo, en librejoj, sur televidekranoj kaj en la reto. Tamen en ĉiuj oficialaj dokumentoj kaj Interrete la registaro komunikiĝas en la latina alfabeto. Ĉiaokaze, la cirila alfabeto daŭre dominas inter la etnaj uzbekaj komunumoj en la najbaraj Kazaĥio, Kirgizio, Taĝikio kaj Turkmenio.

La uzbeka lingvo cifereciĝas

Dum en Vikipedio estas nur iomete pli ol 130 000 artikoloj [uz] en la uzbeka lingvo (legantoj povas elekti inter la latina kaj cirila alfabetoj), la nekuraĝa politika degelo, kiu komenciĝis post la morto de eksa prezidento Islom Karimov en la jaro 2016, kondukis al eksploda plimultiĝo de enhavo en sociaj retoj. Tiaj platformoj, kiel Facebook, Telegram kaj Instagram, iĝis ĉefaj fontoj de informoj (kaj misinformoj), amuzoj, sociaj interagoj, interalie modifante la lingvon mem [en] kaj la manieron esprimi sin.

В Узбекистане, прощаясь с другом, обычно говорят «gaplashamiz» или «telefonlashamiz». В переводе это означает «давай еще как-нибудь поговорим» или «созвонимся». Однако сейчас узбеки всё больше говорят друг другу «telegramlashamiz»: спишемся в Telegram.

En Uzbekio, kiam oni ĝisas kun bona amiko, estas kutime diri “gaplashamiz” aŭ “telefonlashamiz”. En traduko tio signifas “ni reparolu” aŭ “ni kontaktos telefone”. Pli kaj pli tamen uzbekoj diras unu al la alia “telegramlashamiz”: ni parolu per Telegram.

Aperis ankaŭ blogistoj kaj vlogistoj, iuj havas nun centmilojn [en] da abonantoj. Ĉe la kunfandiĝo de poezio kaj kantoj situas la plej vigla loko por la uzbeka lingvo en sociaj retoj. Tekstoj de kantoj ofte plenumas la funkcion de socia komento [en] al multegaj demandoj. Foje uzado de la alegoria lingvo de poezio estas maniero eviti politikan cenzuron, kiu daŭras en la lando malgraŭ la degelo.

Ankaŭ literaturo estas nova vojo por la disvastigo de la uzbeka lingvo, proponanta novajn eblojn por ambaŭdirekta kultura interŝanĝo. La uzbeka literaturo, kiu longtempe estis ignorata de la eksterlanda legantaro, finfine estas tradukata [en] en la anglan, publikigata kaj malkovrata de la mondo [en]. Ankaŭ la mildigo de cenzuro kaj liberaliĝo de la eldona industrio signifas, ke pli kaj pli da neuzbeklingvaj literaturaĵoj estas tradukataj, eldonataj kaj dissendataj interrete kaj eksterrete, defiante la normojn de la norma lingvo uzbeka.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.